Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj
KONKLUDO
I
La homo, kiu, pri la tera magnetismo, konus nur la movojn de l' magnetigitaj anasetoj, manovrantaj sur la akvo de lavovazo, apenaŭ povus kompreni, ke tiu ludilo entenus la sekreton pri la mekanismo de l' universo kaj pri la movado de la mondoj. Tio sama okazas al tiu, kiu pri Spiritismo konus nur la movadon de l' tabloj; li vidas tie nenion alian ol amuzon, familian tempopasigilon, kaj ne komprenas, ke tiu fenomeno, tiel simplas kaj vulgara, konata de la antikvuloj kaj eĉ de l' duonsovaĝaj popoloj, povas esti ligita kun la plej gravaj demandoj de l' socia ordo. Por supraĵa observanto, efektive, kian rilaton povas havi turniĝanta tablo kun la moralo kaj la estonteco de la homaro? Sed, kiu ajn pripensas la aferon, tiu memoras, ke el simpla bolpoto, kie akvo bolas kaj kies kovrilo leviĝas, bolpoto, kie akvo tute same bolis en ĉiuj tempoj, naskiĝis la potenca motoro, per kiu la homo hodiaŭ trakuras la spacon kaj kvazaŭ nuligas distancojn. Nu! vi, kiuj kredas nenion trans la materia mondo, eksciu, ke el tiu tablo, kiu turniĝas kaj vekas viajn malŝatajn ridetojn, elkreskis tuta scienco kaj aperis la solvo de problemoj, kiujn nenia filozofio iam antaŭe kapablis respondi. Pri ĉi tio mi turnas min al ĉiuj sinceraj kontraŭuloj kaj petas ilin diri, ĉu ili donis al si la penon studi tion, kion ili kritikas, ĉar, laŭ bona logiko, kritiko valoras nur tiam, kiam la kritikanto konas la koncernatan temon. Moki ion, kion oni ne konas, kion oni ne sondis per la sekcilo de skrupula observanto, ne estas kritiki, sed montri ventanimecon kaj havigi kompatindan ideon pri la juĝokapablo de l' kritikanto. Se ni estus prezentinta ĉi tiun filozofion kiel faritaĵon de iu homa cerbo, ĝi certe trovus malpli da malŝato kaj ricevus la honoron esti ekzamenata de tiuj, kiuj arogas al si gvidi la publikan opinion; sed, ĉar ĝi venas de la Spiritoj, kia absurdo! ĝi apenaŭ indas ekrigardon; oni ĝin juĝas laŭ ĝia titolo, same kiel la fabla simio taksis nuksojn laŭ ties ŝelo. Ne konsideru, se vi volas, la originon: supozu, ke ĉi tiu libro estas verko de iu homo, kaj, ĝin serioze leginte, diru, el la fundo de via animo kaj konscienco, ĉu vi tie trovas ion mokindan.
II
Spiritismo estas la plej timinda «kontraŭulo de materialismo; ne estas do mirige, ke ĝi havas kiel kontraŭbatalantojn la materialistojn, sed, ĉar materialismo estas doktrino, kiun oni apenaŭ kuraĝas konfesi — pruvo, ke ĝiaj adeptoj ne havas tre firmajn konvinkojn kaj ke ilin superpotencas ilia konscienco —, tel ĝi sin kovras per la mantelo de l' racio kaj de la scienco; kaj, stranga afero, la plej skeptikaj ja parolas en la nomo de la religio, kiun ili ne konas, nek komprenas pli bone ol Spiritismon. Ilia celpunkto estas precipe la miregindaĵoj kaj la supernaturaĵoj, kiujn ili ne akceptas; nu, laŭ ilia opinio, ĉar Spiritismo baziĝas sur miregindaĵoj, tial ĝi povas esti nenio alia ol ridinda supozo. Ili ne pripensas, ke, senkondiĉe kondamnante miregindaĵojn kaj supernaturaĵojn, ili do kondamnas ankaŭ la religion; efektive, la religio estas fondita sur la revelacio kaj la mirakloj; nu, kio estas revelacio krom eksterhomaj komunikaĵoj? Ĉiuj aŭtoroj de sanktaj verkoj, ekde Moseo, parolis pri tiaj komunikaĵoj. Kio estas mirakloj krom miregindaj kaj supernaturaj faktoj plej altgradaj, ĉar, laŭ la liturgia senco, ili estas nuligo de la leĝoj de l' Naturo? Malakceptante miregindaĵojn kaj supernaturaĵojn, la materialistoj malakceptas do la bazojn mem de l' religio. Sed ne el ĉi tiu vidpunkto ni rigardu la demandon. Ne tuŝas Spiritismon ekzameni, ĉu fariĝas aŭ ne fariĝas mirakoj, tio estas, ĉu Dio povas, en iuj okazoj, nuligi la eternajn leĝojn, laŭ kiuj la universo estas regata; ĉi tie, ĝi lasas plenan liberecon de kredo; ĝi asertas kaj pruvas, ke la fenomenoj, sur kiuj ĝi sin bazas, de supernaturaĵoj havas nur ŝajnon; ili ŝajnas supernaturaj, en la okuloj de iuj homoj, nur pro tio, ke ili estas surprize strangaj kaj troviĝas ekster la rondo de l' konataj faktoj; se ili ne estas pli supernaturaj ol iu ajn el la fenomenoj, kies solvon la hodiaŭa scienco donas kaj kiuj ŝajnis miregigaj en aliaj epokoj. Ĉiuj spiritismaj fenomenoj, senescepte, estas rezultatoj de ĝeneralaj leĝoj, ili konigas al ni unu el la potencoj de l' Naturo, potencon gis hodiaŭ nekonatan aŭ, pli bone dirite, nekomprenatan, sed la observado pruvas, ke ĝi troviĝas en la kadro de naturaj aferoj. Spiritismo staras do sur miregindaĵoj kaj supernaturaĵoj malpli efektive ol la religio mem; la homoj, ĝin ĉe tiu flanko atakantaj, ĝin do ne konas, kaj eĉ, se ili estus la plej kleraj homoj en la mondo, ni ja dirus al li: se via scienco, kiu instruis al vi tiom da aferoj, ne diris al vi, ke la regno de la Naturo estas senlima, vi estas do nur parte kleraj.
