913. Kiu el la malvirtoj povas esti rigardata kiel radika?
“Tion ni jam ofte diris, nome, egoismo: de ĝi venas ĉia malbono. Studu ĉiajn malvirtojn, kaj vi vidos, ke sur la fundo de ili ĉiuj kuŝas egoismo; vi ilin vane kontraŭbatalos; ne prosperos al vi ilin eltiri, ĝis vi atakos la malbonon ĉe ties radiko, ĝis vi eldetruos ties kaŭzon. Ĉiuj viaj penoj estu direktataj al tiu celo, ĉar en egoismo troviĝas la vera kancero de la socio. Ĉiu homo, deziranta, ekde ĉi tiu vivo, proksimiĝi al la morala perfekteco, devas elsarki el sia koro ĉian senton de egoismo, ĉar egoismo estas neakordigebla kun justeco, amo kaj karitato: ĝi nuligas ĉiujn ceterajn kvalitojn.”
914. Ĉar egoismo sin bazas sur la persona intereso, tial ŝajnas tre malfacile ĝin tute elradikigi el la homa koro; ĉu oni sukcesos tion fari?
“Ju pli la homoj sin instruas pri la spiritaj aferoj, des malpli ili ŝatas la materiajn aferojn; estas ankaŭ necese reformi la homajn konvenciojn, kiuj tenadas kaj ekscitas egoismon. Tio dependas de edukado.”
915. Ĉar egoismo estas esence propra al la homaro, ĉu tial ĝi ne estos ĉiam malhelpo je la regado de la absoluta bono sur la Tero?
“Certe egoismo estas via plej granda malbono, sed ĝi rezultas el la malsupereco de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, kaj ne el la homaro mem; nu, pli kaj pli puriĝante per siaj sinsekvaj enkarniĝoj, la Spiritoj iom post iom seniĝas je egoismo, kiel same je aliaj malpuraĵoj. Ĉu ne ekzistas, jam nun sur la Tero, homoj tute neegoistaj kaj praktikantaj karitaton? Estas multe pli da tiaj, ol kiel vi pensas, sed vi konas nur malmultajn, ĉar virto ne serĉas la brilan de l' taglumo; se ekzistas unu, kial ne ekzistus deko da tiaj? se deko, kial ne milo, kaj tiel plu?”
916. Egoismo, anstataŭ malpliiĝi, kreskas kun la civilizacio, kiu, laŭŝajne, ĝin instigas kaj nutras; kiel iu kaŭzo povas detrui sian efikon?
“Ju pli granda estas malbono, des pli abomeninda ĝi fariĝas; estis necese, ke egoismo faru multon da malbono, por ke oni komprenu la neceson ĝin elpeli. Kiam la homoj estos seniĝintaj je la egoismo ilin reganta, ili tiam vivos kiel fratoj, kiuj ne faras reciproke eĉ la plej malgrandan malutilon kaj kiuj sin interhelpas per la sento de solidareco; tiam la forta estos la subtenanto de la malforta, kaj ne ties subpremanto; kaj jam ne estos vidataj homoj sen vivnecesaĵoj, ĉar ĉiuj praktikos la leĝon de justeco. Tiu estos la regno de bono, kiun la Spiritoj estas komisiitaj prepari.” (784)
917. Kiu estas la rimedo por detrui egoismon?
“El ĉiuj homaj neperfektaĵoj la plej malfacile elradikigebla estas egoismo, ĉar tiu ĉi naskiĝas el la influo de la materio, de kiu la homo, ankoraŭ tre proksima de sia origino, ne povis liberiĝi; por la daŭrado de tiu influo ĉio kunhelpas: leĝoj, socia organismo kaj edukado. Egoismo malfortiĝos ĉe la supereco de la morala vivo antaŭ la materia vivo, kaj precipe ĉe la kompreno, kiun Spiritismo havigas al vi, pri via estonteco, tio estas, pri via estonteco reala, ne falsita de alegoriaj fikcioj; kiam Spiritismo, jam bone komprenata, identiĝos kun la moroj kaj kredoj, ĝi aliigos kutimojn, morojn, sociajn interrilatojn. Egoismo estas fondita sur la graveco de l' personeco; nu, Spiritismo, bone komprenata, mi ripetas, igas vidi la aferojn el tiel alta punkto, ke la sento de personeco malaperas antaŭ la senlima spaco. Detruante tiun gravecon aŭ, almenaŭ, montrante ĝian valoron, Spiritismo nepre kontraŭbatalas egoismon.
