La organaj estaĵoj estas tiuj, enhavantaj iun fonton de intima aktiveco, kiu donas al ili la vivon; ili naskiĝas, kreskas, sin reproduktas per si mem kaj mortas, estas provizitaj per specialaj organoj por la plenumado de la agoj de la vivo necesaj al ilia konservado. Tiaj estas la homoj, la bestoj kaj la vegetaĵoj. La neorganaj estaĵoj estas ĉiuj, kiuj ne posedas vivoforton nek proprajn movojn, kaj kiuj konsistas el simpla densiĝo de la materio: tiaj estas la mineraloj, inter aliaj la akvo, la aero k. c.
60. Ĉu unu sama forto kunigas la elementojn de la materio en la organaj kaj en la neorganaj korpoj?
“Jes; la leĝo pri altiro estas la sama por ĉiuj.”
61. Ĉu estas ia diferenco inter la materio de la organaj kaj tiu de la neorganaj korpoj?
“La materio estas ĉie la sama; sed en la organaj korpoj ĝi troviĝas vivigita.”
62. Kiu nome estas la kaŭzo de la vivigo de l’ materio?
“Ties kuniĝo kun la vivoprincipo.”
63. Ĉu la vivoprincipio kuŝas en ia aparta aganto, aŭ ĉu ĝi estas propreco de la organa materio; unuvorte, ĉu ĝi estas efiko aŭ kaŭzo?
“Tiel efiko, kiel kaŭzo. La vivo estas efiko de la influo de iu aganto sur la materion; tiu aganto, sen la materio, ne estas vivo, same kiel la materio ne povas vivi sen tiu aganto. Ĉi tiu donas vivon al ĉiuj estaĵoj, kiuj ĝin ensorbas kaj asimilas.”
64. Ni jam vidis, ke spirito kaj materio estas du elementoj, konsistigantaj la universon; ĉu la vivoprincipo estas ia tria elemento?
“Jes, ĝi estas sendube unu el la elementoj necesaj al la strukturo de la universo; sed ĝi siavice originas de la universa materio, kiu por tio sin modifas; vi rigardas ĝin kiel elementon, similan al oksigeno kaj hidrogeno – cetere, ne primitivaj elementoj, ĉar ĉiuj venas el unu sama principo.”
– Ŝajnas do, ke la vivoforto ne estiĝas el tute alia primitiva aganto, sed el aparta propreco de la universa materio, aparta propeco, rezultanta de certaj modifoj; ĉu ne?
“Ĝi estas la sekvo de tio, kion ni diris.”
65. Ĉu la vivoprincipio troviĝas en iu el la de ni konataj korpoj?
“Ĝia fonto esta la universa fluidaĵo; ĝi estas tio, kion vi nomas vivigita magneta aŭ elektra fluidaĵo. Ĝi estas la perilo, la ligilo, inter spirito kaj materio.”
66. Ĉu la vivoprincipio estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj?
“Jes, sed modifita laŭ la specoj. Ĝi estas tio, kio donas al ili movokapablon kaj agpovon, kaj kio diferencigas ilin de la inerta materio; ĉar la movado de la materio ne estas vivo; la materio ricevas, ne komunikas, movon.”
67. Ĉu la vivoforto estas konstanta atributo de la vivoaganto, aŭ ĉu ĝi elvolviĝas nur per la funkciado de l’ organoj?
“Ĝi elvolviĝas nur kun la korpo. Ĉu ni ne diris, ke tiu aganto sen la materio ne estas vivo? La kuniĝo de la du aĵoj estas necesa, por ke estu vivo.”
– Ĉu oni povas diri, ke la vivoforto estas en latenta stato, kiam la vivoaganto ne estas ligita al la korpo?
“Jes, ĝuste.”
La tuto de la organoj formas ian mekanismon, funkciantan per la intima aktiveco aŭ vivoprincipo, kiu ekzistas en ili.
La vivoprincipo estas la mova forto de la organaj korpoj. Samtempe, kiam la vivoaganto movas la organojn, la funkciado de ĉi tiuj subtenas kaj plifortigas la agadon de la vivoaganto, proksimume tiel, kiel frotado naskas varmon.