Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Daŭro de la estontaj suferoj

1003. Ĉu la daŭro de la suferoj de kulpulo, en la estonta vivo, estas arbitra aŭ konforma al la leĝo?

“Dio neniam agas laŭkaprice, kaj ĉio, en la universo, okazas laŭ leĝoj, en kiuj montriĝas Lia saĝeco kaj boneco.”

1004. De kio dependas la daŭro de la suferoj de kulpulo?

“De la tempo necesa al lia pliboniĝo. Ĉar la stato de sufero aŭ de feliĉo estas konforma al la grado da puriĝo de la Spirito, tial la daŭro kaj speco de liaj suferoj dependas de la tempo, kiun li uzas por pliboniĝi. Laŭ tio, kiel li progresas kaj liaj sentoj plipuriĝas, liaj suferoj malpliiĝas kaj fariĝas alispecaj.”

Sankta Ludoviko.

1005. Ĉu al suferanta Spirito la tempo ŝajnas tiel longa aŭ malpli longa, ol kiel se li vivus?

“Ĝi ŝajnas al li prefere pli longa: dormo ne ekzistas por li. Nur por Spiritoj, atingintaj ioman gradon de puriĝo, la tempo kvazaŭ nuliĝas, por tiel diri, kompare kun la senfino.” (240)

1006. Ĉu la daŭro de l’ suferoj de la Spirito povas esti eterna?

“Sendube; se li estus eterne malbona, tio estas, se li neniam pentus nek pliboniĝus, li do eterne suferadus; sed Dio ne kreis estulojn, kiuj por ĉiam sin dediĉus al malbono; Li kreis ilin simplaj kaj sensciaj, kaj ĉiuj devas progresi en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ sia volo. La volo povas pli aŭ malpli frui, same kiel ekzistas pli aŭ malpli frumaturaj infanoj; sed ĝi, pli aŭ malpli frue, ja venos, pro la nekontraŭebla bezono, kiun la Spirito sentas, eltiriĝi el malsupereco kaj esti feliĉa. La leĝo pri la daŭro de l’ suferoj estas do eminente saĝa kaj milda, ĉar ĝi dependigas tiun daŭron de la penoj de la Spirito; ĝi neniam forprenas de li lian liberan volon: se li ĉi tiun misuzas, li do elportas la sekvojn de sia konduto.”

Sankta Ludoviko.

1007. Ĉu estas Spiritoj, neniam pentantaj?

“Estas kelkaj, kies pento tre malfruas; sed akcepti, ke ili neniam pliboniĝos, estus nei la leĝon de progreso kaj aserti, ke infano ne povas maturiĝi.”

Sankta Ludoviko.

1008. Ĉu la daŭro de suferoj ĉiam dependas de la volo de la Spirito? Ĉu kelkaj suferoj ne estas diktataj al li por difinita tempo?

“Jes, suferoj povas esti al li diktataj por iu difinita tempo; sed Dio, kiu volas nur la bonon de siaj kreitoj, ĉiam volonte akceptas lian penton, kal la deziro progresi neniam estas senfrukta.”

Sankta Ludoviko.

1009. Ĉu do suferoj neniam estas ordonataj por eterne?

“Konsultu vian simplan saĝon, vian prudenton, kaj demandu vin mem, ĉu porĉiama kondamno pro kelkaj momentoj da eraro ne estus la neado de l’ boneco de Dio. Kio, efektive, estas la daŭro de l’ vivo, eĉ se centjara, kompare kun la eterneco? Eterneco! ĉu vi bone komprenas ĉi tiun vorton? Suferoj, senfinaj, senesperaj turmentoj, pro kelkaj eraroj! Ĉu via prudento ne forpuŝas tian penson? Ke la antikvuloj vidis en la Sinjoro de l’ universo teruran, ĵaluzan, venĝeman Dion, oni konceptas; en sia neklereco, ili asignis al Dio la homajn pasiojn; sed tia ne estas la Dio de la kristanoj, Dio, kiu lokas amon, karitaton, korpardonon, forgeson de l’ ofendoj en la vicon de la unuaj virtoj: ĉu Dio mem povus ne havi la kvalitojn, kiujn Li faras devo de la homoj? Ĉu oni sin mem ne kontraŭdiras, asignante al Li senfinan bonecon kaj senliman venĝemon? Vi diras, ke Li, antaŭ ĉio, estas justa, kaj ke la homo ne komprenas Lian justecon; sed justeco ne forpuŝas bonecon, kaj Dio ne estus bona, se Li kondamnus al teruraj eternaj suferoj la plimulton de Siaj kreitoj. Ĉu Li povus devigi Siajn idojn praktiki justecon, se Li ne estus doninta al ili la rimedojn por ĝia kompreno? Cetere, ĉu la superbeleco de l’ justeco, ligita kun la boneco, ne kuŝas en tio, ke la daŭro de suferoj dependas de la penoj, kiujn kulpulo faras por sia pliboniĝo? Tie kuŝas la vereco de jenaj vortoj: Kia ago, tia pago.”

