Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado
455. La fenomenoj de la natura somnambulismo ekestas propramove kaj dependas de nenia konata ekstera kaŭzo; sed, ĉe iuj personoj, dotitaj per tute aparta fiziologia strukturo, tiuj fenomenoj povas nenature okazi per la ago de la magnetisma faktoro.
La stato, konata kiel magnetisma somnambulismo, diferencas de la natura somnambulismo nur per tio, ke unu estas nenatura kaj la dua estas spontanea.
Natura somnambulismo estas tre konata fakto, kiun neniu jam povas pridubi, malgraŭ la miregiga flanko de ĝiaj fenomenoj. Kion do pli eksterordinaran aŭ pli neracian havas la magnetisma somnambulismo, pro tio, ke, kiel tiom da aliaj aferoj, ĝi estas artefarita? La ĉarlatanoj, oni diras, ĝin ekspluatas; tiu estas ankoraŭ unu motivo, por ke oni ĝin ne lasu en iliaj manoj. Kiam la scienco ĝin alproprigos al si, la ĉarlatanoj havos multe malpli da fidindeco ĉe la vulgarularo. Dume, ĉar la somnambulismo, ĉu natura aŭ nenatura, estas fakto, kaj, ĉar kontraŭ faktoj valoras neniaj ajn argumentoj, tial ĝi antaŭenpaŝas, spite al la malvolonto de iuj, eĉ en la scienco mem, kien ĝi penetras tra multego da pordetoj, anstataŭ tien eniri tra la ĉefa pordo; kiam ĝi tie agos per sia tuta povo, oni nepre devos rekoni ĝian civitan rajton.
Por Spiritismo, somnambulismo estas pli ol fiziologia fenomeno: ĝi estas lumo, ĵetita sur la psikologion. Ĝuste per somnambulismo oni povas studi la animon, ĉar en tiu fenomeno la animo montriĝas sen ia vualo; nu unu el la fenomenoj, karakterizantaj la animon, estas klarvideco, nedependa de la vidorganoj. Tiuj, kiuj kontraŭdiras tiun fakton, sin bazas sur tio, ke somnambulo ne ĉiam vidas tiel, kaj laŭ la volo de la eksperimentanto, kiel per la okuloj. Ĉu estas ja mirige, ke, se la rimedoj estas malsamaj, la efikoj ne estas samaj? Ĉu estus racie postuli identajn efikojn tiam, kiam la ilo jam ne ekzistas? La animo havas siajn proprecojn, kiel la okuloj havas la siajn; oni devas do taksi tiujn proprecojn laŭ ili mem, kaj ne laŭ ia analogio.
La kaŭzo de la klarvideco de magnetisma somnambulo kaj de natura somnambulo estas idente la sama: ĝi estas atributo de la animo, kapablo, kiu estas esence propra al ĉiuj partoj de tiu senkorpa estaĵo vivanta en ni, kaj kiu ne havas aliajn limojn, ol tiujn asignitajn al la animo mem. Somnambulo vidas ĉie, kien lia animo povas translokiĝi, kiel ajn granda la distanco.
Ĉe la transvidado, la somnambulo ne vidas la aĵojn el la punkto, kie troviĝas lia korpo, kvazaŭ per ia teleskopo. Li ilin vidas tute apude, tiel, kiel se li starus sur la loko, kie ili troviĝas, ĉar, en efektiveco, lia animo tie estas; tial, lia korpo estas kvazaŭ nuligita kaj ŝajnas sensenta, ĝis la momento, kiam la animo ĝin reposedas. Tiu parta malligiĝo de la animo je la korpo estas nenormala stato, kiu povas pli aŭ malpli, sed ne senfine, daŭri; ĝi estas la kaŭzo, kial la korpo sentas sin laca post kelka tempo, precipe, se la aimo sin donas al intensa laboro.
Ĉar la vidpovo de la animo aŭ Spirito ne estas limigita kaj havas nenian difinitan sidejon, tial ni klarigas, kial la somnambuloj ne povas asigni al tiu kapablo iun specialan organon; ili vidas pro tio, ke ili vidas, ne sciante kial, nek kiel, ĉar, kiel Spiritoj, ilia vidado havas neniun difinitan fokuson. Se ili parolas pri siaj korpoj ŝajnas al ili, ke tiu fokuso troviĝas en la centroj, kie la vivaktiveco estas plej granda, precipe en la cerbo, en la epigastra regiono aŭ en la organo, kiu, laŭ ilia opinio, estas la punkto, kie la Spirito plej persiste alteniĝas al la korpo.