III
Vi volas liberigi vian jarcenton, vi diras, el manio, minacanta invadi la mondon. Ĉu vi preferus, se la mondon invadus la nekredemo, kiun vi penas disvastigi? Ĉu ne al la neesto de ĉia kredo oni atribuu la malstreĉiĝon de la familioligiloj kaj la plejmulton de l' malordoj, subfosantaj la socion? Pruvante la ekziston kaj la senmortecon de la animo, Spiritismo revivigas la kredon je la estonteco, revigligas la malfortiĝintajn kuraĝojn, igas rezignacie elteni la sortovicojn de la vivo; ĉu vi kuraĝus nomi tion malbono? Du doktrinoj staras fronte unu al la dua: la unua malakceptas estontecon, la dua ĝin proklamas kaj pruvas, la unua klarigas nenion, la dua klarigas ĉion, kaj, ĝuste pro tio, sin turnas al la racio; la unua estas la sankcio de egoismo, la dua sidigas bazon al justeco, karitato kaj amo al siaj similuloj, la unua montras nur la nunecon kaj nuligas ĉian esperon, la dua konsolas kaj prezentas la vastegan estontan kampon; kiu el ambaŭ nome estas pli malutila?
Iuj homoj, cetere el la plej skeptikaj, arogas al si esti apostoloj de l' frateco kaj de l' progreso; sed frateco kuntrenas abnegacion, rezignon je la personeco; ĉe vera frateco, fiero estas anomalio. Per kia rajto vi altrudas aferon al persono, al kiu vi asertas, ke ĉio finiĝas ĉe la morto, ke, eble morgaŭ, li estos nenio alia, ol malnova elartikigita maŝino, forjetita en rubejon? Kian motivon tiu havas por altrudi al si ian sindetenon? Ĉu ne estas pli nature, ke, dum la kadukaj momentoj, kiujn vi konsentas al li, ke li penas vivi kiel eble plej bone? El tio naskiĝas la deziro multe posedi, por pli bone ĝui; el tiu deziro elkreskas envio kontraŭ tiuj, posedantaj pli ol li, kaj de tiu envio ĝis la deziro friponi la aliulajn havaĵojn estas nur unu paŝo. Kio lin retenas? Ĉu la leĝo? sed la leĝo ne ampleksas ĉiajn okazojn. Ĉu vi diros, ke lin bridas la konscienco, la devosento? Ĉu tiu ĉi sento havus ian pravon de ekzisto ĉe la kredo, ke ĉio finiĝas kun la vivo? Ĉe ĉi tiu kredo, unu sola maksimo estas racia, nome: ĉiu por si, la konceptoj pri frateco, konscienco, devo, homaro, eĉ progreso, estas nenio krom vanaj vortoj. Ho! vi, kiuj proklamas tiajn doktrinojn, vi ne scias la malbonon, kiun vi faras kontraŭ la socio, nek la respondecon, kiun vi prenas sur vin pri tiom da krimoj! Sed, kion mi diris pri respondeco? Por skeptikulo, respondeco tute ne ekzistas, li respekte kliniĝas nur antaŭ la materio.
