Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Duelo

757. Ĉu duelo povas esti konsiderata memdefenda ago?

“Ne; ĝi estas murdo kaj absurda kutimo, inda de barbaroj. Atinginte pli altan kaj pli moralan civilizitecon, la homo komprenos, ke duelo estas tiel ridinda kiel la bataloj, kiujn oni iam opiniis la juĝo de Dio.”

758. Ĉu duelo povas esti konsiderata murdo de tiu, kiu, konante sian propran malfortecon, estas pli aŭ malpli certa, ke li mortos?

“Ĝi estas memmortigo.”

Kaj, kiam la ŝancoj estas egalaj, ĉu ĝi estas murdo aŭ memmortigo?

“Tiel unu, kiel la dua.”

En ĉiuj okazoj, eĉ en tiu, en kiu la ŝancoj estas egalaj, duelanto estas kulpa: unue, ĉar li, malvarme kaj tute intence, atencas la vivon de sia similulo; due, ĉar li riskas sian propran vivon senutile kaj sen ies profito.

759. Kian valoron havas, pri duelo, la tiel nomata honorsento?

“Fiero kaj vantamo: du kanceroj de la homaro.”

— Sed, ĉu en kelkaj okazoj, en kiuj la honoro estas implikita, ne estus malkuraĝo rifuzi la provokon?

“Tio dependas de la moroj kaj kutimoj; ĉiu lando kaj ĉiu jarcento havas, pri tio, sian apartan vidpunkton; kiam la homoj estos pli bonaj kaj morale pli progresintaj, tiam ili komprenos, ke la vera honorsento troviĝas super la surteraj pasioj, kaj ke, ne per mortigo aŭ per konsento, ke oni ilin mortigu, ili kompensos ofendojn.”

Estas pli da nobleco kaj vera honoro en tio, ke ni konfesas nian kulpon, se ni malpravas, aŭ ke ni pardonas, se ni pravas, kaj, en ĉiuj okazoj, en tio, ke ni ignoras la insultojn, kiuj ne povas nin tuŝi.