776. Ĉu la natura stato kaj la natura leĝo estas unu sama afero?
“Ne; la natura stato estas la stato primitiva. La civilizacio estas neakordigebla kun la natura stato, kaj, kontraŭe, la natura leĝo kunhelpas por la progreso de la homaro.”
La natura stato estas la infaneco de la homaro kaj la deirpunkto de ties intelekta kaj morala elvolviĝo. Ĉar li estas perfektigebla kaj kunportas la ĝermon de perfektiĝo, la homo ne povas esti destinita eterne vivadi en natura stato, same kiel ne en ĉiama infaneco; natura stato estas pasema, kaj el ĝi la homo eliĝas per progreso kaj civilizacio. La natura leĝo, kontraŭe, regas la tutan homaron, kaj la homo pliboniĝas, proporcie kiel li pli ĝuste komprenas kaj praktikas tiun leĝon.
777. En natura stato, la homo, havante malpli da bezonoj, ne suferas ĉiajn ĉagrenojn, kiujn portas al li pli progresinta stato; kion do pensi pli la opinio, ke en la natura stato estas la plej perfekta feliĉo sur la Tero?
“Kion fari? tiu estas feliĉo de bruto; iuj personoj ne komprenas alian. Ĝi estas feliĉo, kia tiu de bestoj. Infanoj ankaŭ estas pli feliĉaj ol plenaĝuloj.”
778. Ĉu la homo povas retropaŝi en la naturan staton?
“Ne; la homo devas senĉese progresadi kaj ne povas reveni al sia infaneco. Li progresas, ĉar Dio tion volas; pensi, ke la homo povas retropaŝi al sia primitiva kondiĉo, estus nei la leĝon de progreso.”