835. Ĉu la libereco de konscienco sekvas el la libereco de pensado?
“Konscienco estas intima penso, apartenanta al la homo, kiel ĉiuj ceteraj pensoj.”
836. Ĉu la homo rajtas kontraŭmeti barojn al la libereco de konscienco?
“Ne, kiel ne al la libereco de pensado; nur Dio rezervis al Si la rajton juĝi konsciencon. La homo reguligas per siaj leĝoj la sociajn interrilatojn; Dio, per la leĝoj de la Naturo, reguligas la rilatojn de homo kun Dio.”
837. Kio rezultas el la malhelpoj al la libereco de konscienco?
“Devigi la homojn konduti alie, ol kiel ili pensas, tio estas, fari ilin hipokritaj. Libereco de konscienco estas unu el la karakterizaĵoj de l' vera civilizacio kaj de l' progreso.”
838. Ĉu ĉia kredo estas respektinda, eĉ en la okazo, se ĝi estas rekonata kiel malvera?
“Ĉia kredo estas respektinda, se ĝi estas sincera kaj se ĝi kondukas al farado de bono. Mallaŭdindaj estas kredoj, kondukantaj al malbono.”
839. Ĉu estas riproĉinde maledifi pri ties kredo iun, kiu pensas malsame ol ni?
“Krom manko de karitato, tio estas atenco kontraŭ la libereco de pensado.”
840. Ĉu estus atenci la liberecon de konscienco kontraŭbatali kredojn, kiuj portas malordon en la socion?
“Oni povas bridi agojn, sed intima kredo estas neatingebla.”
Malpermesi la eksterajn agojn de iu kredo tiam, kiam ili iel ajn malutilas aliulon, ne estas atenci liberecon de konscienco, ĉar tiu malpermeso lasas al la kredo ties tutan liberecon.
841. Ĉu oni devas, pro respekto al la libereco de konscienco, lasi disvastiĝi pereigajn doktrinojn, aŭ ĉu oni povas, ne atencante tiun liberecon, klopodi por rekonduki sur la vojon de vero la homojn, kiuj de ĝi sin deturnis sub influo de malveraj principoj?
“Certe oni povas, kaj oni eĉ devas; sed instruu, laŭ la ekzemplo de Jesuo, per mildeco kaj persvado, ne perforte, ĉar tio estus pli malbona ol la kredo de tiu, kiun oni volas konvinki. Se io estas trudebla, tio estas bono kaj frateco; sed ni ne kredas, ke la rimedo, fari ilin akceptitaj, estas perforto: konvinkiteco ne estas trudebla.”
842. Ĉar ĉiu doktrino arogas al si esti la sola esprimo de vero, laŭ kiaj signoj oni do povas ekkoni tiun, kiu rajtas prezentiĝi kun tia titolo?
“Tiu estas la doktrino, pro kiu fariĝas plej multe da virtuloj kaj malplej multe da hipokrituloj, tio estas, tiu kiu admonas pli da homoj praktiki la leĝon de amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco kaj laŭ ties plej vasta aplikado. Laŭ ĉi tiu signo vi konstatos, ke iu doktrino estas bona, ĉar ia ajn doktrino, kiu havus kiel efikon dissemi malkonkordon kaj starigi limojn inter idoj de Dio, ne povas ne esti malvera kaj pereiga.”