258. Ĉu, en sia vagado, antaŭ ol komenci novan enkorpan ekzistadon, la Spirito konscias kaj antaŭvidas, kio al li okazos dum tiu ekzistado?
“Li mem elektas la specon de provoj, kiujn li deziras sperti, kaj ĝuste en tio konsistas la libera volo.”
— Ĉu ne Dio trudas do la ĉagrenojn de la vivo, kiel punon?
“Nenio okazas sen la permeso de Dio, ĉar neniu krom Li starigis ĉiujn leĝojn, al kiuj la universo obeas. Vi nun demandos, kial Li starigis unu leĝon prefere ol alian? Donante al la Spirito liberecon pri elekto, Dio ŝarĝas la Spiriton per la tuta respondeco pri agoj kaj sekvoj. Nenio embarasas ties estontecon; al la Spirito estas permesate sekvi la vojon tiel de bono, kiel de malbono. Se li falas, restas tamen al li la konsolo, ke ne ĉio estas forfinita por li, ĉar Dio, per Sia boneco, lasas al li la liberecon rekomenci tion, kio ne estis laŭdeve plenumita. Cetere, estas necese distingi tion, kio venas el la volo de Dio, de tio, kion faras la volo de la homo. Se iu danĝero minacas vin, ne vi, sed Dio, ĝin kreis; sed, vi povas eksenti deziron elmeti vin al tiu danĝero, ĉar vi tie vidis rimedon por progreso, kaj Dio tion permesas.”
259. Se la Spirito rajtas elekti la provojn, kiujn li devas trapasi, ĉu do sekvas, ke ĉiaj ĉagrenoj, kiujn ni travivas, estas antaŭviditaj kaj elektitaj de ni mem?
“Ĉiaj ne estas la ĝustasenca vorto, ĉar oni ne povas diri, ke vi elektis aŭ antaŭvidis eĉ la plej bagatelajn aferojn, ĉion, kio al vi okazas en la mondo; vi elektis la specon de provoj: la cirkonstancaj okazetoj rezultas de la pozicio, kiun vi okupas, kaj, ofte, de viaj agoj mem. Se la Spirito volis naskiĝi, ekzemple, ĉe maliculoj, li ja sciis la danĝerojn, en kiujn li estos trenata, sed li ne antaŭvidis ĉiun el la agoj, kiujn li faros; tiuj agoj estas efiko de lia volo kaj de lia libera decido. La Spirito scias, ke, elektante tiun aŭ tiun alian vojon, li havos antaŭ si tiun aŭ tiun alian specon de luktado; li scias do la specon de sortovicoj, en kiuj li troviĝos, sed li nescias, ĉu okazos tio aŭ tio alia. La detaloj ekestas el la cirkonstancoj kaj el la potenco de la aferoj. Estas antaŭvidataj nur la gravaj okazoj, influantaj la destinon. Se vi iras kavoplenan vojon, vi scias, ke vi devas tre zorgi, ĉar vi riskas fali; sed vi ne scias, kien vi falos, nek, eĉ irante tre singarde, ĉu vi ne falos. Se, laŭirante iun straton, tegolo falos al vi sur la kapon, ne kredu, ke estis “skribite”, kiel oni vulgare diras.”
260. Kiel iu Spirito povas deziri naskiĝi ĉe fihomoj?
“Estas necese, ke li estu sendita al iu rondo, kie li povos trapasi la provon de li petitan. Nu, devas do ekzisti analogeco inter tiu provo kaj tiu rondo. Por kontraŭbatali la instinkton de banditismo, oni devas troviĝi en kontakto kun rabistoj.”
— Se do ne ekzistus sur la Tero homoj de malica temperamento, ĉu la Spirito ne trovus tie la rimedon necesan por certaj provoj?
“Ĉu tio estus motivo por plendo? Tio okazas en la superaj mondoj, kien malbono ne estas allasata kaj kie, tial, vivas nur bonaj Spiritoj. Klopodu, por ke la Tero troviĝu plej baldaŭ en tiuj kondiĉoj.”
