823. El kio originas la deziro ĉiamigi la memoron pri mortintoj per funebraj monumentoj?
“Lasta ago de fiereco.”
— Sed, ĉu la luksego de la funebraj monumentoj ne estas pli ofte ago de parencoj, kiuj deziras tiel honori la memoron pri la mortinto, ol de ĉi tiuj mem?
“Fiereco de liaj parencoj, dezirantaj glori sin mem. Ho, jes, ne ĉiam nur pro amo al la mortinto estas farataj tiaj elmontraĵoj : sed pro memamo kaj por parade montri sian riĉecon. Ĉu vi kredas, ke la memoro pri kara estulo estas malpli daŭra en koro de malriĉulo, ĉar tiu ĉi povas ornami lian tombon nur per unu sola floro? Ĉu vi kredas, ke marmoro evitigas forgeson al tiu, kies vivo estis senutila sur la Tero?”
824. Ĉu vi absolute malaprobas la pompon de funebraj ceremonioj?
“Ne; kiam ĝi honoras la memoron pri virtulo, tiam ĝi estas justa kaj bona, ekzemplo.”
Tombo estas la loko, kie ĉiuj homoj renkontas unu alian; tie neripareble finiĝas ĉiuj homaj diferencoj. Vane riĉulo penas eternigi sian memoron per luksegaj monumentoj: la tempo ilin eldetruos, kiel la korpon; tiel volas la Naturo.
La memoro pri liaj bonaj aŭ malbonaj agoj estos malpli pereema ol lia tombo; la parado de funebraj ceremonioj ne lavos lin de liaj hontegindaĵoj, nek lin levos eĉ je unu ŝtupo en la spirita hierarkio. (320 kaj sekv.)