1010. Ĉu la dogmo de reviviĝo de la karno estas la konfirmo de tiu de reenkarniĝo, instruata de la Spiritoj?
“Kiel vi volus, ke estu alie? Okazas al tiuj vortoj tio sama, kiel al aliaj, kiuj ŝajnas malsaĝaj en la okuloj de iuj personoj nur pro tio, ĉar ili estas prenataj laŭlitere, kaj pro tiu motivo ili kondukas al nekredemo; sed donu al ili pli logikan interpreton, kaj la homoj, kiujn vi nomas liberpensuloj, ilin senpene akceptos, ĉar ja tiuj estas meditemaj homoj; efektive, pri tio ne eraru, tiuj liberpensuloj volas nenion alian ol kredi; kiel la ceteraj, aŭ eble pli, ili soifas ian estontecon, sed ili ne povas akcepti ion kontraŭan al la instruoj de la scienco. La doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj estas konforma al la justeco de Dio; nur ĝi povas klarigi tion, kio sen ĝi estas neklarigebla; kiel vi volus, ke tiu principo ne troviĝu en la religio mem?”
— Ĉu la eklezio mem, per la dogmo de reviviĝo de la karno, instruas do la doktrinon pri reenkarniĝado?
“Evidente; tiu doktrino estas cetere rezultato de multaj aferoj, kiuj estas nerimarkitaj kaj kiuj estos post nelonge komprenataj laŭ ĉi tiu senco; oni baldaŭ konfesos, ke Spiritismo elstaras, sur ĉiu paŝo, el la teksto mem de la Sanktaj Skriboj. La Spiritoj ne venas do renversi la religion, kiel kelkaj pensas; ili, kontraŭe, ĝin konfirmas, ĝin sankcias per nerefuteblaj pruvoj; sed, ĉar venis la tempo ne plu uzi figuran parolon, tial ili esprimas sin sen iaj alegorioj kaj havigas al la aferoj tiel klaran kaj precizan signifon, ke ĉi tiu ne riskas falsan interpreton. Jen, kial estos baldaŭ pli da religiaj kaj kredantaj personoj, ol hodiaŭ.”
Sankta Ludoviko.
La scienco pruvas, efektive, la neeblon de la reviviĝo de la karno laŭ la vulgara ideo. Se la restaĵoj de la homa korpo restus homogenaj, kvankam disaj kaj pulvoriĝintaj, oni konceptus ilian rekuniĝon post difinita tempo; sed tiel ne okazas. La korpo konsistas el pluraj elementoj, nome oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono k.a.; ĉe la putrado de la korpo, tiuj elementoj disiĝas kaj estas utiligataj por la formado de novaj korpoj; tiel, unu sama molekulo de karbono, ekzemple, estos parto de multaj miloj da malsamaj korpoj (ni parolas nur pri la homaj korpoj, ne enkalkulante ĉiujn bestajn); iu individuo eble havas en sia korpo molekulojn, apartenintajn al pratempaj homoj; tiuj samaj organaj molekuloj, kiujn vi sorbas en via nutrado, eble venas el la korpo de iu individuo, kiun vi konis, kaj tiel plu. Ĉar la materio ekzistas en limigita kvanto, kaj ĉar ties transformiĝoj estas nelimigitaj, kiel do ĉiu el tiuj korpoj povus refariĝi per samaj elementoj? Tio estas materie neebla. Oni ne povas do laŭracie akcepti la reviviĝon de la karno alie, ol kiel figuron, kiu simbolas la reenkarniĝon; se estas tiel, ĝi havas nenion, kio ofendus la racion aŭ kontraŭus la asertojn de la scienco.
Estas vero, ke, laŭ la dogmo, tiu reviviĝo okazos nur ĉe la fino de l’ tempoj, kaj, laŭ la spiritisma doktrino, ĝi okazas ĉiutage; sed, ĉu sur tiu bildo de l’ lasta juĝo ne estas ankaŭ granda, bela figuro, kuŝanta, sub la alegoriovualo, unu el tiuj senŝanĝaj veraĵoj, nome tiun, laŭ kiu ne plu ekzistos skeptikuloj, kiam ĝi ricevos sian ĝustan signifon? Oni bonvolu mediti pri la spiritisma teorio, rilata al la estonteco de la animoj kaj al ties sorto post la provoj, kiujn ili spertas: oni konstatos, ke, escepte de la samtempeco, la juĝo, ilin kondamnanta aŭ senkulpiganta, ne estas ia fikcio, kiel pensas la nekredemuloj. Ni ankoraŭ rimarkigu, ke ĝi estas la konsekvenco de l’ plureco de la loĝataj mondoj, aserto hodiaŭ sendiskute akceptata, dum, laŭ la doktrino pri la mondfina juĝo, la Tero estas supozata la sola loĝata mondo.