Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Civilizacio

790. Ĉu civilizacio estas progreso aŭ, laŭ iuj filozofoj, dekadenco de la homaro?

“Nekompleta progreso; la homo ne transiras subite de infaneco al matureco.”

— Ĉu estas laŭracie kondamni la civilizacion?

“Kondamnu prefere, tiujn, kiuj ĝin misuzas, kaj ne la verkon de Dio.”

791. Ĉu la civilizacio iam elpuriĝos ĝis tia grado, ke ĝi ekstermos la malbonaĵojn de ĝi kaŭzitajn?

“Jes, tiam, kiam moraleco estos tiel evoluinta kiel intelekto. Frukto ne povas naskiĝi pli frue ol floro.”

792. Kial la civilizacio ne efektivigas la tutan bonon, kiun ĝi kapablas fari?

“Ĉar la homoj ankoraŭ ne estas pretaj nek inklinaj ricevi tiun bonon.”

— Ĉu tio ne okazus ankaŭ tial, ĉar, estigante novajn bezonojn, la civilizacio ekscias novajn pasiojn?

“Jes, kaj tial, ĉar ĉiuj kapabloj de la Spirito ne samtempe progresas; tempo estas bezona por ĉio. Vi ne povas atendi perfektajn fruktojn el nekompleta civilizacio.” (751-780)

793. Laŭ kiaj signoj povas esti ekkonata kompleta civilizacio?

Vi ĝin ekkonas per ĝia morala evoluostadio. Vi opinias vin multe progresintaj, ĉar vi jam faris grandajn eltrovojn kaj mirindajn elpensaĵojn; ĉar vi loĝas pli bonajn domojn kaj portas pli bonajn vestojn, ol la sovaĝuloj; sed vi rajtos diri, ke vi estas vere civilizitaj nur tiam, kiam vi forpuŝos de via socio la malvirtojn, kiuj ĝin malhonoras, kaj kiam vi vivos kiel fratoj, reciproke praktikantaj la kristanan karitaton; ĝis tiam vi estos nur kleraj popoloj, laŭirantaj la unuan fazon de civilizacio.”

La civilizacio havas siajn ŝtupojn, kiel ĉiaj aferoj. Nekompleta civilizacio estas transiĝostato, naskanta malbonaĵojn proprajn, nekonantajn en la primitiva stato; malgraŭ tio, ĝi ja estas natura, necesa progreso, kunportanta la kuracilon kontraŭ la malbonaĵo, kiun ĝi kaŭzas. Laŭ tio, kiel ĝi pliperfektiĝas, la civilizacio detruas kelkajn el la malbonaĵoj, kiujn ĝi naskis; tiuj malbonaĵoj tute malaperos ĉe la ekstaro de la morala progreso.

El du popoloj, atingintaj la supron de la socia ŝtuparo, oni povas diri, ke estas la pli civilizita, laŭ la vera senco de l’ vorto, tiu, ĉe kiu troviĝas malpli da egoismo, voluptamo kaj fiero; kies anoj estas pli intelektaj kaj moralaj ol materiecaj; kie la intelekto povas pli libere disvolviĝi; ĉe kiu oni trovas pli da reciprokaj boneco, sincereco, bonfaremo kaj grandanimeco; kie la antaŭjuĝoj pri kasto kaj naskiĝo estas malpli enradikiĝintaj, ĉar tiaj antaŭjuĝoj estas nekonformaj al la vera amo al la proksimulo; kies leĝoj kreas nenian privilegion kaj estas la samaj tiel por la lasta, kiel por la unua el la homoj; ĉe kiu juĝo estas farata kun malpli da partieco; ĉe kiu la vivo, la kredoj kaj la opinioj de la homo estas pli respektataj; ĉe kiu la nombro da malfeliĉuloj estas malpli granda; kaj, fine, ĉe kiu la bonvolema homo estas ĉiam certa, ke porvivaĵoj neniam mankos al li.