261. Ĉu la Spirito, dum la provoj, al kiuj li devas sin submeti, por atingi la perfektecon, devos sperti ĉiajn tentojn? Ĉu li devas travivi ĉiajn cirkonstancojn, kiuj povos veki en li fieron, ĵaluzon, avarecon, voluptamon k.a.?
“Certe ne; ĉar vi scias, ke iuj laŭiras, ekde sia komenco, vojon, kiu evitigas al ili multajn provojn; sed tiu, lasanta sin konduki sur malbona vojo, riskas ĉiajn danĝerojn proprajn al tiu vojo. Iu Spirito povas, ekzemple, peti riĉecon, kaj tiu ĉi provo povas esti donita al li; tiam, laŭ sia karaktero, li povas fariĝi avara aŭ malavara, egoista aŭ komplezema, aŭ fordoniĝi al ĉiaj voluptaĵoj; sed tio ne signifas, ke li devas nepre trapasi ĉiujn tiujn inklinojn.”
262. Kiel povas la Spirito, ĉe sia komenco, simpla, senscia, sensperta, elekti plenkonscie ian ekzistadon, kaj kial li devas respondi por tiu elekto?
“Manke de lia sperto, Dio montras al la Spirito lian vojon, same kiel vi faras al infano, ekde ties lulilo; sed Dio iom post iom igas la Spiriton fari mem sia elekton, laŭmezure kiel ties libera volo disvolviĝas; kaj tiam, tiu Spirito ofte dekliniĝas kaj ekpaŝas malbonan vojon, se li ne aŭdas la konsilojn de la bonaj Spiritoj; jen, kion oni povus nomi la falo de la homo.”
— Kiam la Spirito posedas sian liberan volon, ĉu la elekto de la enkorpa ekzistado dependas ĉiam ekskluzive de lia volo, aŭ ĉu tiu ekzistado povas esti al li ordonata de Dio, por kulpelpago?
“Dio scias atendi; Li ne akcelas kulpelpagon; tamen Li povas ordoni iun ekzistadon al iu Spirito en la okazo, se ĉi tiu, pro sia malsupereco aŭ malvolonto, ne estas kapabla kompreni, kio estus al li plej utila; Dio agas ankaŭ tiel, kiam Li vidas, ke tiu ekzistado povas utili al la purigo kaj progreso de la Spirito, kaj krome por puno.”
263. Ĉu la Spirito faras sian elekton tuj post la morto?
“Ne; multaj, kiel ni jam diris, pensas, ke iliaj suferoj estos eternaj: tio estas puno.”
264. Kio gvidas la Spiriton pri la elekto de la provoj, kiujn li devas travivi?
“La Spirito elektas, laŭ la speco de siaj kulpoj, tiujn provojn, kiuj povos esti por li kulpelaĉeto kaj per kiuj li povos pli rapide antaŭeniri. Iuj povas do trudi al si vivon plenan de mizero kaj necesbezonoj, por provi elporti ilin kuraĝe; aliaj provi sin per la tentoj, kiujn vekas riĉeco kaj estreco, multe pli danĝeraj pro iliaj eventualaj trouzo kaj misuzo, kiel ankaŭ pro la fiaj pasioj, kiujn ili naskas; aliaj, fine, volas sin provi per la bataloj, kiujn ili devos elteni ĉe la kontakto kun la malvirto.”
265. Se iuj Spiritoj elektas, kiel provon, kontakton kun la malvirto, ĉu aliaj ne faras tiun elekton pro simpatio kaj deziro vivi en rondo konforma al iliaj gustoj, aŭ por povi sin materiale fordoni al materiaj inklinoj?
