17. Ĉu estas donite al la homo koni la principon de la ekzistaĵoj?
“Ne; Dio ne permesas, ke ĉio estu konigita al la homo sur la Tero.”
18. Ĉu la homo povos iam penetri la misteron de la aĵoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ li?
“La vualo iom post iom leviĝas antaŭ li, laŭ tio, kiel li puriĝas; sed, por kompreni iujn aferojn, li bezonas kapablojn, kiujn li ankoraŭ ne posedas.”
19. Ĉu la homo ne povas, per la sciencaj esploroj, penetri kelkajn sekretojn de la Naturo?
“La scienco estas donita al li por lia progreso sur ĉiuj kampoj; sed li ne povas transpaŝi la limojn difinitajn de Dio.”
Ju pli profunde estas al la homo permesite eniĝi en tiujn misterojn, des pli granda devas esti lia admiro je la potenco kaj saĝeco de la Kreinto; sed, ĉu pro fiero, ĉu pro malforteco, lia intelekto mem lin ofte enretigas en iluzion; li amasigas sistemojn sur sistemojn, sed ĉiu pasanta tago montras al li, kiom da eraroj li akceptis kiel veraĵojn, kaj kiom da veraĵoj li forpuŝis kiel erarojn. Jen aliaj elreviĝoj por lia malhumileco.
20. Ĉu, krom la sciencaj esploroj, estas permesite al la homo ankaŭ ricevi pli altrangajn komunikaĵojn pri tio, kion liaj sentumoj ne kapablas atesti?
“Jes; kiam Dio konsideras tion utila, Li povas malkovri al la homo tion, kion la scienco ne konigas.”
Ĝuste per tiaj komunikaĵoj la homo ricevas, inter difinitaj limoj, la ekkonon de sia pasinteco kaj de sia estonta destino.