Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj
PREZENTO
ALLAN KARDEC estis la pseŭdonimo de Hippolyte Léon Denizard Rivail, naskita en Lyon (Franclando) la 3-an de Oktobro 1804, en klera familio. Ankoraŭ tre juna, li estis altirita de la sciencoj. La faris siajn unuagradajn studojn ĉe la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdun (Svislando); de tiu mondkonata edukisto li estis unu el plej distingiĝaj lernantoj kaj de ties edukmetodo li estis plej diligenta propagandisto; aĝante nur dek-kvar jarojn, li lernigadis al siaj kolegoj tion, kion li iom post iom ricevadis de siaj instruantoj. La knabo estis edukita en protestantismo, sed, pro intimaj sentoj, li baldaŭ ekpensis ian religian reformon kaj serĉis, de tiam, ian rimedon por unuigi la kredojn; tian rimedon li trovis en Spiritismo.
Li estis membro de pluraj akademioj, inter kiuj la Reĝa Akademio de Arras. De 1835 ĝis 1840 li faris, en sia hejmo, senpagajn kursojn pri fiziko, kemio, anatomio, astronomio k.a. Antaŭ ol sin dediĉi al la studado de la spiritismaj fenomenoj, Kardec laboradis do sur pluraj kampoj de la homa agado kaj postlasis pri tiuj plej diversajn verkojn.
En 1855, kiam la manifestiĝoj de la Spiritoj komencis esti studataj, Kardec ilin serioze ekatentis; lia genio tie tuj ekvidis faktojn, kiuj ekstreme interesus la homon, kaj la principon de novaj naturaj leĝoj, nome de la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj; li konstatis, en la manifestiĝado de la nevidebla mondo, unu el la naturaj fortoj, kies konado solvus multe da problemoj, pro sia strangeco konfuzantaj la homan spiriton. El la “parolantaj tabloj”, el laŭŝajne senkaŭzaj frapoj, el la neklarigeblaj movoj de objektoj kaj el multaj aliaj okazoj tiaspecaj, Kardec, kiu, samtempe studadis magnetismon, kolektis elementojn sufiĉajn por verko: la 18-an de Aprilo 1857 venis en lumon la unua eldono de “La Libro de la Spiritoj”, lia unua verko pri la afero Spiritismo. Ĝin sekvis: “La Libro de la Mediumoj”, Januaro 1861; “La Evangelio laŭ Spiritismo”, Aprilo 1864; “La Ĉielo kaj la Infero”, aŭ “La Justeco de Dio laŭ Spiritismo”, Aŭgusto 1865; “La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj”, Januaro 1868; k.a. La 1-an de Januaro 1858 li fondis “La Revue Spirite”; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo “Société Parisienne des études spirites”, kies ekskluziva celo estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiu ĵus naskita scienco.
Nenion li konkludis sen longa observado; kaj de sia zorga, skrupula observado li deduktis la leĝojn de la tiel nomataj spiritismaj fenomenoj. Li pruvis, ke “supernaturaj” faktoj neniel ekzistas, car, efektive, ĉiuj fenomenoj enteniĝas en la Naturo mem.
La 31-an de Marto 1869 la Spirito de Allan Kardec forlasis sian karceron. Dum sia tuta vivo li tenis standardon kun la devizo: “laboro, solidareco, toleremo”; kaj por Spiritismo li starigis la principon: “Ekster karitato ekzistas nenia savo”. Li ja komprenis la naturajn leĝojn: ni penu sekvi liajn paŝosignojn.
“La Libro de la Spiritoj” sidigis la bazon de la tuta grandioza konstruaĵo, kaj tial la “Federação Espírita Brasileira”, dezirante diskonigi tra la mondo la verkaron de la “kodiginto de Spiritismo”, elektis ne nur ĉi tiun verkon, sed ankaŭ, kompreneble, Esperanton, por ties diskonigo.
LA TRADUKINTO
Rio-de-Ĵanejro, la 31-an de Januaro 1943. (*)
(*) Tiu ĉi traduko estas farita por konkurso, kies juĝado postulis longan tempon, ĉar la Eminentaj Juĝintoj, S-roj A. Caetano Coutinho kaj Carlos Domingues, pacience komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj; tial ĝi aperas antaŭ la publiko tri jarojn post tiu dato. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga, en Rio-de-Ĵanejro, kaj Victor Luís Cao, en Montevideo, Urugvajo.
La Eldonistoj