939. Ĉar la sin reciproke simpatiantaj Spiritoj inklinas kuniĝi, kial, inter tiuj enkarniĝintaj, amo ofte ekzistas nur ĉe unu el la Spiritoj, kaj la plej sincera amo estas ricevata indiferente, eĉ naŭze? Kial, plie, la plej viva alligiteco inter du homoj povas aliiĝi en antipation, kaj, iafoje, en malamon?
“Vi ne komprenas do, ke tio estas puno, sed ĝi estas pasema. Cetere, kiom da personoj kredas, ĉar trompitaj de ŝajnoj, ke ili freneze amegas! kaj, kiam ili devas vivi kun la amataj homoj, ili baldaŭ konstatas, ke ilia sento estis nenio alia ol materia, blinda entuziasmo! Ne sufiĉas, ke vi estas enamiĝinta en iun personon, kiu plaĉas al vi, kaj pri kiu vi kredas, ke en li ekzistas bonaj kvalitoj; nur reale vivante kun li, vi povas lin taksi. Ankaŭ ekzistas kiom da tiaj kuniĝoj, pri kiuj komence ŝajnas, ke ili neniam estos simpatiaj; tamen, kiam ili sin reciproke pli bone konas kaj studas, tiuj personoj fine amas unu la duan kun dolĉa, daŭra amo, ĉar ĝi kuŝas sur estimo! Oni ne forgesu, ke ne la korpo, sed la Spirito amas, kaj ke, kiam la materia iluzio disbloviĝas, tiam la Spirito vidas la realon.
“Estas du specoj de alligiteco: tiu korpa kaj tiu anima, kaj oni ofte prenas unu por la dua. La alligiteco de la animo, kiam pura kaj fondita sur simpatio, estas longedaŭra; tiu de la korpo estas pereema; jen, kial personoj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke amas kun eterna amo, ofte malamas unu la duan, kiam finiĝas la iluzio.”
940. Ĉu la manko de simpatio inter homoj, destinitaj kune vivi, ne estas ankaŭ fonto de ĉagrenoj des pli amaraj, ĉar ili venenas tutan ekzistadon?
“Ja tre amaraj; sed ĝi estas unu el tiuj malfeliĉoj, kies ĉefa kaŭzo vi mem plej ofte estas; unue, eraras viaj leĝoj, ĉar ĉu vi kredas, ke Dio altrudas al vi restadi kune kun personoj, kiuj malplaĉas al vi? due, vi ofte serĉas en tiuj kuniĝoj prefere kontentigon de fiero kaj ambicio, ol feliĉon el reciproka korinklino; vi do suferas la rezultaton de viaj konvencioj.”
— Sed, ĉu en ĉi tiu okazo preskaŭ ĉiam ne ekzistas iu senkulpa viktimo?
“Jes, kaj tio estas por li akra puno; sed la respondeco por lia malfeliĉo falas sur la personojn, kiuj ĝin kaŭzis. Se la lumo de vero penetris lian animon, li trovos konsolon en sia fido je la estonteco; cetere, proporcie kiel la interkonsentoj perdos sian influon, la kaŭzoj de tiuj apartaj malfeliĉoj ankaŭ malaperos.”