68. Kiu estas la kaŭzo de la morto de l’ organaj estaĵoj?
“La elĉerpiĝo de la organoj.”
– Ĉu ni povas kompari la morton al la ĉeso de la movo de difektita maŝino?
“Jes; se la maŝino estas malbone muntita, ĝia risorto rompiĝas; se la korpo estas malsana, la vivo estingiĝas.”
69. Kial iu lezo ĉe la koro, prefere ol iu difekto en alia organo, kaŭzas la morton?
“La koro estas vivomaŝino, sed ĝi ne estas la sola organo, kies difekto kaŭzas morton; ĝi estas nur unu el la esencaj radoj.”
70. Kio fariĝas la materio kaj la vivoprincipo de la organaj estaĵoj okaze de ties morto?
“La inerta materio malkomponiĝas kaj formas aliajn korpojn; la vivoprincipo revenas al la fluida maso.”
Ĉe la morto de l’ organa estaĵo, la elementoj, kiuj ĝin konsistigis, faras inter si novajn kombinojn por konstrui aliajn estaĵojn; ĉi tiuj elprenas el la universa fonto la principon de la vivo kaj de la aktiveco, kiun ili sorbas kaj asimilas, kaj kiun ili redonas al tiu fonto, kiam ili ĉesas vivi.
La organoj estas kvazaŭ penetritaj per vivofluidaĵo; ĉi tiu havigas al ĉiuj partoj de la organismo agokapablon, kiu, en iuj lezoj, rekunigas tiujn partojn kaj restarigas momente ĉesintajn funkciojn. Sed, kiam la elementoj, nepre necesaj al la harmonia funkciado de la organoj, estas detruitaj aŭ treege difektitaj, la vivofluidaĵo ne kapablas komuniki al ili la vivomovadon, kaj la estaĵo mortas.
La organoj pli aŭ malpli intense reagas unuj kontraŭ la aliaj; de la koncerto de l’ tuto rezultas ilia agado reciproka. Kiam ia ajn kaŭzo rompas tiun koncerton, iliaj funkcioj haltas, same kiel la funkciado de maŝino, kies esencaj pecoj estas difektitaj. Tute same, horloĝo konsumiĝas de la uzado aŭ elartikiĝas de akcidento: ĝia mova forto jam ne kapablas ĝin plu funkciigi.
En elektra aparato ni havas pli ekzaktan bildon de la vivo kaj de la morto. Tiu aparato gardas elektron, kiel ĉiuj korpoj el la Naturo, en latenta stato. La elektraj fenomenoj sin manifestas nur tiam, kiam la fluidaĵo estas incitita de ia speciala kaŭzo; tiam, ni povus diri, ke la aparato kvazaŭ vivas. Tuj kiam ĉesas tiu kaŭzo, la fenomeno ĉesas: la aparato reprenas sian inertecon. La organaj korpoj estus do kvazaŭaj piloj aŭ elektraj aparatoj, kie la aktiveco de la fluidaĵo estigas la fenomenon de la vivo: la ĉeso de tiu aktiveco alportas la morton.
La kvanto da vivofluidaĵo ne estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj; ĝi diversas laŭ la specoj kaj ne estas konstanta, tiel en unu individuo, kiel en la individuoj de unu sama speco. Kelkaj estas, por tiel diri, saturitaj de vivofluidaĵo, dum aliaj apenaŭ havas sufiĉan kvanton; de tio rezultas, ke iuj havas pli aktivan, pli rezistan kaj, iamaniere, superabundan vivon.
La vivofluidaĵo elĉerpiĝas; ĝi povas fariĝi nesufiĉa por la konservado de l’ vivo, se ĝi ne estos refreŝigita per ensorbo kaj asimilado de substancoj ĝin enhavantaj.
La vivofluidaĵo transiĝas de unu en alian individuon. Tiu, kiu havas pli multe, povas ĝin liveri al iu, kiu havas malpli multe, kaj, ĉe iuj okazoj, reanimi baldaŭ estingiĝontan vivon.