“Certe kelkaj tiaj ekzistas, sed nur inter tiuj, kies moralo ankoraŭ malmulte disvolviĝis; la sufero venos propramove, kaj ili ĝin pli longe elportos. Pli aŭ malpli frue, ili komprenos, ke la plena satigo de la brutaj pasioj havas por ili bedaurindajn rezultatojn, kiujn ili suferados dum tempo, kiu ŝajnos al ili eterna; kaj Dio povas lasi ilin en tiu stato, ĝis ili komprenos siajn erarojn kaj petos ĉi tiujn elaĉeti per profitaj suferoj.”
266. Ĉu ne ŝajnas nature, ke estu elektataj la malplej penigaj provoj?
“Laŭ via opinio, jes; laŭ tiu de la Spirito, ne; kiam li estas libera de la materio, la iluzio ĉesas, kaj tiam li pensas alie.”
La homo, sur la Tero, sub la influo de la korpaj ideoj, vidas nur la penigan flankon de la provoj; tial, ŝajnus al li tute natura la elekto de tiuj, kiuj, laŭ lia vidpunkto, povas kuniĝi kun la materiaj ĝuoj; sed, en la spirita vivo, li komparas tiujn pasemajn kaj bestajn ĝuojn kun la senŝanĝa feliĉo, kiun li duonvidas; kaj, ĉe tio, kiom valoras por li kelkaj nedaŭraj suferoj? La Spirito povas do elekti la plej severan provon kaj, sekve, la plej malfacilan ekzistadon, esperante pli rapide veni al pli bona stato, same kiel malsanulo elektas ofte la plej malagrablan medikamenton, por pli rapide resaniĝi. Tiu, kiu volas alligi sian nomon al la eltrovo de nekonata lando, ne elektas vojon tapiŝitan per floroj; tiu scias la danĝerojn, kiujn li riskos, sed ankaŭ la gloron, kiu lin atendas, se li sukcesos.
La doktrino pri la libereco je elekto de niaj ekzistadoj kaj provoj jam ne ŝajnas eksterordinara, se ni konsideras, ke la Spiritoj, kiel senmateriaj, rigardas la aferojn en maniero malsama ol ni. Ili vidas la celon, aferon por ili multe pli seriozan, ol la nedaŭraj ĝuoj en ĉi tiu mondo; post ĉiu ekzistado, ili vidas la faritan paŝon kaj komprenas, kiom ankoraŭ restas al ili marŝi, por atingi tiun celon; jen, kial ili sin volonte submetas al ĉiaj sortovicoj de la enkorpa vivo kaj petas mem tiujn, kiuj povas ilin pli rapide irigi. Ne estas do mirige, ke la Spirito ne ĉiam preferas la plej glatan ekzistadon. En sia neperfekta stato, li ne povas ĝui tiun senĉagrenan vivon; li ĝin duonvidas, kaj, por ĝin rajti, li penas perfektiĝi.
Ĉu ni cetere ne vidas ĉiutage ekzemplojn de similaj elektoj? Kion faras la homo, kiu dum unu parto de sia vivo seninterrompe, senĉese laboradas, por kolekti tion necesan al sia bonstato, krom trudi al si mem taskon, por pli bona estonteco? Kion faras militisto, plenumanta danĝeran entreprenon, vojaĝanto spitanta gravajn danĝerojn por la intereso de la scienco aŭ de sia riĉeco, krom elporti volontajn provojn, el kiuj, se ili sukcesos, venos al ili honoro kaj profito? Al kio la homo sin ne submetas kaj kion li ne riskas pro sia intereso aŭ gloro? Ĉu ĉiaj konkursoj ne estas ankaŭ provoj, al kiuj la homo sin volonte submetas, celante altiĝi en la elektita kariero? Neniu havigas al si altan socian pozicion en la sciencoj, en la artoj aŭ en la industrio alie, ol trapasante la vicon de la malsuperaj pozicioj, kiuj estas ja provoj. La homa vivo estas do kopiaĵo de la spirita vivo; tie ni retrovas, en malgrandaj mezuroj, ĉiujn samajn okazetojn. Se do en la homa vivo ni ofte elektas la plej krudajn provojn, kun la deziro atingi pli altan celon, kial la Spirito, kiu pli malproksime vidas kaj por kiu la enkorpa vivo nenio alia estas ol rapidfluga interokazaĵo, ne elektu laborplenan, lacigan ekzistadon, se ĝi lin nepre kondukos al la eterna feliĉo?
