794. Ĉu la socio povus esti regata nur de la naturaj leĝoj, sen helpo de leĝoj homaj?
“Jes; se oni bone komprenus kaj volontus praktiki la naturajn leĝojn, ĉi tiuj estus sufiĉaj; sed la socio havas siajn postulojn, kaj tial ĝi bezonas apartajn leĝojn.”
795. Kiu estas la kaŭzo de la nekonstanteco de la homaj leĝoj?
“En la tempo de barbareco, la leĝoj estis donataj de la plej fortaj, kiuj ilin faris por sia profito propra. Estis ja necese modifi tiujn leĝojn, laŭmezure kiel la homoj pli bone komprenis justecon. La homaj leĝoj estas ĉiam pli staremaj laŭ tio, kiel ili pli proksimiĝas al la vera justeco, tio estas, kiel ili ampleksas ĉiujn homojn kaj identiĝas kun la natura leĝo.”
La civilizacio havigis al la homo novajn bezonojn, rilatajn al lia socia pozicio. Ĝi devis do reguligi per homaj leĝoj la rajtojn kaj devojn de tiu pozicio; sed, sub la influo de la pasioj, la homo ofte kreadis imagajn rajtojn kaj devojn, kiujn la natura leĝo kondamnas kaj kiujn la popoloj forstrekas de siaj kodoj, proporcie kiel ili progresas. La natura leĝo estas neŝanĝema kaj la sama por ĉiuj; la homa leĝo estas variema kaj progresema; nur ĉi tiu povis, en la frua tempo de la socioj, sankcii la rajton de l’ plej forta.
796. Ĉu la severeco de la punleĝoj ne estas ja nepre necesa ĉe la nuna stato de la socio?
“Malbonmora socio certe postulas pli severajn leĝojn; bedaŭrinde, tiuj leĝoj celas prefere punu la jam faritan malbonon, ol elsekigi ties fonton. Nenio alia ol edukado povas reformi la homojn; tiam, ili ne plu bezonos tiel rigorajn leĝojn.”
797. Kiel la homo povos esti instigita reformi siajn leĝojn?
“Tio venas tute nature pro la cirkonstancoj kaj sub la influo de virtaj homoj, kondukantaj la popolojn sur la vojo de progreso. La homo jam multajn leĝojn reformis kaj ankoraŭ multajn aliajn reformos. Atendu!”