804. Kial Dio ne donis egalajn kapablojn al ĉiuj homoj?
“Dio kreis ĉiujn Spiritojn egalaj, sed ĉiu el ili jam vivis pli aŭ malpli da tempo, kaj, sekve, ĉiu akiris pli aŭ malpli da kapabloj; la diferenco venas de la grado de ĉies sperto kaj dependas ankaŭ de ĉies volo, kiu estas ja lia libera volo; de tio rezultas, ke iuj pli rapide perfektiĝas kaj tial ricevas kapablojn malsamajn, ol aliaj. La diverseco de kapabloj estas necesa, por ke ĉiu povu kunlabori por la realigo de la Providencaj projektoj, en la limoj de siaj intelektaj kaj fizikaj fortoj; kion iu ne faras, tion povas fari iu alia, kaj tiel ĉiu havas sian utilan taskon. Krom tio, ĉar ĉiuj mondoj estas inter si solidaraj, tial estas necese, ke la loĝantoj de la superaj mondoj, plej parte kreitaj antaŭ ol la via, venu loĝi la Teron, por doni al vi ekzemplon pri tiu necesa reciproka kunlaborado.” (361)
805. Ĉu, transpasante de supera al malsupera mondo, la Spirito plene konservas la akiritajn kapablojn?
“Jes, ni tion jam diris; progresinta Spirito ne refalas; en sia spirita stato, li povas elekti envolvaĵon malpli delikatan aŭ pozicion malpli altan, ol tiu, kiun li jam havis; sed ĉio ĉi estas farata ĉiam por utili al li kiel instruo kaj por helpi lin progresi.” (180)
La diverseco de kapabloj de la homo ne originas do el intima naturo de lia kreado, sed el la grado da perfektiĝo, kiun atingis la enkarniĝintaj Spiritoj. Dio ne kreis la malegalecon de kapabloj, sed permesis, ke la diversaj gradoj da elvolviĝo unu kun alia kontaktu, por ke la pli progresintaj povu helpi la malpli rapidantajn, kaj ankaŭ, por ke la homoj, bezonante reciprokan helpon, plenumu la leĝon de karitato, kiu devas ilin unuigi.