La potenco de la somnambulisma klarvideco ne estas senlima. La Spirito, eĉ tiam, kiam tute libera, havas limigitajn kapablojn kaj konojn, laŭ sia grado da perfektiĝo; kaj malpli vastaj tiuj estas, kiam li estas ligita al la materio, kies influon li spertas. Jen, kial la somnambulisma klarvideco ne estas universala nek neerarema. Des malpli oni povas kalkuli je ĝia neeraremo, ju pli deturnita ĝi estas de la celo, kiun la naturo proponis al si, kaj ju pli oni faras el ĝi objekton de scivolemo kaj de eksperimentoj.
En la libera stato, kiun li ĝuas, la Spirito de somnambulo pli facile komunikiĝas kun aliaj enkarniĝintaj aŭ ne-enkarniĝintaj Spiritoj; tiu interkomunikado fariĝas per kontakto de la fluidaĵoj, konsistigantaj la perispiritojn kaj servantaj por la transsendado de la penso, kiel la elektra drato. Somnambulo ne bezonas do, ke la penso sin manifestu per parolo: li ĝin sentas kaj divenas; tio faras somnambulon treege impresema kaj inklina al la influoj de la lin ĉirkaŭanta morala atmosfero. Ankaŭ pro tio, granda amaso da ĉeestantoj kaj, precipe, da pli aŭ malpli malvolontaj videmuloj, esence malutilas la disvolviĝon de la kapabloj de somnambulo; en tia medio, efektive, tiuj kapabloj kvazaŭ sin refaldas sur sin mem; ili sin plene disfaldas nur en intima kaj simpatia rondo. La ĉeesto de malvolontaj aŭ antipatiaj personoj faras sur la somnambulon saman efikon, kian la kontakto de mano kun sensitivo.
Somnambulo vidas samtempe sian propran Spiriton kaj sian korpon: ili estas, se tiel diri, du estuloj, reprezentantaj lian duoblan ekzistadon – la spiritan kaj la korpan; sed tiuj du estuloj konfuziĝas per la ligiloj, ilin kunigantaj. Ne ĉiam la somnambulo komprenas tian situacion, kaj tiu dueco ofte igas lin paroli pri si mem, kiel se li parolus pri iu fremda persono; tio okazas, ĉar jen la korpa estulo parolas al la spirita, jen ĉi tiu al la unua.
La Spirito ricevas novan provizon da konoj kaj da sperto dum ĉiu el siaj enkorpaj ekzistadoj. Li ilin parte forgesas dum li estas en tre maldelikata materio; sed, kiel Spirito, li ilin memoras. Tial, iuj somnambuloj elmontras konojn superajn al ilia instruiteco kaj eĉ al iliaj ŝajnaj intelektaj kapabloj. La intelekta kaj scienca malsupereco de somnambulo, dum maldormo, neniel do igas supozi la konojn, kiujn li povas montri dum mensklareco. Laŭ la cirkonstancoj kaj la celo atingota, li povas ĉæerpi tiujn konojn el sia ekzistado mem, el sia klarvideco de la ĉeestantaj aĵoj aŭ el la konsiloj, kiujn li ricevas de aliaj Spiritoj; sed, ar lia Spirito mem povas esti pli aŭ malpli evoluinta, tial li povas fari pli aŭ malpli ĝustajn asertojn.
Per la fenomenoj de somnambulismo, tiel de la natura, kiel de la magnetisma, la Providenco donas al ni la nerefuteblan pruvon pri la ekzistado kaj sendependeco de la animo, kaj igas nin ĉeesti la superbelan spektaklon de ties liberiĝo; Li tiel malfermas antaŭ ni la libron de nia destino. Kiam somnambulo priskribas tion, kio okazas malproksime de li, estas evidente, ke li ja vidas, sed tute ne per la okuloj de la korpo; li vidas sin mem en tiu loko kaj sentas sin tien translokita; tie estas do io lia, kaj, ĉar tio ne povas esti lia korpo, ĝi devas esti lia animo aŭ Spirito. Dum la homo implikiĝas en la subtilaĵoj de abstrakta kaj nekomprenebla metafiziko, avide serĉante la kaŭzon de nia morala ekzistado, Dio ĉiutage proponas simplajn kaj evidentajn rimedojn por studado de la eksperimenta psikologio.
Ekstazo estas la stato, en kiu la nedependeco de la korpo kaj de la animo sin plej klare manifestas, kaj kiu fariĝas kvazaŭ palpebla.
Dum sonĝo kaj dum somnambulismo, la animo travagas la terajn mondojn; dum ekstazo, ĝi penetras nekonatan mondon, tiun de la eterecaj Spiritoj, kun kiuj ĝi komunikiĝas, tamen ne transpasante difinitajn limojn ĉar, alie, ĝi rompus la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la korpo. Ia blindiga, stranga brilego ĝin ĉirkaŭas; harmonioj, ne konataj sur la Tero, ĝin ravas; nedireble agrabla stato ĝin penetras; ĝi anticipe ĝuas la ĉielan feliĉon, kaj oni povas diri, ke ĝi metas piedon sur la sojlon de la eterneco.
