“Ĉiuj virtoj havas sian meriton, ĉar ĉiuj estas signoj de progreso sur la vojo de l' bono. Virto ekzistas ĉiufoje, kiam estas kontraŭstaro al la forlogo de la malnoblaj inklinoj; sed la superbeleco de virto konsistas en la ofero de l' persona intereso por la bono de la proksimulo, sen ia kaŝita penso; la plej merita virto estas tiu bazita sur la plej neprofitama karitato.”
894. Iuj personoj faras bonon pro spontanea ekmovo, ne bezonante superi ian ajn kontraŭan senton; ĉu ili estas tiel meritaj, kiel tiuj, kiuj devas batali kontraŭ sia propra naturo kaj kiuj ĝin venkas?
“Ĉe tiuj, ne bezonantaj batali, progreso estas jam farita: ili batalis pasintatempe kaj venkis; tial la bonaj sentoj postulas de ili nenian penon, kaj iliaj agoj ŝajnas al ili tute naturaj: bono fariĝis ĉe ili kvazaŭ kutimo. Oni devas do honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn.
“Ĉar vi ankoraŭ staras malproksime de perfekteco, tial tiuj ekzemploj mirigas vin pro la kontrasto, kaj vi ilin admiras des pli, ĉar ili estas maloftaj; sed sciu, ke, en la mondoj pli progresintaj ol la via, tio estas regulo, kio ĉe vi estas escepto. En tiuj mondoj, la sento de bono estas ĉie propramova, ĉar ilin loĝas nur bonaj Spiritoj, kaj unu sola fia intenco estus tie monstra escepto. Jen, kial en tiuj mondoj la homoj estas feliĉaj, kaj tio sama okazos sur la Tero, kiam la homaro aliiĝos, kaj kiam ĝi komprenos kaj praktikos karitaton, laŭ ties vera signifo.”
895. Krom la malbonaj flankoj kaj malvirtoj, pri kiuj neniu povus erari kiu estas la plej karakteriza signo de neperfekteco?
“Ĝi estas la persona intereso. La moralaj kvalitoj estas ofte kiel orumaĵo sur kupra objekto: ĝi ne rezistas al provilo. Iu homo povas posedi realajn kvalitojn, pro kiuj la mondo lin kredus virtulo; sed tiuj kvalitoj, kvankam ili estas progreso, ne ĉiam eltenas iajn provojn, kaj sufiĉas iafoje tuŝi lian personan intereson, por ke ties fundo estu malkaŝita. Vera sinforgesemo estas tiel malofta sur la Tero, ke, kiam ĝi aperas, ĝi estas rigardata kiel stranga fenomeno.
“La alligiteco al materiaj aferoj estas senduba signo de malsupereco, ĉar, ju pli la homo sin krampas al ĉimondaj havaĵoj, des malpli li komprenas sian destinon; per sinforgesemo, kontraŭe, li pruvas, ke li vidas la estontecon el pli alta, punkto.”
896. Estas personoj abnegaciemaj sen ia distingo, malŝparantaj siajn havaĵojn sen ia profito, manke de prudenta uzado; ĉu tiuj personoj havas ian meriton?
“Ili estas meritaj pro sia abnegaciemo, sed ne pro la bono, kiun ili povus fari. Sinforgesemo estas virto, sed senpripensa malŝparemo estas ĉiam almenaŭ neprudento. Riĉeco ne estas donata al kelkaj homoj por esti disĵetata en la vento, same kiel al aliaj ne por esti tenata en ŝranko: ĝi estas deponitaĵo, pri kiu ili devas prezenti siajn kalkulojn, ĉar ili iam respondos por la tuta bono, kies farado estis en iliaj manoj, sed kiun ili ne faris, kaj, ankaŭ, por ĉiuj larmoj, kiujn ili povus sekigi per mono, kiun ili donis al homoj, ĝin ne bezonantaj.”
897. Ĉu homo, kiu faras bonon, ne celante ian rekompencon sur la Tero, sed esperante, ke tiu bono estos al li kreditita en sekvanta ekzistado, kaj ke, tiam, li havos pli bonan pozicion, estas riproĉinda? Ĉu tiu penso malhelpos lian progreson?
