Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Ekstazo

439. Kia diferenco estas inter ekstazo kaj somnambulismo?

“Ekstazo estas pli perfekta somnambulismo; la animo de ekstazulo estas ankoraŭ pli sendependa, ol tiu de somnambulo.”

440. Ĉu la Spirito de ekstazulo eniras reale en superajn mondojn?

“Jes; li vidas tiujn mondojn kaj komprenas la feliĉon de iliaj loĝantoj; jen, kial li dezirus tie resti, sed estas mondoj nealireblaj por la nesufiĉe purigitaj Spiritoj.”

441. Kiam ekstazulo esprimas la deziron forlasi la Teron, ĉu li parolas sincere? Ĉu lin ne retenas la instinkto de memkonservado?

“Tio dependas de la grado da perfektiĝo de la Spirito; se li vidas, ke lia estonta pozicio estos pli bona ol la nuna, li do penas rompi la katenojn, kiuj lin alkroĉas al la Tero.”

442. Se ekstazulo estus lasita al si mem, ĉu lia animo povus definitive malligiĝi de la korpo?

“Jes, li povus morti; kaj tial oni devas lin revoki per ĉiaj rimedoj, kapablaj lin reteni sur la Tero, precipe igante lin kompreni, ke, se li rompus siajn katenojn, li farus sian plej bonan paŝon, por ne resti tie, kie li kredas, ke li estus feliĉa.”

443. Estas aferoj, kiujn ekstazulo kredas, ke li vidas, kaj kiuj estas evidente kreaĵoj de imagemo, impresita de la teraj kredoj kaj antaŭjuĝoj. Ĉu do ne ĉio, kion li vidas, estas reala?

“Por li, ĉio, kion li vidas, estas reala; sed, ĉar lia Spirito estas ĉiam sub influo de la teraj ideoj, li tion eble vidas en sia propra maniero, aŭ, plibone dirite, li esprimas sin per lingvo konforma al liaj antaŭjuĝoj kaj al ideoj, en kiuj li estas edukita, aŭ, ankaŭ, al viaj ideoj, por ke li estu bone komprenata. Precipe el ĉi tiu vidpunkto li povas erari.”

444. Kiom da fido indas la malkaŝoj de ekstazulo?

“Ekstazulo povas tre ofte erari, precipe tiam, kiam li volas penetri tion, kio devas esti tenata kiel mistero en la okuloj de la homo; ĉar tiam li sin tute fordonas al siaj propraj ideoj, aŭ li estas sub la kaprico de mistifikantaj Spiritoj, kiuj profitas el lia entuziasmo, por lin sorĉi.”

445. Kiajn konsekvencojn oni povas tiri el la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo? Ĉu ili ne estus ia ensekretigo en la estontan vivon?

“Aŭ, pli bone dirite, la pasinta kaj la estonta vivo, kiujn la homo duonvidas. Li studu tiujn fenomenojn, kaj tie li trovos la solvon de pli ol unu mistero, kiun lia prudento vane provas penetri.”

446. Ĉu la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo povas alkonformiĝi al materialismo?

“Tiu, kiu ilin studas bonafide kaj sen antaŭe preta decido, ne povas esti materialisto, nek ateisto.”