Tiuj, asertantaj, ke, se al la homo estus donite elekti sian ekzistadon, ĉiuj estus do princoj aŭ milionuloj, estas kiel miopuloj, vidantaj nur tion, kion ili tuŝas, aŭ kiel frandemaj knaboj, kiuj, demandite pri la profesio, kiun ili preferas, respondas: pasteĉisto aý konfitisto.
Tiel same, vojaĝanto, sur la fundo de valo malklarigita de densa nebulego, ne vidas la longecon nek la ekstremaĵojn de sia vojo; alveninte al la supro de l’ monto, li mezuras per rigardo la laŭiritan vojon kaj tiun, kiun li ankoraŭ paŝos; li vidas sian celon, la malfacilaĵojn, kiujn li devas ankoraŭ venki, kaj povas pli certe plani la rimedojn por tien alveni. La enkarniĝinta Spirito estas komparebla kun la vojaĝanto ĉe la malsupro de l’ monto; sen la ĝenaj teraj ligiloj, li superrigardas la ĉirkaŭaĵon, kiel la vojaĝanto sur la supro de la monto. Por la vojaĝanto, la celo estas ripozo post laceco; por la Spirito, ĝi estas la superega feliĉo post provoj kaj afliktoj.
Ĉiuj Spiritoj diras, ke, en sia vagado, ili esploras, studas, observas, por poste fari sian elekton. Ĉu ni ne havas ankaŭ ekzemplon pri ĉi tiu fakto dum la enkorpa vivo? Ĉu ni ne serĉas, ofte dum jaroj, la karieron, kiun ni poste libere alprenas, ĉar ni ĝin konsideris la plej taŭga por nia irado? Se unu ne prosperas al ni, ni provas alian. Ĉiu kariero, kiun ni alprenas, estas fazo, periodo de la vivo. Ĉu ni ne uzas ĉiun tagon por projekti, kion ni faros la tagon sekvantan? Nu, kio estas por la Spirito la enkorpaj ekzistadoj, krom fazoj, periodoj, tagoj de lia spirita vivo, kiu estas, kiel ni scias, lia normala vivo, ĉar la enkorpa vivo estas nur provizora kaj pasema?
267. Ĉu la Spirito povus fari sian elekton dum sia enkorpa vivo?
“Lia deziro povas influi lian elekton; tio dependas de lia intenco; sed, kiel libera Spirito, li iafoje vidas la aferojn en tre malsama maniero. Nur la Spirito faras tiun elekton; sed, mi ripetas, li povas fari ĝin dum sia materia vivo, ĉar la Spirito ĉiam havas momentojn, kiam li estas for de la influo de l’ materio, kie li loĝas.”
— Multaj homoj deziras altajn poziciojn kaj riĉecon, sed certe ne kiel punon nek kiel provon, ĉu ne?
“Sendube; la materio tion deziras por sia ĝuado, kaj la Spirito tion volas, por sperti ties alternaĵojn.”
268. Ĉu la Spirito devas konstante trapasi plurajn provojn, ĝis la perfekta pureco?
“Jes; sed tiuj provoj ne estas tiaj, kiaj vi ilin komprenas; vi nomas provoj la materiajn suferojn; nu, atinginte certan stadion, kvankam li ankoraŭ ne estas perfekta, la Spirito jam ne estas devigita sperti tiajn provojn, sed li devas ankoraŭ plenumi devojn, kiuj helpas lin perfektiĝi kaj kiuj estas por li neniel penigaj; almenaŭ kunhelpi por la perfektiĝo de aliaj.”
269. Ĉu la Spirito povas erari pri la efikeco de la provo, kiun li elektis?