“Oni devas fari bonon pro karitato, tio estas, abnegacie.”
— Tamen ĉiu havas la tre naturan deziron progresi, por sin tiri el la peniga stato de ĉi tiu vivo; la Spiritoj mem instruas nin fari bonon por ĉi tiu celo; ĉu estas do ne konsilinde pensi, ke, farante bonon, oni rajtas esperi pli ol sur la Tero?
“Ne, tute certe; sed tiu, kiu faras bonon sen ia kaŝita penso kaj pro la sola plezuro plaĉi Dion kaj sian suferantan proksimulon, staras jam sur progresoŝtupo, kiu ebligos al li atingi feliĉon pli rapide ol lia frato, kiu, pli pozitivema, faras bonon intence, ne instigate de la natura varmo de sia koro.” (894)
— Ĉu oni ne devas, en ĉi tiu rilato, distingi inter bono, kiun oni povas fari al sia proksimulo, kaj la zorgo, kiun oni havas, korekti siajn proprajn malvirtetojn? Ni konceptas, ke fari bonon, esperante, ke ĝi estos kreditita al ni en alia vivo, estas ago nemulte meritiga; sed, ĉu nin korekti, venki niajn pasiojn, plibonigi nian karakteron, celante alproksimiĝi al la bonaj Spiritoj kaj altiĝi, estas ankaŭ signo de malsupereco?
“Tute ne; per la vorto bonfaro ni volas esprimi karitaton. Homo, kalkulanta tion, kion ĉiu el liaj bonaj agoj profitigos al li en estonta, aŭ en la surtera vivo, kondutas kiel egoisto; sed ne estas egoismo pliboniĝi, celante alproksimiĝi al Dio, ĉar ĉi tiu estas la celo, kiun ĉiu devas sekvi.”
898. Ĉar la enkorpa vivo estas nur momenta haltotempo en ĉi tiu mondo, kaj ĉar nia estonteco devas esti nia ĉefa zorgo, ĉu tial estas utile klopodi, por akiri sciencajn konojn nur pri materiaj aferoj kaj bezonoj?
“Sendube; unue, tio havigas al vi rimedojn por helpi viajn fratojn; due, via Spirito pli rapide leviĝos, se li jam intelekte progresis; dum la intertempo de la enkarniĝoj, vi lernas en unu horo tion, kio sur la Tero postulus de vi kelkajn jarojn. Nenia kono estas senutila; ĉiuj pli aŭ malpli kunhelpas por progreso, ĉar la perfekta Spirito devas scii ĉion; kaj, ĉar progreso devas fariĝi laŭ ĉiuj direktoj, tial ĉiuj akiritaj ideoj kunagas por evoluo de la Spirito.”
899. El du riĉaj homoj, unu naskiĝis en luksa superabundeco kaj neniam spertis ian bezonon; la dua ŝuldas sian riĉecon al sia laborado; ambaŭ uzas siajn havaĵojn nur kaj sole por sia persona ĝuado: kiu estas la pli kulpa?
“Tiu, kiu spertis suferojn, ĉar li jam scias, kio estas sufero; li konas la doloron, kiun li tamen ne mildigas kaj kiun li ofte tute ne memoras.”
900. Ĉu tiu, kiu konstante amasigas monon, farante bonon al neniu, estas praviginda pro sia penso, ke tiel li povos postlasi pli da komforto al siaj heredontoj?
“Tio estas kompromiso kun malhonesta konscienco.”
901. El du avaruloj, la unua rifuzas al si mem la necesaĵojn de la vivo kaj mortas de mizero sur sia propra trezoro; la dua kondutas avare nur kontraŭ aliaj homoj: li malŝparas por sia profito; li sin deturnas de ĉia ajn ofereto, kiun postulus iu servo aŭ io utila al alia homo, kaj, kontraste kun tio, nenion li opinias malfacila, por kontentigi siajn gustojn kaj pasiojn. Se oni petas de li komplezon, li estas ĉiam okupita; por ia propra kaprico tamen nenio mankas al li. Kiu estas la pli kulpa, kaj kiu ricevos la pli malbonan lokon en la mondo de la Spiritoj?
“Tiu, kiu ĝuas: li estas pli egoista ol avara; la alia jam ricevis parton de sia puno.”