IV
La progreso de la homaro havas sian principon en la aplikado de l' lego de justeco, amo kaj karitato; tiu leĝo baziĝas sur la certeco pri estonteco; se vi elprenas el ĝi tiun certecon, vi fortiras do gian fundamentan ŝtonon. El tiu leĝo originas ĉiuj ceteraj, ĉar ĝi entenas ĉiujn kondiĉojn de la homa feliĉo; nur ĝi kapablas ripari la difekton de la socio, kaj la homo povas konstati, komparante tempojn kaj popolojn, kiel pliboniĝas lia kondiĉo, laŭgrade kiel tiu leĝo estas pli bone komprenata kaj praktikata. Se parta, nekompleta aplikado naskas realan bonon, kio fariĝos tiam, kiam ĝi estos la bazo de ĉiuj sociaj normoj! Ĉu tio estas ebla? Jes, ĉar, se la homo faris dek paŝojn, li do povas fari dudek, kaj tiel plu. Ni jam vidas iom post iom estingiĝi la interpopolan antipation; la baroj, apartigintaj la popolojn, malleviĝas antaŭ la civilizacio, la popoloj premas al si reciproke la manojn, de unu al la dua ekstremo de la mondo; pli granda justeco direktas la internaciajn leĝojn; militoj ĉiam plimaloftiiĝas kaj ne forigas la senton de humaneco; ekstaras unuformeco inter la rilatoj, la distingoj pri rasoj kaj kastoj forviŝiĝas, kaj la malsamkredaj homoj silentigas la konvenciojn pri sektoj, por komuna adorado je unu sola Dio. Ni parolas pri la popoloj, irantaj en la unua vico de l' civilizacio (789-793). En ĉiuj tiuj rilatoj oni troviĝas ankoraŭ tre malproksime de la perfekteco; oni devas ankoraŭ eldetrui grandan nombron da kadukaj ruinoj, ĝis formalaperos la lastaj postesignoj de barbareco; sed, ĉu tiuj ruinoj povos elteni la nerezisteblan potencon de l' progreso, tiun vivan forton, kiu estas mem leĝo de l' Naturo? Se la nuna generacio pli evoluis ol la pasinta, kial do tiu, kiu nin sekvos, ne estos pli altnivela ol la nia? Ĝi estos ja supera, pro la potenco de la aferoj; unue, ĉar kun la generacioj ĉiutage estingiĝas kelkaj probatalantoj de malnovaj ekscesoj, kaj tiel la socio iom post lom estiĝos el novaj elementoj, jam ne havantaj la kadukajn antaŭjuĝojn; due, ĉar la homo, celante la progreson, studas la barojn kaj penas ilin faligi ĉar la progresa movado estas neneigebla, tial la estonta progreso ne povus esti duba. La homo volas esti feliĉa, tio estas natura, nu, li klopodas por la progreso, nur por pliigi la kvanton de sia feliĉo, ĉar, sen tio, la progreso havus nenian celon; kie estus progreso por li, se tiu progreso ne plibonigus lian pozicion? Sed, kiam la homo posedos la kvanton da ĝuoj, kiujn la intelekta progreso povas havigi al li, tiam li rimarkos, ke lia feliĉo ne estas kompleta; li konstatos, ke tiu feliĉo estas neebla sen la certeco de la sociaj interrilatoj, kaj ke tiun certecon li ne povas trovi aliloke, ol en la morala progreso; sekve, pro la potenco de la aferoj, li mem puŝos la progreson sur tiu vojo, kaj Spiritismo proponos al li la plej povan helpilon por tiu celo.
V
La homoj, kiuj diras, ke la spiritismaj kredoj minacas invadi la mondon, proklamas, per siaj propraj paroloj, ties potencon, ĉar la senbaza kaj nelogika ideo ne povus fariĝi universala, se Spiritismo ĉie enradikiĝas, se ĝi varbas siajn anojn precipe en la instruitaj klasoj, kiel ĉiu rekonas, ĝi do havas veron kiel fundamenton. Kontraŭ tiu tendenco ĉiaj penoj de ĝiaj kalumniantoj estos vana, kaj pruvo pri tio estas, ke la mokŝlimo, kiun ili penadis sputi sur ĝin, anstataŭ haltigi ĝian progresadon, laŭŝajne ĝin refreŝigis. Tiu rezultato plene pravigas tion, kion diris la Spiritoj “Ne maltrankviliĝu pro kontraŭstaro; ĉio, kion oni faros kontraŭ vi, estos nur profito por vi, kaj viaj plej obstinaj kontraŭuloj pretervole servos al la afero. La malvolonto de la homoj ne povus superforti la volon de Dio.”
Per Spiritismo la homaro ja komencos novan fazon, nome la fazon de la morala progreso, kiu estas ties nepra sekvo. Ne plu miru do pro la rapideco, kun kiu diskreskas la spiritismaj ideoj, la kaŭzo de tiu rapideco estas la plezuro, kiun ili ĝuigas al ĉiuj, kiuj ilin funde esploras kaj en ili vidas ion alian ol vantan tempopasigilon; ĉar ĉiu deziras, pli ol ĉion, sian propran feliĉon, tial ne estas mirige, ke estas bone akceptata iu ideo, kiu feliĉigas la homojn.
La elvolviĝo de tiuj ideoj prezentas tri diferencajn fazojn: la unua estas tiu de scivolo, naskita de la strangeco de la okazantaj fenomenoj, la dua, tiu de l' rezonado kaj de l' filozofio, la tria, tiu de aplikado kaj de la rezultatoj. La fazo de scivolo forpasis, scivolo estas nedaŭra: kiam ĝi estas kontentigita, oni flanken metas la objekton, por ekpreni alian, tio sama ne okazas al io, kio sin turnas al la serioza pensado kaj al la prudento. La dua fazo jam komenciĝis, kaj la tria ĉi tiun nepre sekvos. Spiritismo progresis precipe, de kiam ĝi komencis esti pli bone komprenata en sia intima esenco, de kiam oni vidis ĝian gravecon, ĉar ĝi tuŝas la plej senteman punkton de la homo, nome la feliĉon, eĉ en ĉi tiu mondo; jen la kaŭzo de ĝia disvastiĝado, la sekreto de la forto, kiu kondukos ĝin al triumfo.
