918. Per kiaj signoj oni povas konstati ĉe la homo la realan progreson, kiu lin altigos en la spirita hierarkio?
“La Spirito atestas sian altan rangon, kiam ĉiuj faroj de lia enkorpa vivo estas la praktikado de la leĝo de Dio kaj kiam li anticipe komprenas la spiritan vivon.”
La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco. Demandante sian konsciencon pri la agoj, kiujn li faris, li devas ankaŭ demandi sin mem, ĉu li ne malobeis tiun leĝon, ĉu li ne faris malbonon, ĉu li faris ĉian bonon, kiun li povus fari, ĉu iu ne havas ian motivon por plendi kontraŭ li, kaj, fine, ĉu li faris al aliaj tion, kion li dezirus, ke ili faru al li.
La homo, posedita de la sento de karitato kaj de amo al sia proksimulo, faras bonon pro amo al bono, ne esperante repagon, kaj foroferas sian propran intereson al la justeco.
Li estas bona, humana kaj korfavora por ĉiuj, ĉar li rigardas ĉiujn homojn kiel siajn fratojn, sen ia distingo je rasoj aŭ kredoj.
Se Dio donis al li potencon kaj riĉecon, li konsideras ĉi tiujn kiel deponitaĵon, kiun li devas uzi por bono; li ne fieras pro tio, ĉar li scias, ke Dio, kiu ilin donis al li, povas ankaŭ ilin de li forpreni.
Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian estrecon, li traktas ilin milde kaj bonvole, ĉar ili estas egalaj al li antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton por ilin moraligi kaj ne por ilin subpremi per sia malhumileco.
Li estas indulgema kontraŭ la neperfektaĵoj de sia proksimulo, ĉar li scias, ke li mem ankaŭ bezonas indulgemon, kaj li memoras jenajn vortojn de la Kristo: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. (Johano, ĉap. 8, par. 7. - La Trad.)
Li ne estas venĝema: laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas siajn ofendantojn kaj memoras nur bonfarojn; ĉar li ja scias, ke estos al li pardonite laŭ tio, kiel li estos mem pardoninta.
Fine, li respektas ĉe siaj similuloj ĉiajn rajtojn, donatajn de la leĝoj de la Naturo, kiel li deziras, ke liaj rajtoj estu respektataj.