Sankta Aŭgusteno.

“Diligente klopodu, per ĉiuj viaj eblaj rimedoj, por kontraŭbatali, por neniigi la ideon pri eterneco de suferoj; ĝi estas penso blasfema kontraŭ la justeco kaj boneco de Dio kaj fonto plej multe produktanta nekredemon, materialismon kaj indiferentecon, kiuj invadis la popolojn, de post kiam ilia intelekto komencis elvolviĝi. La Spirito, apenaŭ klerigita, eĉ nur ekmalkrudigita, tuj komprenis tiun monstran maljustecon; lia prudento ĝin repuŝas, kaj tamen li malofte ne konfuzas en sama kondamno la punon, kiu lin indignigas, kaj la Dion, al kiu li ĝin atribuas; de tio originis la sennombraj malbonaĵoj, falintaj sur vin kaj kontraŭ kiuj ni venis porti al vi helpon. La tasko, al kiu ni atentigas vin, estos al vi des pli facila, ĉar ĉiuj aŭtoritatuloj, sur kiuj sin apogas la defendantoj de tiu kredo, sin detenis deklari sian formalan opinion; nek la episkopaj kunvenoj, nek la ekleziaj patraj moŝtoj decidis tiun gravan demandon. Se, laŭ la evangeliistoj mem, kaj se oni prenas laŭvorte la emblemajn parolojn de la Kristo, ĉi tiu minacis la kulpulojn per neniam estingiĝanta fajro, per fajro eterna, nenio, aliflanke, en liaj vortoj pruvas, ke Dio ilin por eterne kondamnis.

“Kompatindaj elvojiĝintaj ŝafoj, sciu vidi, ke venas al vi la bona Paŝtisto, kiu, anstataŭ voli forpeli vin por ĉiam de si, venas mem renkonte al vi, por rekonduki vin en la ŝafejon. Erarintaj filoj, forlasu vian memvolan ekzilon; direktu viajn paŝojn al la Patra domo: la Patro aletendas al vi Siajn brakojn kaj estas ĉiam preta festi vian revenon en la familion.”

Lamennais.

“Malpacoj pro vortoj! malpacoj pro vortoj! ĉu vi ankoraŭ ne verŝigis sufiĉe da sango? Ĉu estas ankoraŭ necese refajrigi la punbrulejojn? Oni diskutas pri la esprimoj; eterneco de suferoj, eterneco de punoj; ĉu vi do ne scias, ke tio, kion vi hodiaŭ komprenas kiel eternecon, ne havis la saman signifon ĉe la antikvuloj? La teologo konsultu la fontojn: kiel vi, li konstatos, ke la hebrea teksto ne atribuis la saman signifon al la vorto, tradukis per senfinaj suferoj, nerepageblaj kulpoj. Eternneco de punoj respondas al eterneco de malbono. Efektive, kiel longe malbono ekzistos ĉe la homoj, tiel longe punoj daŭros; gravas interpreti la sanktajn tekstojn laŭ ties relativa senco. La eterneco de suferoj ne estas absoluta, sed relativa. Kiam venos la tago, en kiu ĉiuj homoj surmetos, per la pento, la veston de senkulpeco, tiam ne estos plu ĝemoj kaj grincado de dentoj. Via homa prudento estas ja malvasta; sed, eĉ tia, ĝi estas donaco de Dio, kaj per ĝia helpo neniu sincera homo komprenos alie la eternecon de l’ punoj. Eterneco de punoj! Kio do! malbono devus ja esti ankaŭ eterna. Nur Dio estas eterna kaj ne povus esti kreita eternan malbonon; por tio, estus necese forpreni de Li la plej belan el Liaj atributoj, nome la superegan povon; ĉar tiu ne estas superege pova, kiu povas krei tian elementon, kapablan detrui liajn verkojn. Homano, homaro! ne plu penetrigu vian malbrilan rigardon en la profundaĵojn de l’ Tero, por tie serĉi punojn; ploru, esperu, elpagu viajn kulpojn kaj rifuĝu en la ideon pri iu Dio intime bona, absolute potenca, esence justa.”