Spiritismo faras feliĉaj tiujn, kiuj ĝin komprenas, kaj atendas, ke ĝia influo penetru la plimulton. Eĉ homo, kiu atestis nenian materian fenomenon de manifestoj, diras al si: ekster tiuj fenomenoj ekzistas la filozofio; tiu filozofio klarigas al mi tion, kion NENIA alia iam antaŭe klarigis, en ĝi mi trovas, per simpla rezonado, racian solvon de l' problemoj, plej altgrade interesantaj mian estontecon; ĝi havigas al mi trankvilecon, certecon, fidon; ĝi liberigas min de la turmento de l' necerteco; flanke de tio, la demando pri la materiaj faktoj estas nur akcesora demando. Ĉu vi ĉiuj, ĝin atakantaj, volas rimedon por ĝin sukcese kontraŭbatali? Jen tiu rimedo. Anstataŭigu tiun doktrinon per io pli bona; trovu PLI FILOZOFIAN solvon por ĉiuj demandoj, kiujn ĝi solvas; havigu al la homo ALIAN CERTECON, kiu lin feliĉigus, kaj bone komprenu la tutan signifon de l' vorto certeco, ĉar la homo akceptas kiel certecon nur tion, kio ŝajnas al li logika, ne kontentiĝu nur dirante, ke ĉi tiu doktrino ne estas vera, ĉar tio estas tro facila, pruvu, ne per neado, sed per faktoj, ke ĝi ne estas, neniam estis kaj ne POVAS esti vera; se ĝi ne estas vera, diru do, kio devus okupi ĝian lokon; pruvu, fine ke la konsekvencoj de Spiritismo ne estas fari la homojn pli bonaj, kaj do pli feliĉaj, per la praktikado de l' plej pura evangelia moralo, kiun oni tre laŭdas, sed kiun oni tiel malmulte praktikas. Kiam vi estos tion farinta, tiam vi rajtos ĝin ataki. Spiritismo estas forta, ĉar ĝi staras sur la bazoj mem de la religio: Dio, animo, estontaj punoj kaj rekompencoj; ĉar, precipe, ĝi montras tiujn punojn kaj rekompencojn kiel naturajn sekvojn de l' surtera Vivo, kaj ĉar nenio, sur la bildo, kiun ĝi al ni prezentas, pri la estonteco, povas esti malakceptata de l' plej postulema prudento. Vi, kies tuta doktrino konsistas en la neado de estonteco, kian kompenson vi proponas por la ĉimondaj suferoj? Vi vin apogas sur nekredemo, Spiritismo sin bazas sur fido je Dio, dum ĝi invitas la homon al feliĉo, al espero, al vera frateco, vi proponas al li la NENION kiel perspekivon kaj EGOISMON kiel konsolon; Spiritismo klarigas ĉion, vi klarigas nenion; ĝi pruvas per faktoj, vi pruvas nenion; kiel vi volas, ke oni hezitu inter la du doktrimoj?
VI
Tiu farus al si tre falsan ideon pri Spiritismo, kiu kredus, ke ĝi ekhavas sian forton el la praktikado de la materiaj manifestiĝoj, kaj ke, se oni malhelpus tiun praktikadon, oni povus do ĝin subfosi ĉe la bazo. La forto de Spiritismo kuŝas sur ĝia filozofio, sur ĝia alvoko al la racio kaj al la komuna saĝo. Dum la antikva tempo ĝi estis temo por studoj misteraj, zorge kaŝitaj al la vulgarularo, sed hodiaŭ ĝi por neniu havas sekretojn; ĝi parolas klare kaj nedubasence; estas en ĝi neniaj mistikaĵoj, neniaj alegorioj, kiuj timus falsajn interpretojn; ĝi volas esti komprenata de ĉiuj, ĉar venis la tempo, por ke vero estu konata de la homoj; kontraŭe de tio, ke ĝi barus la disvastiĝon de la lumo, ĝi ĉi tiun volas por ĉiuj; pli forta, ol tiuj sin apogantaj sur nenio. Ĉu la baroj, kiujn oni provus meti kontraŭ la liberecon de la manifestiĝoj de la Spiritoj, provus ĉi tiujn sufoki? Ne, ĉar ili farus la efikon de ĉiaj persekutoj, nome eksciti la sciemon kaj la deziron koni tion, kio estus malpermesita. Aliflanke, se la manifestiĝoj de la Spiritoj estus ia privilegio de unu sola homo, per elĵeto de tiu homo oni do certe metus finon al tiaj manifestiĝoj, sed, bedaŭrinde por la kontraŭuloj, ili estas je ĉies dispono, kaj iu ajn povas iin praktiki, ĉu la plej malgranda aŭ la plej granda, ĉu en palaco aŭ en mansardo.
Oni povas malpermesi gian publikan praktikadon; sed oni precize scias, ke la manifestiĝoj plej bone fariĝas ne publike, sed intime; nu, ĉar iu ajn povas esti mediumo, kiu povas malhelpi, ke iu familio en sia hejmo, ke iu individuo en la silento de sia kabineto, ke iu malliberulo en sia karcero, komunikiĝu kun la Spiritoj, sen scio de liaj gardantoj kaj eĉ antaŭ ties okuloj? Se oni malpermesas tiujn manifestiĝojn en unu lando, ĉu oni tion faros en la najbaraj landoj, en la tuta mondo, se en neniu regiono de l' du kontinentoj (Pli bone “hemisferoj”. — La Trad.) ne ekzistas mediumoj? Por enkarcerigi ĉiujn mediumojn, estus necese enkarcerigi la duonon de la homaro; se oni sukcesus, kio ne estus facila, bruligi ĉiujn spiritismajn librojn, en la sekvanta tago ili estus reverkitaj, ĉar ilia fonto estas neatakebla, kaj ties verajn aŭtorojn, la Spiritojn, oni ne povas enŝlosi nek bruligi.
