711. Ĉu la uzado de la surteraj riĉaĵoj estas rajto de ĉiuj homoj?
“Tiu rajto estas rezulto de la neceso vivi. Dio ne altrudus devon, ne havigante la rimedojn por ties plenumado.”
712. Por kio Dio faris alloga la ĝuadon de la materiaj havaĵoj?
“Por admoni la homon al la plenumado de sia misio, kaj ankaŭ por lin elprovi per la tento.”
— Kiu estas la celo de tiu tento?
“Elvolvi la prudenton, kiu devas antaŭgardi al homon kontraŭ ekscesoj.”
Se la homo estus stimulata uzi la surterajn riĉaĵojn nur de ties utileco, lia indiferenteco por ili povus kompromiti la harmonion de la universo; Dio ligis al tiuj riĉaĵoj la logecon de l’ plezuro, kiu instigas la homon plenumi la planojn de la Providenco. Per tiu logeco Dio volis ankaŭ lin elprovi per la tento, kiu kondukas la homon al ekscesoj, kontraŭ kiuj lia prudento devas lin antaŭgardi.
713. Ĉu la ĝuoj havas limojn, difinitajn de la naturo?
“Jes, por indiki al vi la limon de viaj bezonoj; sed, per viaj ekscesoj, vi atingas trosatecon kaj vi estas punataj de vi mem.”
714. Kion pensi pri homo, kiu, per ĉiaspecaj ekscesoj, celas rafini siajn plezurojn?
“Malfeliĉa estulo, kiun vi ne enviu, sed kompatu, ĉar li estas proksima de morto.”
— Ĉu li proksimiĝas al la fizika aŭ al la morala morto?
“Al ambaŭ.”
Homo, kiu serĉas la rafinecon de siaj ĝuoj en ĉiaspecaj ekscesoj, havigas al si mem lokon sub la bestoj, ĉar tiuj ĉi scias sin bridi ĉe la kontentigo de siaj bezonoj. Li flanke lasas la prudenton, kiun Dio donis al li kiel gvidanton; ju pli grandaj estas liaj ekscesoj, des pli da supereco li konsentas al sia besta naturo super la spirita. Malsanoj, invalideco, eĉ morto, rezultatoj de liaj ekscesoj, estas samtempe la puno pro la malobeo je la leĝo de Dio.