71. Ĉu la intelekto estas atributo de la vivoprincipo?
“Ne, ĉar la vegetaĵoj vivas, sed ne pensas: ili havas nur organan vivon. Intelekto kaj materio estas nedependaj unu de la dua, ĉar iu korpo povas vivi sen intelekto; sed la intelekto povas sin manifesti nur pere de la materiaj organoj; estas necesa la kuniĝo de la spirito, por ke la vivigita materio ricevu intelekton.”
La intelekto estas speciala kapablo, propra al iuj klasoj da organaj estaĵoj; ĝi donas al ĉi tiuj, kune kun la penso, la volon agi, la konscion pri ilia ekzistado kaj individueco, kaj la rimedojn, por ke ili starigu rilatojn kun la ekstera mondo kaj prizorgu siajn bezonojn.
Estas do distingeblaj: 1-e, la senanimaj estaĵoj, konsistantaj sole el materio, sen vivoforto kaj intelekto, nome la mineraloj; 2-e, la vivigitaj senpensaj estaĵoj, formitaj el materio kaj dotitaj per vivoforto, sed ne per intelekto; 3-e, la animitaj pensokapablaj estaĵoj, formitaj el materio, dotitaj per vivoforto kaj, krom tio, posedantaj la intelektoprincipon, kiu havigas al ili la kapablon pensi.
72. Kiu estas la fonto de la intelekto?
“Ni jam diris: la universa intelekto.”
– Ĉu oni povus diri, ke ĉiu estaĵo ĉerpas ioman kvanton da intelekto el la universa fonto kaj ĝin asimilas, same kiel li ĉerpas kaj asimilas la principon de la materia vivo?
“Tio estas nura komparo, sed ne ĝusta, ĉar intelekto estas kapablo propra al ĉiu estaĵo kaj estas ĝia morala individueco. Cetere, vi jam scias, ke ekzistas aferoj, kiujn penetri ne estas donite al la homo, kaj ĉi tiu afero estas unu el ili.”
73. Ĉu instinkto estas nedependa de intelekto?
“Ne ĝustasence nedependa, ĉar instinkto estas kvazaŭa intelekto. Instinkto estas senrezona intelekto; per ĝi la estaĵoj estas instigataj prizorgi siajn bezonojn.”
74. Ĉu oni povas difini ian limon inter instinkto kaj intelekto, tio estas, indiki, kie finiĝas unu kaj komenciĝas la dua?
“Ne, ĉar ili ofte sin miksas; sed oni povas tre bone distingi la agojn de instinkto je tiuj de intelekto.”
75. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la instinktaj kapabloj malpliiĝas, laŭmezure kiel la intelektaj kreskas?
“Ne; la instinkto ĉiam ekzistas, sed la homo ĝin flanken metas. La instinkto povas konduki ankaŭ al bono; ĝi estas tio, kio nin preskaŭ ĉiam gvidas, kaj iafoje pli sekure ol la prudento: ĝi neniam devojiĝas.”
– Kial la prudento ne ĉiam estas neerarema gvidanto?
“Ĝi estus tia, se ĝin ne forklinus malbona edukado, fiero kaj egoismo. La instinkto ne rezonas; la prudento permesas elekton kaj havigas al la homo liberan volon.”
Instinkto estas komenca intelekto, kiu diferencas de la ĝustasenca intelekto per tio, ke ĝiaj manifestiĝoj estas preskaŭ ĉiam spontaneaj, dum tiuj de intelekto rezultas de maturiĝinta decido.
La manifestiĝoj de la instinkto diversas laŭ la specoj kaj bezonoj. Ĉe la estaĵoj, kiuj konscias kaj perceptas la eksterajn aferojn, instinkto kuniĝas kun intelekto, tio estas, al volo kaj libereco.