Spiritismo ne estas faritaĵo de iu homo; neniu povas diri, ke li estas ĝia kreinto, ĉar ĝi estas tiel malnova kiel la mondkreado; ĝi troviĝas ĉie, en ĉiuj religioj, kaj en la katolika religio ankoraŭ pli evidente, kaj kun pli da aŭtoritato ol en ĉiuj ceteraj, ĉar en katolikismo estas trovata la principo de ĉio: ĉiugradaj Spiritoj, iliaj rilatoj, kaŝitaj aŭ evidentaj, kun la homoj, gardantaj anĝeloj, reenkarniĝado, liberiĝo de la animo dum la vivo, duobla vidado, vizioj, ĉiaspecaj manifestiĝoj de Spiritoj, ĉiaspecaj, eĉ papeblaj, aperaĵoj. Koncerne la demonojn, tiuj estas neniuj aliaj ol la malbonaj Spiritoj, kaj, escepte de la kredo, ke la unuaj sin eterne dediĉas al malbono, dum por la malbonaj Spiritoj la vojo de l' progreso estas ĉiam alirebla, nura malsameco de nomo ekzistas inter unuj kaj aliaj.
Kion faras la hodiaŭa spiritisma scienco? Ĝi kolektas en unu korpon tion, kio estis dissemita; ĝi klarigas, per ĝusta vortoj, tion, kio estis dirata nur sub alegoria formo; ĝi fortranĉas la parton kreitan de superstiĉemo kaj neklereco, por restigi la parton realan kaj pozitivan: jen ĝia rolo, sed la rolo de fondinto al ĝi ne apartenas; ĝi montras tion, kio ekzistas, ĝi kunordigas, sed ĝi kreas nenion, ĉar ĝiaj bazoj troviĝas en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj, kiu do kuraĝus senti sin sufiĉe forta por ŝanceli tiujn bazojn per sarkasmoj aŭ eĉ per persekutoj? Se oni ĝin forpelos de iu loko, ĝi aperos en aliaj, kaj eĉ en la sama loko, de kie ĝi estis forpelita, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo; kaj ne estas donite al la homo nuligi potencon de la Naturo, nek nuligi la dekretojn de Dio.
Cetere, kian intereson oni havus malhelpi la disvastiĝadon de la spiritismaj ideoj? Estas vere, ke tiuj ideoj kontraŭas la ekscesojn, naskitajn de fiero kaj egoismo; sed tiuj ekscesoj, el kiuj kelkaj profitas, malutilas la plimulton; tiuj ideoj havos do ĉe sia flanko la plimulton kaj kiel seriozan kontraŭulojn nur tiujn, kiujn interesas la plua daŭrado de tiu ekscesoj. Ĉar, kontraŭe, tiuj ideoj, per sia influo, faras la homojn pli bonaj unuj al aliaj, malpli avidaj al materiaj interesoj kaj pli submetiĝemaj al la dekretoj de l' Providenco, tial ili estas garantio de ordo kaj de trankvileco.
VII
Spiritismo sin prezentas sub tri malsamaj aspektoj, nome: la manifestiĝoj de la Spiritoj, la principoj de filozofio kaj moralo, devenantaj de tiuj faktoj, kaj la aplikado de tiuj principoj, el tio ekestas tri klasoj aŭ, pli bone, tri gradoj da adeptoj: l-a, tiuj, kiuj kredas la manifestiĝojn de la Spirito kaj kiuj limigas sin ilin konstati, por ĉi tiuj, Spiritismo estas eksperimenta scienco; 2-a, tiuj, komprenantaj ties moralajn sekvojn; 3-a, tiuj, kiuj praktikas aŭ penas praktiki tiun moralon.
Kia ajn estas la vidpunkto, ĉu scienca aŭ morala, el kiu oni rigardas tiujn strangajn fenomenojn, ĉiu komprenas, ke tiu estas tute nova kaj kompleta klaso da ideoj, kies rezultato povas esti nenio alia, ol profunda modifo de la stato de l' homaro; kaj ĉiu komprenas ankaŭ, ke tiu modifo povas fariĝi nur en la direkto al bono.
Rilate la kontraŭulojn, oni povas ilin ankaŭ klasigi laŭ tri kategorioj, nome: l-a: Tiuj, sisteme malakceptantaj ĉion novan aŭ ne venintan de ili, kaj priparolantaj la aferon, kvankam ili ĝin tute ne konas. Al ĉi tiu kategorio apartenas ĉiuj, nenion akceptantaj eksteran al la atesto de iliaj sentumoj; ili vidis nenion, volas nenion vidi kaj des malpli esplori ĝisfunde; eĉ ilin ĉagrenus vidi tro klare, ĉar ili timus esti devigitaj konfesi sian malpravecon; por tiuj, Spiritismo estas ia ĥimero, ia frenezo, ia utopio; ĝi ne ekzistas: jen lasta vorto. Tiuj estas la nekredemuloj, kun antaŭe preta opinio. Flanken de tiuj oni povas loki tiujn, kiuj, por malŝarĝo de konscienco, bonvolis ĝin apenaŭ ekrigardi, por ke ili povu diri: Mi volis vidi kaj vidis nenion; ili ne komprenas, ke oni bezonas pli ol duonhoron, por klarigi al si tutan sciencon. 2-a: Tiuj, kiuj, kvankam ili tre bone scias, kion ili devas pensi pri la realeco de la faktoj, tamen ĉi tiujn kontraŭbatalas pro motivoj de persona intereso. Por tiuj, Spiritismo ja ekzistas, sed, ĉar ĝiaj sekvoj ilin teruras, tial ili ĝin atakas kiel malamikon. 3-a: Tiuj, trovantaj en la spiritisma moralo tro severan riproĉon kontraŭ liaj agoj aŭ iliaj inklinoj. Se ili serioze rigardus Spiritismon, ĉi tiu ilin ĝenus; ilin ĝin nek malakceptas, nek aprobas: ili preferas fermi al si la okulojn. La unuaj estas instigataj de fiero kaj tromemfido, la duaj, de ambicio, la triaj, de egoismo. Oni komprenas, ke tiuj kaŭzoj de konstraŭstaro, havantaj neniel solidan bazon, ja malaperos kun la kreskado de la tempo, ĉar ni vane serĉus ian kvaran kategorion da kontraŭuloj, nome tiun, kiu sin apogus sur evidentaj pruvoj kaj kiu atestus konsciencan, laborplenan studadon de la demando; ĉiuj kontraŭmetas nur la neadon, kaj neniu prezentas seriozan, nerefuteblan elpruvadon.
