693. Ĉu la homaj leĝoj kaj moroj, havantaj kiel celon aŭ efikon malhelpi reproduktadon, kontraŭas la leĝon de la Naturo?
“Ĉio, kio malhelpas la iradon de la Naturo, kontraŭas la ĝeneralan leĝon.”
— Tamen estas kelkaj specoj de vivantaj estaĵoj, bestoj kaj vegetaĵoj, kies senlima reproduktado estus malutila al aliaj specoj, kaj la homo mem estus baldaŭ ties viktimo; ĉu la homo, haltigante tian reproduktadon, agas riproĉinde?
“Dio konsentis al la homo potencon super ĉiuj vivantaj estaĵoj; tiun potencon la homo devas uzi por bono, sed li ĝin neniam misuzu. Li povas reguligi la reproduktadon laŭ siaj bezonoj, sed li ĝin ne malhelpu senbezone. La intelekta agado de la homo estas kontraŭpezilo starigita de Dio, por ke estu tenata la ekvilibro inter la fortoj de l’ Naturo; tio ankoraŭ distingigas la homon je la bestoj, ĉar li agas konscie; sed ankaŭ la bestoj kunhelpas por tiu ekvilibro, ĉar la instinkto de detruado, al ili donita, igas ilin, por sia memkonservado, bridi la ekscesan, eble danĝeran, kreskadon de la bestaj kaj vegetaĵaj specoj, per kiuj ili sin nutras.”
694. Kion ni pensu pri la moroj, havantaj kiel efikon haltigi la reproduktadon, por kontentigo de voluptamo?
“Tio estas atesto pri regado de korpo super spirito kaj montras, kiel alkroĉita la homo estas al la materio.”