“Li povas elekti provon superan ol liaj fortoj, kaj li do falas; li povas ankaŭ elekti iun neniom fruktodonan al li, ekzemple, se li elektas neniofaran, senutilan vivon; sed, tiam, tuj kiam li revenas al la spirita mondo, li konstatas, ke li nenion gajnis, kaj petas, ke estu al li permesite kompensi la forperditan tempon.”
270. De kio dependas la naturaj inklinoj de kelkaj personoj al iu kariero kaj ilia volo praktiki iun profesion prefere ol alian?
“Ŝajnas al mi, ke vi mem kapablas respondi tiun demandon. Ĉu tio ne estas sekvo de ĉio, kion ni jam diris rilate la elekton de la provoj kaj la progreson efektivigitan en antaŭa ekzistado?”
271. Se la Spirito studas dum sia vagado la diversajn kondiĉojn, en kiuj li povos progresi, kiel li pensas, ke li povas tion fari, naskiĝante ekzemple ĉe iu kanibala popolo?
“Ne la Superaj Spiritoj naskiĝas ĉe kanibaloj, sed Spiritoj samkategoriaj kiel kanibaloj aŭ malsuperaj ol ĉi tiuj.”
Ne scias, ke niaj kanibaloj ne troviĝas sur la plej malalta ŝtupo de la hierarkio, kaj ke ekzistas mondoj, kie bruteco kaj krueleco estas ankoraŭ pli grandaj. La Spiritoj de tiuj mondoj estas do ankoraŭ malsuperaj ol tiuj plej malalte starantaj en nia mondo; tial, veni vivi ĉe niaj sovaĝuloj estas por tiuj jam progreso, same kiel progreso estus por niaj kanibaloj praktiki ĉe ni profesion, kiu ilin devigus fluigi sangon. Ke la Spiritoj de tiuj mondoj ne celas pli alten, estas klarigeble per tio, ke ilia malsupereco ne ebligas al ili kompreni pli grandan progreson. La Spirito povas nur iom post iom paŝi; li ne povas transiri per unu eksalto la distancon inter barbareco kaj civilizacio; kaj per tio evidentiĝas la neceso de reenkarniĝado, ja konforma al la justeco de Dio. Alie, kia estus la sorto de tiuj milionoj da homoj, ĉiutage mortantaj sur la lasta vico de malalteco, se ne estus al ili donataj la rimedoj, por ke ili atingu pli altan nivelon? Kial Dio rifuzus al ili la favorojn, konsentatajn al la ceteraj homoj?
272. Ĉu Spiritoj, venintaj el iu mondo malsupera ol la Tero aŭ el tre malmulte evoluinta popolo, kiaj la kanibaloj, povus naskiĝi ĉe niaj civilizitaj popoloj?
“Jes, kelkaj devojiĝas, ĉar ili volas sin levi tro alten; sed, tiam, ili sentas sin fremdaj ĉe vi, ĉar ili havas morojn kaj instinktojn, neakordantajn kun la viaj.”
Tiaj individuoj prezentas al ni la bedaŭrindan spektaklon de sovaĝeco ĉe la civilizacio; reveni en la rondon de l’ kanibaloj ne estus por ili defalo: ili farus nenion alian, ol repreni sian lokon, kaj eble ili profitus el tiu reveno.
273. Ĉu la Spirito de iu homo, apartenanta al civilizita raso, povus, por kulpelpago, reenkarniĝi inter sovaĝuloj?
“Jes, sed tio dependas de la speco de puno; mastro, kiu estis nehumana kontraŭ siaj sklavoj, povos, siavice, fariĝi sklavo kaj suferi brutaĵojn tiajn, kiajn li iam suferigis. Tiu, kiu estris dum iu epoko, povos, dum nova ekzistado, obei tiujn samajn homojn, kiuj humile kliniĝis al lia volo. Tio estas puno, kiun Dio povas dikti, se la homo misuzis sian potencon. Iu bona Spirito povas ankaŭ elekti ekzistadon multinfluan ĉe tiaj popoloj, por instigi ilian progreson; en ĉi tiu okazo, tio estas misio.”