Estus tro alte konjekti pri la homa naturo, kredi, ke ĝi subite transformiĝus sub la influo de la spiritismaj ideoj. Ilia agado certe ne estas samspeca, nek samgrada, sur tiujn, kiuj ilin praktikas, sed, kia ajn ĝi estas, eĉ se plej bagatela, la rezultato estas ĉiuokaze plibonigo, eĉ se ĝi estus nur pruvi la ekziston de eksterkopa mondo: tio kuntrenas la malkonfirmon de la materialismaj doktrinoj. Jen ĝuste la rezultato de la observado de la faktoj, sed, sur homojn, kiuj komprenas la filozofian Spiritismon kaj kiuj en ĉiu tiu vidas ion krom pli aŭ malpli kuriozaj fenomenoj, Spiritismo havas aliajn efikojn: la unua, la plej generala, estas kreskigi la religian senton ĉe tiu mem, kiu, ne estante materialisto, havas kontraŭ spiritaj aferoj nur indiferentecon. De tio rezultas, ĉe li, netimo al morto; ni ne diras “la deziro” je morto; kontraŭe, ĉar spiritisto defendas sian vivon kiel iu alia homo, sed indiferenteco, kiu igas lin akcepti, sen murmuro kaj bedaŭro, la neeviteblan morton, kiel fakton prefere ĝojigan ol timindan, pro la certeco pri la ĝin sekvanta stato. La dua efiko, preskaŭ tiel ĝenerala kiel la unua, estas la rezignacio antaŭ la sortovicoj de la vivo. Spiritismo igas vidi la aferojn el tiel alta punkto, ke, ĉar la surtera vivo fariĝas bagatela, jam ne tiom grave tuŝas la homon la ĉagrenoj ĝin akompanantaj, de tio pli da kuraĝo en afliktoj, pli da modero de deziroj, de tio ankaŭ la forigo de la penso malplidaŭrigi la vivon, ĉar la spiritisma scienco asertas, ke, per memmortigo, oni ĉiam perdas tion, kion oni sopiras. La certeco pri estonteco, kies feliĉigo dependas de ni, la eblo ekrilati kun niaj karuloj, havigas al spiritisto ekstreman konsolon; lian horizonton pliampleksigas ĝis senfino la senĉesa spektaklo de la transtomba vivo, kies misterajn profundaĵojn li povas esplori. La tria efiko estas instigi al indulgemo por aliulaj eraroj, sed, estas ja necese diri, la egoisma principo kaj ĉio, devenanta de tiu principo, estas afero, kiu plej algluiĝas al la homo kaj, sekve, la plej malfacile sarkebla; oni volonte faras oferojn, se nur ili elpostulas nenion, kaj precipe, se nur ili nenion malhavigas; mono ankoraŭ nerezisteble altiras la plimulton, kaj tre malmultaj komprenas la vorton “superflua”, kiam temas pri iliaj personoj; tial la abnegacio pri la personeco estas signo de plej alta progreso.
VIII
Ĉu la Spiritoj, iuj homoj demandas, instruas al ni ian novan moralon, ion superan al tio, kion la Kristo predikis? Se ilia moralo ne estas alia ol tiu de Evangelio, kion helpas Spiritismo? Ĉi tiu rezonado tre similas tiun de la kalifo Omar pri la Aleksandria biblioteko: “Se ĝi enhavas nur, li diris, tion trovatan en Korano, ĝi estas do senutila kaj, sekve, ĝi devas esti bruligita; se ĝi enhavas ion alian, ĝi estas do malbona, kaj, sekve, ĝi devas esti same prave bruligita” Ne, Spiritismo ne instruas moralon malsaman ol tiu de Jesuo; sed, niavice, ni ankaŭ demandas, ĉu antaŭ ol la Kristo aperis, la homoj ne posedis la leĝon, donitan de Dio al Moseo? Ĉu la doktrino de la Kristo ne troviĝis jam en la Dekalogo?
Ĉu pro tio oni dirus, ke la moralo de Jesuo estas senutila? Ni plie demandas al tiuj, malakceptantaj la utilecon de la spiritisma moralo, kial la moralo de la Kristo estas tiel malmulte praktikata, kaj kial eĉ tiuj, juste proklamantaj ĝian superbelecon, malobeas la unuaj la ĉefan el liaj leĝoj, nome la universalan karitaton? la Spiritoj ne nur ĝin konfirmas, sed ankaŭ montras al ni ĝian praktikan utilecon; ili faras kompreneblaj kaj evidentaj la veraĵojn, iam instruitajn nur alegorie; kaj, flanke de la moralo, ili difinas la plej abstraktajn problemojn de psikologio.
