274. Ĉu la ordoj de la Spiritoj starigas inter ĉi tiuj ian hierarkion, tio estas, subecon kaj aŭtoritaton?
“Jes, tre grandan; la Spiritoj havas, unuj super la aliaj, aŭtoritaton konforman al ilia supereco kaj kiun ili ekzercas per nekontraŭstarebla morala potenco.”
— Ĉu la malsuperaj Spiritoj povas sin malsubmeti al la aŭtoritato de siaj superuloj?
“Mi diris: nekontraŭstarebla.”
275. Ĉu la povo kaj la estimo, kiujn iu homo ĝuis sur la Tero, havigas al li ian superecon en la spirita mondo?
“Ne; ĉar en la spirita mondo la malgrandaj estos plialtigitaj kaj la grandaj estos humiligitaj. Legu la Psalmaron.”
— Kiel ni komprenu tiun plialtigon kaj tiun humiligon?
“Ĉu vi ne scias, ke la Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ siaj meritoj? Nu! La plej granda sur la Tero povas esti unu el tiuj, apartenantaj al la lasta klaso en la spirita mondo, dum lia servisto mem povas esti unuaklasa. Ĉu vi komprenas? Ĉu Jesuo ne diris: “Kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita”?” (Mateo, ĉap. 23, par. 12 – La Trad.)
276. Ĉu tiu, kiu estis potenca sur la Tero kaj kiu troviĝas en malalta pozicio ĉe la Spiritoj, sentas sin pro tio humiligita?
“Kelkafoje tre humiligita, precipe tiam, kiam li estis fiera kaj enviema.”
277. Ĉu soldato, kiu, post batalo, renkontas sian generalon en la spirita mondo, ankoraŭ rekonas lin kiel sian superulon?
“La titolo neniom valoras: la reala supereco estas la sola grava.”
278. Ĉu la Spiritoj de la diversaj ordoj konfuziĝas unuj kun la aliaj?
“Jes kaj ne: tio estas, ili vidas sin reciproke, sed ili distingas unujn de aliaj. Ili alproksimiĝas aŭ malproksimiĝas, laŭ la analogeco aŭ antipatio de la reciprokaj sentoj, same kiel okazas ĉe vi. Tio estas tuta mondo, kaj de ĝi la via estas nur pala bildo. La samordaj Spiritoj kolektiĝas pro ia altirforto, kaj formas grupojn aŭ familiojn el Spiritoj, kunetenataj de simpatio kaj komunaj celoj: la bonaj, de la deziro fari bonon; la malbonaj, de la deziro fari malbonon, de la honto pro siaj kulpoj aŭ de la bezono troviĝi ĉe estuloj similaj al ili.”
Tia estas granda urbo, kie la homoj de ĉiuj klasoj kaj pozicioj sin reciproke vidas kaj renkontas, sin ne intermiksante; kie la sociaj rondoj ekestas el la analogeco de gustoj; kie virto kaj malvirto sin intertuŝas, sed sen ia parolo.
279. Ĉu ĉiuj Spiritoj povas veni unuj al aliaj?
“La bonaj iras ĉien, kaj tio estas necesa, por ke ili povu havi influon super la malbonaj; sed la regionoj, loĝataj de la bonaj Spiritoj, estas fermitaj por la neperfektaj, por ke ĉi tiuj ne alportu tien la konfuzon, kiun kaŭzus la malnoblaj pasioj.”
280. Kiaj estas la rilatoj inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj?
“La bonaj klopodas por kontraŭbatali la fiajn inklinojn de la malbonaj, celante kunhelpi por ties plialtigo; tio estas misio.”
281. Kial la malsuperaj Spiritoj plezuras tirante nin en malbonon?
“Pro envio, ke ili ne indis lokon ĉe la bonaj. Estas ilia deziro kiel eble malhelpi la ankoraŭ nespertajn Spiritojn, atingi la plej altan bonon; ili volas, ke aliaj suferu tion, kion ili suferas. Ĉu io same ne okazas ĉe vi?”