902. Ĉu iu estas riproĉinda, ke li ambicias riĉecon nur kun la deziro fari bonon?
“Ĉia sento estas sendube laŭdinda, se nur ĝi estas pura; sed, ĉu tiu deziro estas ĉiam malegoisma kaj ne entenas ian personan kaŝitan penson? Ĉu la unua persono, al kiu iu deziras komplezi, ne estas ofte ĝuste li mem?”
903. Ĉu oni kondutas nedece, se oni studas la aliulajn malvirtetojn?
“Se oni tion faras, por ilin kritiki kaj diskonigi, oni estas tre kulpa, ĉar tio estas manko de karitato; se por persona profito kaj por eviti ilin, tio povas, en iuj okazoj, esti utila; sed oni ne forgesu, ke indulgemo por aliulaj vundaj lokoj estas unu el la virtoj entenataj en karitato. Antaŭ ol riproĉi aliulajn neperfektaĵojn, konstatu, ĉu oni ne povus diri tion saman pri vi. Klopodu, por ke vi havu la kvalitojn kontraŭajn al la neperfektaĵoj, kiujn vi riproĉas ĉe alia homo: tio estas la rimedo, por ke vi fariĝu supera al li; se vi riproĉas lian avarecon, estu donema; se lian fieron, estu humila kaj modesta; se lian severecon, estu kormilda; se lian malnoblecon, estu noblanima ĉe ĉiuj viaj agoj; unuvorte, kondutu tiel, ke ne povu esti dirataj kontraŭ vi la jenaj vortoj de Jesuo: Kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?” (Luko, ĉap. 6, par. 41. - La Trad.)
904. Ĉu tiu estas kulpa, kiu esploras kaj senvualigas la malfortajn flankojn de la socio?
“Tio dependas de la sento, kiu instigas lin tion fari; se la kritikanto celas nur kaŭzi skandalon, li havigas al si personan ĝuon per la prezentado de bildoj, kiuj ofte estas prefere malbona ol bona ekzemplo. La spirito kritikas, sed li povas esti punita pro tia speco de plezuro, kiun li sentas, el diskonigo de malvirtoj.”
— Kiel, en ĉi tiu okazo, oni povus taksi la purecon de intencoj kaj la sincerecon de la verkisto?
“Tio ne ĉiam estas utila; se li skribas ion ŝatindan, profitu el liaj ideoj; se li agas malbone, tio estas demando pri konscienco, koncernanta lin mem. Cetere, se li deziras pruvi sian sincerecon, li devas do apogi sian instruon per sia propra ekzemplo.”
905. Iuj aŭtoroj publikigis tre belajn kaj tre moralajn verkojn, kiuj helpas la progreson de la homaro, sed el kiuj ili mem neniom profitis; ĉu la bono, kiun kaŭzis tiuj verkoj, estos iel profita al ili, kiel Spiritoj?
“Moralo sen faroj estas kiel semo sen laboro. Por kio servas al vi semo, se vi ne igas ĝin frukti por via nutrado? Tiuj homoj estas pli kulpaj, car ili havis intelekton por kompreni; ne praktikante la maksimojn, kiujn ili lernigis al aliaj, ili rezignis rikolti ties fruktojn.”
906. Ĉu homo, praktikanta bonon, estas riproĉinda pro tio, ke li konscias sian konduton kaj ke li tion konfesas al si mem?
“Ĉar li povas konscii la malbonon, kiun li faras, tial li devas konscii ankaŭ la bonon, por ke li sciu, ĉu li kondutas bone aŭ malbone. Nur pesante ĉiujn siajn agojn per la pesilo de la leĝo de Dio kaj, precipe, per tiu de la leĝo de justeco, amo kaj karitato, li povos diri al si, ĉu liaj agoj estas bonaj aŭ malbonaj, ĉu li ilin aprobas aŭ malaprobas. Li do ne povas indi riproĉon, pro tio, ke li rekonas, ke li triumfis super la malnoblaj inklinoj, nek pro tio, ĉar li ĝojas pro siaj faroj; kondiĉe, ke li ne fieru pro si mem, ĉar, tiam, li kulpus novan eraron.” (919)