Jesuo venis montri al la homoj la vojon de l' vera bono; kial Dio, kiu venigis Jesuon por rememorigi Lian forgesitan leĝon, ne venigus hodiaŭ la Spiritojn, por ĝin ankoraŭ kaj pli ekzakte rememorigi, nun, kiam la homoj ĝin forgesas kaj ĉion oferas al fiero kaj ambicio? Kiu kuraĝus limigi la povon de Dio kaj difini al Li la vojojn, kiujn Li iru? Kiu dirus, ke, kiel la Spiritoj asertas, la antaŭdirita horo ne sonis, kaj ke ni ne atingis la tempon, kiam miskomprenataj aŭ misinterpretataj veraĵoj devas esti malkaŝitaj al la homaro, por plirapidigi ties progreson? Ĉu ion providencan ne havas tiuj manifestiĝoj, samtempe okazantaj en ĉiuj terglobaj lokoj? Ne unu sola homo, iu profeto, venas averti nin, sed ĉie la lumo elŝprucas, ĝi estas tuta nova mondo, etendiĝanta antaŭ niaj okuloj. Same kiel la elpenso de l mikroskopo malkaŝis al ni la mondon de l' malgrandegaĵoj, kiujn ni tute ne suspektis, same kiel la teleskopo ebligis al ni vidi milojn da mondoj, pri kiuj ni tute ne pensis, tiel same la komunikaĵoj de la Spiritoj senvualigas al ni la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas, kiu nin senĉese tuŝas kaj kiu, sen nia konscio, partoprenas en ĉio, kion ni faras. Oni paciencu ankoraŭ iom da tempo, kaj la ekzisto de tiu mondo, nin atendanta, estos tiel nepridiskutebla kiel tiu de l' mikroskopa mondo kaj tiu de l' mondoj disŝutitaj en la spaco. Ĉu neniom valoras la fakto, ke Spiritismo konigis al ni tutan mondon, ke ĝi inicis nin pri misteroj de l' transtomba vivo? Tiuj eltrovoj, se oni povas ilin tiel nomi, fakte iom kontraŭas kelkajn ricevitajn ideojn; sed, ĉu ĉiaj grandaj sciencaj eltrovoj ankaŭ ne modifis, eĉ eldetruis, la plej firme akceptitajn ideojn? kaj, ĉu nia memamo ne estis devigita kliniĝi antaŭ la evidenteco de l' faktoj? Tio sama ja okazos al Spiritismo, kiu baldaŭ ricevos la lokon, kiun ĝi rajtas, inter la homaj konoj.
La komunikoj kun la transtombaj estuloj havis kiel celon igi nin kompreni la estontan vivon, igi nin vidi ĉi tiun, inici nin pri la suferoj kaj ĝuoj, nin tiam atendantaj, laŭ niaj meritoj, kaj, ĝuste pro tio, alkonduki al spiritualismo homojn, kiuj vidas en ni nur materion, ian vivan maŝinon; tial ni pravis, dirante, ke Spiritismo nuligis materialismon per faktoj. Eĉ se nur tiun rezultaton ĝi alportus, la socia ordo ŝuldus al ĝi dankon pro tio; sed ĝi faras pli ol tion: ĝi montras la neeviteblajn efikojn de malbono kaj do la neceson de bono. La nombro da homoj, kiujn Spiritismo kondukis al pli bonaj sentoj, kies malnoblajn inklinoj ĝi forigis kaj kiujn ĝi deturnis de malbono, estas pli granda, ol kiel oni pensas, kaj kreskas ĉiutage, tio okazas, ĉar por tiuj estonteco jam ne estas io nepreciza, la nura espero, sed veraĵo, kiun oni komprenas, kiun oni klarigas, kiam oni vidas kaj aŭdas la personojn, kiuj nin lasis, bedaŭri aŭ ĝoji pro tio, kion ili faris sur la Tero. Kiu ajn tion atestas, tiu ekmeditas pri ĝi kaj sentas la bezonon sin mem komi, juĝi kaj korekti.
IX
La kontraŭuloj de Spiritismo ne preterlasis kiel armilon kontraŭ ĝi la fakton, ke ekzistas kelkaj malakordoj de opinioj pri iuj punktoj de la doktrino. Ne estas mirige, ke, en la komenco de iu scienco, tiam, kiam la observoj estas ankoraŭ nekompletaj kaj ĉiu ĝin rigardas el sia propra vidpunkto, povis elkoviĝi reciproke kontraŭaj sistemoj; sed, jam hodiaŭ, tri kvaronoj de tiuj sistemoj estas renversitaj ĉe pli profunda studado, komencante de tiu, kiu atribuis ĉiajn komunikaĵojn al la Spirito de malbono, kvazaŭ estus neeble al Dio venigi al la homoj bonajn Spiritojn: absurda doktrino, ĉar ĝi estas malkonfirmita de la faktoj, malpia, ĉar ĝi estas la neado de l' potenco kaj boneco de la Kreinto. La Spiritoj ĉiam diradis al ni, ke ni ne maltrankviliĝu pro tiuj malakordoj kaj unueco iam nepre ekstaros: nu, unueco jam fariĝis pri la plimulto de l' dubaj punktoj, kaj la malakordoj emas kun ĉiu tago forviŝigi.
