447. Ĉu la fenomeno nomata duobla vidado, aŭ dua vidado, iel rilatas kun sonĝo kaj somnambulismo?
“Ĉio ĉi estas ne pli ol unu sola afero; ĉe tio, kion vi nomas duobla vidado, la Spirito troviĝas ankoraŭ pli libera, kvankam la korpo ne dormas. La dua vidado estas la vidado de la animo.”
448. Ĉu duobla vidado estas konstanta?
“La kapablo, jes; la praktikado, ne. En la mondoj malpli materiaj ol la via, la Spiritoj pli facile malligiĝas de la materio kaj interkomunikiĝas nur per la penso, tamen ne flanken metante la parolon; tial, duobla vidado estas, ĉe la plimulto el ili, seninterrompa kapablo. Ilia normala stato povas esti komparata kun tiu de viaj klarmensaj somnambuloj, kaj tial ili sin manifestas pli facile ol tiuj, okupantaj pli maldelikatajn korpojn.”
449. Ĉu duobla vidado elvolviĝas per si mem aŭ per la volo de tiu, kiu ĝin posedas?
“Plej ofte ĝi estas spontanea, sed ofte ankaŭ la volo multe helpas. Prenu, kiel ekzemplon, tiujn, kiujn vi nomas “antaŭdiristoj de la sorto”, el kiuj kelkaj posedas tiun kapablon; vi konstatos, ke nenio alia ol la volo helpas ilin ĝui tiun duan vidadon kaj tion, kion vi nomas vizio.”
450. Ĉu duobla vidado povas kreski per ekzercado?
“Jes; laboro alportas ĉiam progreson; kaj la vualo, kaŝanta la misterojn, aerdisiĝas.”
— Ĉu tiu kapablo dependas de la fiziologia strukturo?
“Certe, la individua strukturo ludas sian rolon ĉe duobla vidado; estas organismoj tute ne taŭgaj por ĝi.”
451. El kio venas la fakto, ke duobla vidado ŝajnas ia heredaĵo en iuj familioj?
“Simileco de fiziologia konstruo, kiu transiĝas tiel same, kiel aliaj fizikaj kvalitoj; poste, kresko de la kapablo per ia speco de edukado, kiu ankaŭ transiĝas de unu al alia familiano.
452. Ĉu estas vere, ke iuj cirkonstancoj kaŭzas la duoblan vidadon?
“Malsaneco, alproksimiĝo de iu danĝero, granda afekcio, povas ĝin kaŭzi. La korpo troviĝas iafoje en aparta stato, kiu ebligas al la Spirito vidi, kion vi ne povas vidi per la korpaj okuloj.”
La tempoj de krizo kaj de malfeliĉegoj, la grandaj afekcioj, resume ĉiaj kaŭzoj de morala superekscitado, iafoje naskas duoblan vidadon. Ŝajnas, ke, ĉe la danĝero, la Providenco havigas al ni la rimedon por ĝin deturni. Ĉiuj sektoj kaj ĉiuj persekutataj partioj prezentas al ni pri tio grandnombrajn ekzemplojn.
453. Ĉu la personoj dotitaj per duobla vidado ĉiam konscias pri ĝi?
“Ne ĉiam; ili ĝin opinias tute natura afero, kaj multaj kredas, ke, se ĉiuj homoj sin bone observus, al ĉiu same okazus.”
454. Ĉu oni povus atribui al ia speco de duobla vidado la sagacecon de iuj personoj, kiuj, havante nenion eksterordinaran, juĝas la aferojn pli precize ol aliaj?
“Tio faras la animo, kiu disradias pli libere kaj pli bone juĝas tiam, ol sub la vualo de la materio.”
— Ĉu tiu kapablo povas, ĉe iuj okazoj, havigi antaŭscion de faktoj?
“Jes; ĝi havigas ankaŭ antaŭsentojn, ĉar tiu kapablo havas multajn gradojn: iu individuo povas havi ĉiujn gradojn, aŭ nur kelkajn.”