“Ofte faras la homon ankaŭ egoista ĝuste la pikvundo, kiun li ricevas de la egoismo de aliaj, ĉar li sentas la neceson preni defendan teniĝon. Vidante, ke la aliaj pensas pri si mem kaj ne pri li, la homo estas alkondukata al zorgado pri si, prefere ol pri la aliaj. La principo de karitato kaj de frateco estu la bazo de la sociaj konvencioj, de la leĝaj rilatoj inter popoloj kaj inter homoj; tiam, la homo pensos malpli pri sia propra persono, kiam li vidos, ke aliaj ankaŭ pensas pri li; li ricevos la moraligan influon de l' ekzemplo kaj de l' kontakto. Ĉe la hodiaŭa superabundeco de egoismo, oni devas esti vere virta, por abnegacii sian personecon profite de aliaj, kiuj ofte ne dankas tian noblaĵon; precipe al tiuj, posedantaj tian virton, la ĉiela regno estas malfermita; precipe tiujn atendas la feliĉo de la elektitoj, ĉar vere mi diras al vi, en la tago de juĝado, kiu ajn pensis nur pri si mem, tiu estos flanken pelita kaj suferos de sia izoleco.” (785)
Fénelon.
Oni faras sendube laŭdindajn klopodojn, por antaŭenigi la homaron; hodiaŭ oni kuraĝigas, stimulas, honoras la bonajn sentojn pli, ol en neniu alia epoko; kaj tamen la mordanta vermo nomata egoismo estas ĉiam ankoraŭ la kancero de la socio. Ĝi estas reala malbono, refalanta sur la tutan mondon kaj kies viktimo ĉiu pli aŭ malpli estas; necese estas do ĝin kontraŭbatali, same kiel oni alfrontas epidemian malsanon. Por tio estas necese procedi kiel la kuracistoj: iri returne al la origino. Oni serĉu en ĉiuj partoj de la socia organismo, ekde la familio ĝis la popoloj, ekde kabano ĝis palaco, ĉiajn kaŭzojn, ĉiajn influojn, kaŝitajn aŭ evidentajn, kiuj ekscitas, nutras kaj elvolvas la senton de egoismo: kiam la kaŭzoj estos konataj, la kuracilo sin prezentos mem; tiam oni devos nur ilin kontraŭbatali, se ne ĉiujn samtempe, almenaŭ parte; kaj, iom post iom, la veneno estos eltirita. La resanigo eble estos longedaŭra, ĉar la kauzoj estas multenombraj; sed ĝi ne estas neebla. Tiun celon oni trafos cetere nur atakante la malbonon ĉe ties radiko, tio estas, per edukado; ne per tiu edukado, celanta fari instruitajn homojn, sed per tiu, celanta fari homojn virtajn. Edukado, se bone komprenata, estas la ŝlosilo de l' morala progreso; kiam oni konos la arton direkti karakterojn, tiel bone kiel la arton direkti intelektojn, oni povos korekti la karakterojn tute same, kiel oni korektas misformajn arbetojn; sed tiu arto postulas grandan takton, multe da sperto kaj profundan observadon; estas grava eraro kredi, ke sufiĉas scio, por ĝia praktikado. Kiu sekvas la kreskadon de infano, ido ĉu de riĉulo, ĉu de malriĉulo, de post ĝia naskiĝo, observante ĉiajn malutilajn influojn, kiuj agas sur ĝin pro la malforteco, senzorgeco kaj neklereco de ĝiaj direktantoj, vidante kiel ofte la rimedoj uzataj por ĝia moraligo tute maltrafas, tiu ne povas miri pro tiom da malbonaj flankoj en la socio. Oni faru por moralo tiom, kiom oni faras por intelekto, kaj oni vidos, ke, se ekzistas rezistemaj naturoj, estas ankaŭ aliaj, cetere multe pli, ol kiel oni kredas, kiuj atendas nur bonan kulturadon por produkti belajn fruktojn. (872)
La homo volas esti feliĉa, kaj tiu sento troviĝas en la Naturo; tial li senĉese klopodas, por plibonigi sian pozicion sur la Tero, kaj serĉas la kaŭzon de siaj suferoj, por ilin ĉesigi. Kiam li bone komprenos, ke egoismo estas unu el tiuj kaŭzoj, tiu faktoro, naskanta fieron, ambicion, avidemon, envion, malamon, ĵaluzon, je kiuj li ĉe ĉiu paŝo puŝiĝas; tiu faktoro, alportanta konfuzon al ĉiuj sociaj interrilatoj, enblovanta malpacojn, detruanta fidojn, deviganta ĉiun ĉiam singarde stari kontraŭ sia najbaro; fine, tiu, faranta el amiko malamikon; tiam li ankaŭ komprenos, ke tiu malvirto estas neakordigebla kun lia propra feliĉo kaj eĉ, ni povas aldiri kun lia sekureco; ju pli li suferos pro tiu malvirto, des pli da neceso li sentos ĝin kontraŭbatali, same kiel li luktas kontraŭ pesto, pereigaj bestoj kaj ĉiuj ceteraj malfeliĉegoj; lin instigos al tio lia propra intereso. (784)
Egoismo estas fonto de ĉiaj malvirtoj, kiel karitato estas fonto de ĉiaj virtoj; eldetrui la unuan kaj plifortigi la duan, jen la celo, kiun devas iri ĉiuj klopodoj de la homo, se ĉi tiu deziras certigi sian feliĉon tiel sur la Tero, kiel en estonta vivo.