282. Kiel la Spiritoj sin reciproke komunikas?
“Ili vidas kaj komprenas sin reciproke; parolo estas materiala: ĝi estas bildo de la Spirito. La universa fluidaĵo estigas inter ili konstantan komunikon; ĝi estas la transigilo de la penso, tia, kia la aero rilate la sonon; ia speco de universa telegrafo, interliganta ĉiujn mondojn kaj ebliganta al la Spiritoj sin reciproke korespondi el unu al alia mondo.”
283. Ĉu la Spiritoj povas reciproke kaŝi siajn pensojn? Ĉu ili povas eviti unuj la aliajn?
“Ne; por ili ĉio estas nuda, precipe tiam, kiam ili estas perfektaj. Ili povas sin reciproke malproksimigi, sed ili ĉiam vidas unuj la aliajn. Tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar iuj Spiritoj povas ja fariĝi nevideblaj por aliaj, se ili opinias tion utila.”
284. Kiel la Spiritoj, jam ne havante korpon, povas certigi sian identecon kaj distingiĝi de la ceteraj spiritaj estuloj, ilin ĉirkaŭantaj?
“Ili certigas sian identecon per la perispirito, kiu faras ilin estuloj diferencaj unuj de aliaj, kiel la korpoj distingigas la homojn.”
285. Ĉu la Spirito sin reciproke rekonas pro tio, ke ili kunvivis sur la Tero? Ĉu filo rekonas sian patron, ĉu amiko sian amikon?
“Jes, kaj tiel en sinsekvaj generacioj.”
— Kiel la homoj, sin reciproke konintaj sur la Tero, rekonas unuj la aliajn en la spirita mondo?
“Ni vidas nian pasintan vivon, kaj en ĝi ni legas kvazaŭ en libro; vidante la pasintecon de niaj amikoj kaj malamikoj, ni vidas ilian transiron de vivo al morto.”
286. Kiam la animo forlasas sian morteman restaĵon, ĉu ĝi vidas tuj siajn parencojn kaj amikojn, kiuj iris pli frue ol ĝi en la spiritan mondon?
“Ne ĉiam tuj; ĉar, kiel ni jam diris, ĝi bezonas iom da tempo por certiĝi pri sia stato kaj por forskui la materian vualon.”
287. Kiel la animo estas akceptata ĉe sia reveno al la mondo de la Spiritoj?
“La animo de justulo, kiel amata frato, de longe atendata; tiu de malbonulo, kiel malŝatata individuo.”
“Ili ĝojas, ke ili vidas similulon, kiu, kiel ili, ne ĝuas la senfinan feliĉon, tiel same, kiel ĉe vi fripono estas akceptata de siaj egaluloj.”
289. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj venas kelkafoje renkonte al ni, kiam ni lasas la Teron?
“Jes, ili iras renkonte al la animo, de ili amata; ili ĝin salutas, kvazaŭ ĝi revenus el vojaĝo, se ĝi sin savis de la danĝeroj de sia vojo, kaj helpas ĝin malimplikiĝi de la korpaj ligiloj. Estas komplezo al la bonaj Spiritoj, tio, ke Spiritoj, kiuj ilin estimis, venas ilin akcepti; la nepura, kontraŭe, restas en soleco aŭ estas ĉirkaŭita nur de aliaj samgradaj: tio estas puno.”
290 Ĉu parencoj kaj amikoj restas ĉiam kune post sia morto?
“Tio dependas de ilia rango kaj de la vojo, kiun ili sekvas por sia progreso. Se unu el ili troviĝas pli antaŭe kaj iras pli rapide ol la alia, ili ne povos do restadi kune; ili povos kelkafoje sin reciproke vidi, sed ili estos por ĉiam kune nur tiam, kiam ili povos iri flanko ĉe flanko, aŭ kiam ili estos atingintaj egala stadion. Cetere, la neeblo vidi parencojn kaj amikojn estas iafoje puno.”