En la ekstazostato la neniiĝo de la korpo estas preskaŭ kompleta; restas al ĝi, por tiel diri, nur la organa vivo, kaj oni sentas, ke la animo estas al ĝi alligita per nenio krom simpla fadeno, kiun la plej malgranda peno rompus senrevene.
En tiu stato, ĉiuj teraj pensoj malaperas, por cedi lokon al tiu elpurigita sento, kiu estas la esenco mem de nia nemateria estaĵo. Tute fordonite al tiu ravega rigardado, ekstazulo konsideras la vivon nur kiel momentan halton; por li, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, la surteraj maldelikataj ĝojoj kaj vantaĵoj estas nur bagatelaj okazetoj de vojaĝo, kies finon li plezure vidas.
Fariĝas al ekstazuloj tute same, kiel al somnambuloj: ilia mensklareco povas esti pli aŭ malpli perfekta, kaj iliaj Spiritoj mem, laŭ siaj niveloj, estas ankaŭ pli aŭ malpli kapablaj koni kaj kompreni la aferojn. Iafoje estas en ili prefere ekzaltiteco ol vera mensklareco, aŭ, plu ĝuste dirite, la ekzaltiteco malutilas la mensklarecon; tial iliaj konigoj estas ofte miksaĵoj el veraĵoj kaj eraroj, el superbelaj kaj absurdaj, eĉ ridindaj, aferoj. Malsuperaj Spiritoj ofte profitas el tiu ekzaltiteco – kiu estas ĉiam kaŭzo de malfortiĝo, kiam oni ne scias ĝin subigi –, por superforti ekstazulon; kaj por tio ili sin vestas per ŝajnoj, kiuj lin daŭre tenados kun ideoj kaj antaŭjuĝoj, kiujn li nutras en sia maldormostato. Tio estas rifo, sed ĝi ne ĉiam staras; koncernas nin juĝi la demandon malvarme kaj taksi la malkaŝojn de ekstazuloj per la pesilo de l’ prudento.
La liberiĝo de la animo iafoje okazas dum maldormo kaj naskas la tiel nomatan duoblan vidadon, kiu havigas al homoj per ĝi dotitaj la kapablon vidi, aŭdi kaj senti trans la limoj de niaj sentumoj. Tiuj homoj perceptas forestantajn aĵojn ie ajn, kien la animo etendas sian agopovon; ili vidas, se oni povas tiel diri, per sia ordinara sentumo kaj kvazaŭ per okuliluzio.
Ce la momento, kiam okazas la fenomeno de duobla vidado, la fiziologia stato estas aliigita; la okuloj havas ian neprecizan rigardon: la ekstazulo rigardas, tamen ne vidante; lia tuta mieno reflektas ian ekzaltitecon. Oni konstatas, ke la vidorganoj ne partoprenas en la fakto, pro tio, ke li ne ĉesas vidi, kvankam liaj okuloj estas daŭre fermitaj.
Tiu kapablo ŝajnas al ĝiaj posedantoj tiel natura kiel la ordinara vidpovo; ĝi estas, laŭ ilia opinio, atributo de la propra memo kaj ŝajnas al ili neniel eksterordinara afero. Forgeso plej ofte sekvas tiun paseman klarvidecon, kies memoro, ĉiam pli nepreciza, fine malaperas, kiel tiu pri sonĝo.
La potenco de la duobla vidado varias ekde konfuza sensacio ĝis klara, preciza percepto de ĉeestantaj kaj forestantaj aferoj. En sia malplej elvolviĝinta stato, tiu kapablo havigas al iuj individuoj takton, sagacecon, ian certecon pri siaj agoj, kiun oni povus nomi la ĝusteco de la morala ekrigardo; pli elvolviĝinta, ĝi vigligas la antaŭsentojn; kaj ankoraŭ pli elvolviĝinta, ĝi montras la pasintajn aŭ la baldaŭajn okazojn.
Natura kaj nenatura somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado estas nenio alia, ol varioj aŭ modifitaj formoj de unu sola kaŭzo; tiuj fenomenoj, same kiel la sonĝoj, troviĝas en la Naturo, kaj tial ili ekzistis de post la origino de la tempo; la historio sciigas al ni, ke ili estis konataj kaj eĉ ekspluatataj ekde la plej antikvaj tempoj; kaj en tiuj fenomenoj estas trovata la klarigo de granda nombro de faktoj, kiujn la antaŭjuĝoj igis konsideri supernaturaj.