657. Ĉu la homoj, sin donantaj al kontempla vivo, farante nenian malbonon kaj pensante nur pri Dio, havas ian meriton en Liaj okuloj?
“Ne; ĉar se ili ne faras malbonon, ili bonon ankaŭ ne faras, kaj do ili estas senutilaj; krom tio, ne fari bonon estas ja malbono. Dio volas, ke oni pensu pri Li, sed ne volas, ke oni pensu nur pri Li, ĉar Li ordonis al la homo taskojn, kiujn ĉi tiu devas nepre plenumi. Kiu konsumiĝas en meditado kaj kontemplado, tiu nenion faras meritan en la okuloj de Dio, ĉar ties vivo estas tute persona kaj senutila al la homaro; Dio postulos de li respondecan kalkulon pri la bonon, kiun la sentaŭgulo ne faris.” (640)