Al la jena demando: Ĝis la unueco fariĝos, sur kio la homo senpartia kaj sen kaŝita intereso povas sin bazi, por ellabori al si juĝon pri tiu afero? jen la respondo de la Spiritoj:
“La plej pura lumo estas vualita de nenia nubo, la senmakula diamanto estas la plej valora; juĝu do la Spiriton laŭ la pureco de ties instruoj. Ne forgesu, ke el la Spiritoj kelkaj ankoraŭ ne seniĝis je la ideoj de l' surtera vivo; sciu distingi ilin laŭ ilia parolo; juĝu ilin laŭ la tuto de iliaj vortoj, vidu, ĉu iliaj ideoj sin logike interĉenas, ĉu io ne signas en tiuj ideoj neklerecon, fieron aŭ malicemon; resume, vidu, ĉu iliaj vortoj ĉiam portas la stampon de saĝo, kiu montras la veran superecon. Se via mondo estus neinklina al eraro, ĝi estus do perfekta; sed ĝi estas ankoraŭ malproksime de perfekteco; vi ankoraŭ lernas distingi erarojn je vero, la lecionoj de la sperto estas al vi necesaj, por lertigi vian juĝokapablon kaj peli vin antaŭen. Unueco fariĝos sur la kampo, kie bono neniam miksiĝis kun malbono; sur tiu kampo la homoj kuniĝos pro la potenco de la aferoj, ĉar ili konstatos, ke ne aliloke vero troviĝas.
“Cetere, kion malhelpas iuj malakordoj, pli ĝuste pri la formo ol pri la esenco mem? Rimarku, ke la fundamentaj principoj estas ĉie la samaj kaj ke ili devas tenadi vin kune en komuna penso, nome la amo al Dio kaj la farado de bono. Kiaj ajn estas do la supozata maniero de progresado aŭ la normalaj kondiĉoj de l' estonta ekzistado, la fina celo estas la sama: fari bonon; nu, ne ekzistas du manieroj ĝin fari.”
Se, inter la adeptoj de Spiritismo, kelkaj malsame opinias pri iuj punktoj de la teorio, ĉiuj tamen akordas pri la fundamentaj punktoj, ekzistas do unueco, se oni esceptas tiujn homojn, ja tre malmultnombrajn, kiuj ankoraŭ ne akceptas la partoprenon de Spiritoj en la manifestiĝoj kaj kiuj atribuas ĉi tiujn aŭ al pure fizikaj kaŭzoj, kio kontraŭas la aksiomon: “Ĉia inteligenta efiko devas havi inteligentan kaŭzon”, aŭ al la reefiko de nia propra penso, kio estas malkonfirmata de la faktoj. La ceteraj punktoj estas akcesoraj kaj tute ne ŝancelas la fundamentojn de la doktrino. Povas do ekzisti skoloj, penantaj instruiĝi pri la ankoraŭ diskutataj partoj de la scienco, sed ne devas ekzisti interbatalantaj sektoj; antagonismo ekzistus nur inter homoj, dezirantaj bonon, kaj homoj, kiuj farus aŭ volus malbonon: nu, neniu spiritisto sincera kaj profunde konvinkinta pri la grandaj moralaj maksimoj, instruataj de la Spiritoj, povas deziri malbonon al sia proksimulo: pri tio ĉiuj akordas. Se iu opinio estas erara, pli aŭ malpli frue lumo ĝin superverŝos, kiam ĝi, sincere kaj sen antaŭjuĝo, serĉos lumon: dume, ĉiuj opinioj havas komunan ligilon, kiu devas ĉiujn tenadi en unu sola penso; ili ĉiuj celas la saman punkton, ne gravas la vojo, kiun ili paŝas, se nur tiu vojo ilin kondukos al tiu celo; neniu opinio sin trudu per materia aŭ morala perforto, kaj erarus nur tiu, kiu anatemus alian, ĉar ĝi ja agus sub la influo de malbonaj Spiritoj. La racio devas esti la ekstrema argumento, kaj la modero certigos la venkon pli bone ol la senbridaj kritikoj, venenitaj de envio kaj ĵaluzo. La bonaj Spiritoj predikas nur unuiĝon kaj amon al la proksimulo, kaj neniam iu penso malica aŭ kontraŭa al la karitato povas flui el pura fonto. Ni aŭdu, pri ĉi tio, kaj por fini, la konsilojn de la Spirito Sankta Aŭgusteno:
“Jam dum tre longa tempo la homoj sin interbuĉadis kaj sin reciproke anatemadis en la nomo de iu paca kaj kompatema Dio, kaj Dio estas ofendita de tia sakrilegio. Spiritismo estas la ligilo, kiu ilin iam kunigos, ĉar ĝi montros al ili, kie estas la vero kaj kie la eraro; sed ankoraŭ dum konga tempo ekzistos skribistoj kaj fariseoj, kiuj ĝin neos, same kiel ili forneis la Kriston. Ĉu vi volas do eksci, kiaj Spiritoj havas influon sur la plurajn sektojn, kiuj dividas inter si la mondon? Juĝu ilin laŭ iiaj faroj kaj principoj. La bonaj Spiritoj neniam instigis al malbono; ili neniam konsilis aŭ pravigis murdon aŭ perforton; ili iam ajn ekscitis nek la reciprokan malamojn de partioj, nek la soifon al riĉeco kaj honoroj, nek la avidecon je la teraj havaĵoj, nur la homoj bonaj, humanaj kaj bonvolaj por ĉiuj estas iliaj preferatoj, kaj ankaŭ la preferatoj de Jesuo, ĉar tiuj iras la vojon, kiun li montris, por veni al li.”
Sankta Aŭgusteno.
⇐ | ⇒