Platono.

“Altiriĝi al la dia unueco, jen la celo de la homaro; por ke oni ĝin trafu, estas necesaj tri kondiĉoj: justeco, amo kaj klereco; tri aferoj ĝin kontraŭas: neklereco, malamo kaj maljusteco. Nu, vere mi diras al vi, ke vi falsas tiujn fundamentajn principojn, kompromitante la ideon pri Dio per troigo de Lia severeco; vi duoble kompromitas tiun ideon, lasante penetri en la Spiriton de la kreito, ke en ĉi tiu estas pli da kompatemo, mildeco, amo kaj vera justeco, ol kian vi konsentas al la Superega Estulo; vi eĉ nuligas la ideon pri la infero, farante ĉi tiun ridinda kaj neakceptebla por viaj kredoj, kia estas, por viaj koroj, la terurega spektaklo de l’ mezepokaj ekzekutistoj, punbrulejoj kaj turmentoj! Kiel! ĉu nun, kiam la tempo de l’ blindaj revenĝoj estas por ĉiam forviŝita de la homaj leĝaroj, vi esperas ilin ideale konservi? Ho, kredu min, kredu min, fratoj per Dio kaj Jesuo-Kristo, aŭ rezignaciu pri la pereo, en viaj manoj, de ĉiuj viaj dogmoj prefere, ol pri ilia variemo; aŭ viajn dogmojn revivigu, elmetante ilin al la bonfaraj efluvoj, per kiuj la bonaj Spiritoj ilin nun surverŝas. La ideo pri la infero kun ĝiaj ardaj fornegoj, kun ĝiaj kaldronegoj entenantaj ĉiam bolantan fluidaĵon, povis esti tolerata, tio estas, pardoninda en fera jarcento; sed en la dek-naŭa jarcento, ĝi jam nenio estas krom vana fantomo, taŭga maksimume, por timigi infanojn; cetere, kiam pli aĝaj, ĉi tiuj ne plu kredas tian fantomon. Persistante en tiu teruriga mitologio, vi naskas nekredemon, kaŭzon de socia malorganizo; mi tremas, vidante tutan socian ordon skuata kaj falruiniĝanta ĉe sia bazo, pro manko de puna sankcio. Arde kaj vive kredantaj homoj, antaŭgvardio de l’ tago de lumo, al la afero, do! ne por daŭrigadi kadukajn kaj de nun nekredindajn fabelojn, sed por reflamigi, revivigi la veran punan sankcion, sub formoj konformaj al viaj moroj, viaj sentoj kaj la lumoj de via epoko.

“Kio estas, efektive, kulpulo? Tiu, kiu, per ia dekliniĝo, per falsa movo de sia animo, sin deturnas de la celo de la Kreado, nome, de la harmonia kulturado de belo, de bono, idealigitaj de l’ homa pratipo, de l’ Dio-Homo, de Jesuo-Kristo.

“Kio estas puno? Ĝi estas la natura sekvo de tiu falsa movo; iomo da doloroj necesaj al tio, ke la homo abomenu sian kriplecon, per la provo de sufero. Puno estas sprono, instiganta la animon, per aflikto, sin refaldi sur sin mem kaj reveni al la savbordo. La celo de puno estas neniu alia ol rehonorindiĝo, liberiĝo. Voli, ke puno estus eterna, pro kulpo ne eterna, estas nei la tutan pravon de ekzisto de la puno. 

“Ho! mi vere diras al vi, ĉesu, ĉesu loki flanko ĉe flanko, koncerne eternecon, Bonon, esencon de l’ Kreinto, kaj Malbonon, esencon de l’ kreito; tio estus starigi nepravigeblan punon. Asertu, kontraŭe, la gradan estingiĝon de punoj kaj suferoj per transmigroj: vi tiel plifirmigos, per la prudento ligita al la sento, la dian unuecon.”

Paŭlo, apostolo.

Oni penas admoni la homon al bono kaj deturni lin de malbono per allogo de rekompencoj kaj per timo al punoj; sed, se tiuj punoj estas prezentataj en tia maniero, ke la prudento rifuzas ilin kredi, ili do havas sur la homon nenian influon; kontraŭe, li ĉion forpuŝos, nome la formon kaj la fundon. Se, male, oni prezentas al li la estontecon en logika maniero, li do ĝin jam ne forpuŝas. Spiritismo donas al li tiun klarigon.

