Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Oferoj

669. La praktikado de la homaj oferoj havis sian originon en la plej antikvaj tempoj. Kiel la homo povis esti kondukita al la kredo, ke tiaj faroj plaĉus al Dio?

“Unue, pro tio, ke li ne komprenis Dion kiel fonton de boneco; ĉe la primitivaj popoloj la materio superregadis la Spiriton; ili sin tute fordonadis al la instinktoj de la bruto kaj estis ordinare kruelaj, ĉar en ili la morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis. Due, pro tio, ke la primitiva homo devis nature kredi, ke animita kreitaĵo multe pli valoras, en la okuloj de Dio, ol materia korpo. Jen tio, kio igis lin oferbuĉi unue bestojn kaj poste homojn, ĉar, laŭ lia falsa kredo, la premio el la ofero estus proporcia al la graveco de l’ oferaĵo. En la materiala vivo, tia, kiel vi plejparte ĝin praktikas, se vi faras donacon al iu persono, vi ĉiam elektas ion des pli valoran, ju pli altaj la amikeco kaj la estimo, kiujn vi volas atesti. Ion saman eble sentis tiuj nekleraj homoj rilate al Dio.”

— Ĉu la oferoj de bestoj okazis do pli frue ol la homaj?

“Sen ia dubo.”

— Laŭ ĉi tiu klarigo, ĉu la homaj oferoj ne originis el sento de krueleco?

“Ne, sed el falsa ideo, ke ili plaĉus al Dio. Vidu la historion pri Abraham (Genezo, ĉap. 22 – La Trad.). Kun la kreskado de l’ tempo, la homoj trouzadis tian konduton, mortigante siajn militkaptitojn kaj eĉ apartajn malamikojn. Cetere, Dio neniam postulis oferojn, ĉu de bestoj au de homoj; Li ne povas ricevi honoron el la senutila detruo de Lia propra kreaĵo.”

670. Ĉu la homaj oferoj, farataj kun pia intenco, povas iamaniere plaĉi al Dio?

“Ne, neniam; sed Dio juĝas la intencon. La homoj, pro sia nescieco, eble kredis, ke ili agas laŭdinde, ofermortigante unu el siaj similuloj; tiam Dio konsideris nur la penson, ne la fakton. Pliboniĝante, la homoj devis fine kompreni sian eraron kaj malaprobi tiajn oferojn, kiujn klarvidaj Spiritoj ne povis konsenti; mi diras “klarvidaj”, ĉar la Spiritoj estis ĝis tiam envolvitaj en la materia vualo; sed, per sia libera juĝo, ili povis duonvidi sian originon kaj sian celon, kaj multaj jam komprenis, per intuicio, la malbonon, kiun ili faradis; tamen ili ne ĉesis ĝin fari, por kontentigi siajn pasiojn.”

671. Kion ni pensu pri la militoj nomataj sanktaj? Ĉu la sento, kiu igas la fanatikajn popolojn, kun la intenco plaĉi al Dio, kiel eble eksterni alikredanojn, laŭŝajne havis tian saman originon, kian la sento, ilin iam instiginta oferi siajn similulojn?

“Ili estas instigataj de malbonaj Spiritoj, kaj, farante militon kontraŭ siaj fratoj, ili kontraŭas la volon de Dio, kiu ordonis, ke oni amu sian similulon kiel sin mem. Se ĉiuj religioj, aŭ plibone, se ĉiuj popoloj adoras la saman Dion, kiel ajn ĉi tiu estas nomata, kial oni faru eksterman militon kontraŭ alireligianoj aŭ kontraŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis la evoluostadion de la kleraj popoloj? Estas pardonindaj la popoloj, ne kredantaj la parolon de tiu, kiun la Spirito de Dio animis, de tiu sendita de Dio mem, precipe pro tio, ke ili ne vidis nek ĉeestis lian farojn; kiel do vi volas, ke ili kredu ian parolon de paco, se vi iras ĝin prediki al ili kun armilo en la mano? Estas devo klarvidigi tiujn popolojn kaj klopodi, por ke ili konu la doktrinon de la Disendito per persvado kaj mildeco, ne perforte kaj verŝante ies sangon. Vi plejparte ne kredas niajn komunikojn kun iuj mortemuloj; kial vi volas, ke fremduloj kredu vin, fidante vian parolon, kiam viaj agoj malkonfirmas la doktrinon, kiun vi predikas?”

672. Ĉu la oferdono de terproduktaĵoj al Dio havis, en Liaj okuloj, pli da merito ol la ofero de bestoj?

“Mi jam respondis al vi dirante, ke Dio juĝis la intencon, kaj ke la fakto ne multe gravis al Li. Evidente, plaĉis al Li la oferdono de terproduktaĵoj pli, ol la ofero de sango de viktimoj. Kiel ni jam diris al vi kaj ĉiam ripetas, preĝo dirata el la fundo de l’ koro centoble pli plaĉas al Dio, ol ĉiaj ajn oferdonoj. Mi ripetas ankoraŭ ke intenco estas ĉio, fakto nenio estas.”

673. Ĉu oni ne povus fari tiujn oferdonojn pli agrablaj al Dio, se ili estus destinataj al la malplisuferigo de personoj, al kiuj mankas la porvivaĵoj? Ĉu, tiam, la ofero de bestoj, farata por utila celo, ne estus merita ago, kontraste kun tio, ke ĝi estis superrajta kutimo, kiam ĝi taŭgis por nenio aŭ utilis nur al personoj, al kiuj nenio mankis? Ĉu ne estus ja pie, se ni donus al malriĉuloj la unuajn el la havaĵoj, kiujn Dio konsentas al ni sur la Tero?

“Dio ĉiam benas tiujn, kiuj faras bonon; mildigi la suferojn de la malriĉuloj kaj afliktitoj estas la plej bona rimedo Lin honori. Miaj vortoj ne signifu, ke Dio malaprobas la ceremoniojn, kiuj vi faras por preĝi al Li, sed multe da mono povus esti aplikata pli utile, ol kiel ĝi estas. Dio amas simplecon ĉe ĉiuj aferoj. Homo, ŝatanta eksteraĵon pli ol esencon, estas malproksimevida Spirito; juĝu mem, ĉu Dio devas konsideri pli grava la formon, ol la fundon.”