Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Panteismo

14. Ĉu Dio estas tute individua estulo aŭ, laŭ la opinio de kelkaj, ĉu Li estas la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj?

“Se estus tiel, Li ne estus Dio, ĉar Li estus efiko, ne kaŭzo; Li ne povas esti samtempe ambaŭ. 

“Dio ekzistas, vi tion ne povas pridubi, kaj tio estas esenca afero; kredu min, ne iru pluen; ne enprofundiĝu en labirinton, el kiu vi ne povus eltiriĝi; tio ne farus vin pli bonaj, sed eble iom pli fieraj, ĉar vi pensus ion scii, dum, en efektiveco, vi scius nenion. Flanke lasu do ĉiujn tiajn sistemojn; multe da aliaj aferoj vin pli rekte koncernas, komencante de vi mem; studu viajn proprajn neperfektaĵojn, por ilin forskui de vi; tio estus al vi pli utila, ol deziri esplori tion, kio estas mem nepenetrebla.”

15. Kion pensi pri la opinio, laŭ kiu ĉiuj korpoj en la Naturo, ĉiuj estaĵoj, ĉiuj globoj de la universo, estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem; alivorte, kion pensi pri la panteisma doktrino?

“Ne povante fariĝi Dio, la homo volas almenaŭ esti parto de Dio.”

16. Tiuj, kiuj praktikas tiun doktrinon, pretendas trovi en ĝi la demonstracion pri kelkaj el la atributoj de Dio. Ĉar la mondo estas senlima, Dio estas, ĝuste pro tio, senlima; ĉar la perfekta malplenaĵo aŭ nenio ekzistas en neniu loko, Dio estas ĉie; ĉar Li estas ĉie, tial Li havigas al ĉiuj naturaj fenomenoj inteligentan kaŭzon pro tio, ke ĉio estas neforigeble konsista parto de Dio. Kion ni povas prezenti kontraŭ tiu rezonado? 

“La prudenton; pripensu mature, kaj ne estos al vi malfacile konstati la absurdecon de tiu rezonado.” 

Tiu doktrino faras el Dio materian estulon, kiu, kvankam Li havas superegan intelekton, estus, en grandaj mezuroj, tio, kio ni estas en malgrandaj. 

Nu, se estus tiel, kaj ĉar la materio senĉese aliformiĝas, Dio estus neniel starema; Li povus sperti ĉiajn sortoŝanĝojn kaj eĉ havi ĉiajn homajn bezonojn; mankus al Li la neŝanĝemo, unu el la esencaj atributoj de la Dia Potenco. La proprecoj de la materio ne povas harmonii kun la ideo pri Dio, sen malaltigo de Dio en nia penso, kaj ĉiaj subtilaĵoj de sofismo ne sukcesos solvi la problemon pri Lia intima naturo. Ni ne scias ĉion, kio Li estas, sed ni scias tion, kio Li ne povas ne esti. Panteismo estas tute kontraŭa al la plej esencaj kvalitoj de Dio kaj ne distingas inter kreinto kaj kreito, ĝuste tiel, kiel se oni volus, ke lerte elpensita maŝino estus neforigebla parto de la mekanikisto, kiu ĝin konstruis. 

La inteligenteco de Dio elmontriĝas en Liaj verkoj, same kiel tiu de pentristo ĉe liaj bildoj; sed la verkoj de Dio ne estas Dio mem, same kiel bildo ne estas la pentristo, ĝin konceptinta kaj farinta.