619. Ĉu Dio havigis al ĉiuj homoj rimedojn por koni Lian leĝon?
“Ĉiuj povas koni ĝin, sed ne ĉiuj ĝin komprenas; tiuj, kiuj ĝin plej bone komprenas, estas la virtuloj kaj la homoj, dezirantaj ĝin serĉi; tamen ĉiuj iam ĝin komprenos, ĉar estas necese, ke fariĝu la progreso.”
La justeco de la pluraj enkarniĝoj de la Spirito estas konsekvenco de ĉi tiu principo, ĉar en ĉiu nova ekzistado la intelekto de la homo kreskas kaj pli klare komprenas bonon kaj malbonon. Se la homo devus ĉion sperti en unu sola ekzistado, kia estus la sorto de miloj da estuloj, ĉiutage mortantaj en la bruteco de sovaĝuloj aŭ en la mallumo de neklereco, kondiĉoj tute ne dependantaj de li mem? (171-222)
620. Ĉu la animo, antaŭ ol kuniĝi kun la korpo, komprenas la leĝon de Dio pli bone ol post sia enkarniĝo?
“Ĝi komprenas tiun leĝon laŭ nivelo, kiun ĝi atingis, kaj pri tiu leĝo ĝi konservas intuician memoron post sia kuniĝo kun la korpo; sed la malnoblaj instinktoj de la homo igas ĝin ofte forgesi tiun leĝon.”
621. Kie estas skribita la leĝo de Dio?
“En la konscienco.”
— Ĉar la homo havas en sia konscienco la leĝon de Dio, kial estus do necese ĝin konigi al li?
“Li ĝin forgesis kaj miskomprenis; Dio volis, ke ĝi estu rememorigita al la homo.”
622. Ĉu Dio komisiis iujn homojn por la diskonigado de Lia leĝo?
“Jes, certe; en ĉiuj tempoj homoj ricevis tiun mision. Ilin estas Superaj Spiritoj, enkarniĝintaj speciale por progresigi la homaron.”
623. Ĉu tiuj, kiuj intencis instrui al la homoj la leĝon de Dio, iafoje ne eraris kaj ilin ofte ne devojigis per falsaj principoj?
“Tiuj, ne inspirataj de Dio kaj, pro ambicio, prenintaj sur sin mision, kiun ili mem ne ricevis, certe deklinis la homojn de la ĝusta vojo; tamen, ĉar ili estis geniuloj, tial inter la eraroj mem, kiujn ili diskonigis, estas iafoje trovataj grandaj veraĵoj.”
624. Kia estas la vera profeto?
“La vera profeto estas virtulo inspirata de Dio. Oni povas ekkoni lin per liaj paroloj kaj agoj. Dio ne uzas buŝon de mensogulo por instrui veron.”
625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?
“Vidu tiun tipon en Jesuo.”
Jesuo estas por la homo la tipo de l’ morala perfekteco, kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo estis animita de la dia spirito kaj estis la plej pura estulo iam ajn aperinta sur la Tero.
Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l’ bona vojo per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion, kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj por estri la homojn.
626. Ĉu la diaj kaj naturaj leĝoj estis konigitaj al la homoj nur de Jesuo? Ĉu, antaŭ ol lia veno, la homoj konis tiujn leĝojn nur per intuicio?
“Ĉu ni jam ne diris, ke tiuj leĝoj estas skribitaj ĉie? Ĉiuj homoj, kiuj meditadis pri saĝo, povis do ilin kompreni kaj instruadi, ekde la plej malproksimaj jarcentoj. Per siaj, kvankam nekompletaj, instruoj, ili preparis la grundon por semado. Ĉar la diaj leĝoj estas skribitaj en la libro de l’ Naturo,tial la homo ĉiam povis ilin koni, kiam li volis ilin serĉi; tial la instruoj, en ili entenataj, estis, en ĉiuj tempoj, proklamataj de virtaj homoj; tial, ankaŭ, oni trovas elementojn de tiuj leĝoj en la morala doktrino de ĉiuj popoloj elirintaj el barbareco, kvankam tiu elementoj estas nekompletaj aŭ falsitaj de neklereco kaj superstiĉemo.
627. Ĉar Jesuo instruis la verajn leĝojn de Dio, por kio do servas la isntruado farata de la Spiritoj? Ĉu ili havas ion pli por instrui al ni?
“La parolo de Jesuo estis ofte alegoria kaj parabola, ĉar li parolis laŭ sia tempo kaj loko. Estas necese hodiaŭ, ke la vero estu komprenebla por ĉiuj. Estas nepre necese klarigi kaj disvolvi tiujn leĝojn, ĉar tre malmulte da homoj ilin komprenas kaj malpli multaj ilin praktikas. Nia misio estas malfermi la okulojn de la homaro, por konfuzi fierulojn kaj senmaskigi hipokritulojn: tiujn, kiuj afektas virton kaj religiemon, por subkaŝi hontegindaĵojn. La instruado de la Spiritoj devas esti klara kaj nedubasenca, por ke neniu povu preteksti nescion kaj ĉiu povu ĝin konsideri kaj juĝi per sia propra prudento. Ni estas komisiitaj, por prepari la regnon de bono, anoncitan de Jesuo; jen, kial estas necese, ke neniu povu interpreti la leĝon de Dio laŭ la kaprico de siaj pasioj, aŭ falsi la sencon de leĝo, tute farita el amo kaj kompato.”
628. Kial la vero ne ĉiam estis komprenebla por ĉiuj?
“Estas necese, ke ĉiu afero venu siatempe. Vero estas kiel lumo: oni devas al ĝi alkutimiĝi iom post iom, alie ĝi blindigas.
“Neniam, kiel hodiaŭ, Dio permesis alla homo ricevi tiel kompletajn komunikaĵojn. En antikva tempo, kiel vi scias, iuj individuoj posedis tion, kion ili konsideris sanktega scio, el kiu ili faris misterion kontraŭ la tiel rigardataj profanuloj. Vi devas kompreni, laŭ via scio pri la leĝoj rilataj al tiuj fenomenoj, ke tiuj individuoj ricevis nenion pli, ol disajn veraĵojn meze en dubasenca, plej ofte emblema, tuto. Tamen, por studemulo, nenia antikva filozofia sistemo, nenia tradicio aŭ religio estas flanken metinda, ĉar ĉiuj entenas ĝermojn de grandaj veraĵoj; kvankam ĉi tiuj ŝajnas interkontraŭaj, kvankam efektive disŝutitaj inter senbazaj akcesoraĵoj, tamen ili estas facile kunordigeblaj, dank’al la ŝlosilo, kiun Spiritismo donas al ni, por klarigo de sennombraj aferoj; se tiuj aferoj ŝajnas ĝis nun senmotivaj, hodiaŭ ilia realeco estas elpruvita en nerefutebla maniero. Ne flanke lasu do tiajn materialojn, el kiuj vi povas ĉerpi studindajn aferojn kaj kiuj povas forte kunhelpi por via instruado.”