890. Ĉu la patrina amo estas virto, aŭ ĉu ĝi estas instinkta sento komuna al la homoj kaj bestoj?
“Samtempe la unua kaj la dua. La Naturo donis al patrino la amon al siaj filoj en la intereso de ilia konservado; sed ĉe la besto tiu amo limigas sin al la materiaj bezonoj; ĝi ĉesas tiam, kiam la prizorgoj jam ne estas necesaj; ĉe la homo, ĝi daŭras plu dum la tuta vivo, kaj entenas dediĉon kaj sinforgeson, kiuj estas virtoj; ĝi postvivas eĉ la morton, kaj sekvas la filon trans la tombon; vi do vidas, ke estas en ĝi io alia, ol tio trovata ĉe la besto.” (205-385)
891. Ĉar la patrina amo troviĝas en la Naturo, kial iuj patrinoj malamas siajn filojn, ofte jam de post ilia naskiĝo?
“Tio estas iafoje provo, elektita de la Spirito de la ido, aŭ kulpelaĉeto en la okazo, se la ido, kiel patro, patrino aŭ filo, estis malbona en alia ekzistado (392). Ĉiuokaze, malbona patrino estas certe animata, de malbona Spirito, penanta malhelpi tiun de la fìlo, por ke ĉi tiu malsukcesu ĉe la provo, kiun li elektis; sed tiu malobeo je la leĝo de l' Naturo estos nepre punita, kaj la Spirito de la filo estos rekompencita pro la baroj, kiujn li venkis.”
892. Kiam la idoj kaŭzas ĉagrenojn, ĉu tiam ties gepatroj ne estas pardonindaj, se ili, gepatroj, ne estas tiel karesemaj, kiel en kontraŭa okazo?
“Ne, ĉar tio estas tasko, kiu estis konfidita al la gepatroj, kaj ties misio estas ĉiel klopodi, por konduki siajn idojn al bono (582-583). Sed, tiuj ĉagrenoj preskaŭ ĉiam rezultas el tiuj malbonaj kutimoj, pri kiuj ili permesis, ke iliaj idoj prenu detempe de sia lulilo: ili do rikoltas frukton el propra semo.”