La doktrino pri la eterneco de suferoj, laŭ sia absoluta senco, faras el la Superega Estulo malpardoneman Dion. Cu estus logike diri, ke regnestro estas tre bona, tre korfavora, tre indulgema; ke li volas nur la feliĉon de siaj regatoj, sed ke, samtempe, li estas ĵaluza, venĝema, neflekseble rigora, kaj ke li punas per akraj turmentegoj tri kvaronojn de siaj subuloj pro ia ofendo aŭ malobeo je liaj leĝoj, tiujn samajn homojn, kiuj eraris pro tio, ĉar ili ne konis tiujn leĝojn? Ĉu tio ne estus memkontraŭaĵo? Nu, ĉu Dio povus esti malpli bona, ol kia estus homo?

Ankoraŭ unu memkontraŭaĵo ekzistas ĉi tie. Ĉar Dio scias ĉion, Li tial sciis, kreante iun animon, ke ĝi eraros; ĝi estis do, de post sia ekesto, destinita al eterna malfeliĉo: ĉu tio estas ebla, laŭracia? Laŭ la doktrino pri la relativaj punoj ĉio estas klarigita. Dio ja sciis, ke tiu animo eraros, sed Li havigas al ĝi la rimedojn, por instruiĝi per sia propra sperto, per siaj propraj eraroj; estas necese, ke ĝi kompensu siajn erarojn, por sin pli firme teni ĉe la bono; sed la pordo de espero ne estas fermita al ĝi por ĉiam, kaj Dio la momenton de liberiĝo dependigas de la penoj, kiujn ĝi faras, por atingi tiun celon. Jen, kion ĉiu povas kompreni, kion la plej skrupula logiko povas akcepti. Se la estontaj suferoj estus prezentitaj el ĉi tiu vidpunkto, ekzistus multe malpli da skeptikuloj.

La vorto eterna estas ofte uzata, en la vulgara parolo, kiel figuro, por esprimi ion longedaŭran, kies finon oni ne antaŭvidas, kvankam oni ja scias, ke tiu fino ekzistas. Ni diras, ekzemple, la eternaj glacioj de l’ altaj montoj, de l’ polusoj, kvankam ni scias, unuflanke, ke la fizika mondo eble finiĝos kaj, duaflanke, ke la stato de tiuj regionoj povas ŝanĝiĝi pro la normala delokiĝo de la akso aŭ pro ia kataklismo. “Eterna”, ĉi tie, ne signifas “ĉiama ĝis senfino”. Kiam ni suferas pro longedaŭra malsano, ni diras, ke nia doloro estas eterna; kio do eksterordinara estas en tio, ke Spiritoj, suferantaj jam de multaj jaroj, jarcentoj eĉ jarmiloj, parolas en tia maniero? Ni precipe ne forgesu, ke, ĉar ilia malsupereco ne ebligas al ili vidi la ekstremaĵon de l’ vojo, ili tial kredas, ke ili por ĉiam suferados, kaj tio estas puno.

Cetere, la doktrino pri la materia fajro, la fornegoj kaj turmentoj, prenitaj el la Tartaro de l’ paganismo, estas hodiaŭ tute forlasita de la alta teologio; nur en lernejoj tiuj teruregaj alegoriaj bildoj estas ankoraŭ montrataj, kiel efektivaj realaĵoj, de iuj homoj pli fervoraj ol instruitaj; kaj tio ja riproĉinde, ĉar tiuj junaj imagemoj, tuj kiam ili estas liberiĝintaj de sia teruro, povos pligrandigi la nombron da nekredantoj. La teologio hodiaŭ rekonas, ke la vorto fajro estis uzata laŭ figura senco, kaj ke oni devas kompreni ĝin kiel fajron moralan (947). Tiuj, sekvintaj, kiel ni, la okazojn de la vivo kaj la transtombajn suferojn, per la komunikaĵoj de la Spiritoj, povis konvinkiĝi, ke, kvankam tiuj suferoj estas neniel materiaj, ili tamen ne estas malpli akraj. Koncerne ties daŭron mem, iuj teologiistoj jam ekakceptas ĝin laŭ ĝia supre dirita limigita senco; kaj ili opinias, ke, efektive, la vorto eterna povas esti komprenata rilate al la suferoj mem, kiel rezultato de senŝanĝa leĝo, kaj ne rilate al ilia aplikado al ĉiu individuo. En la tago, kiam la religio akceptos ĉi tiun interpreton, same kiel iujn aliajn, ankaŭ rezultintajn el la progreso de l’ lumo, ĝi revokos al si multe da elvojiĝintaj ŝafoj.