Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

OKUPOJ KAJ MISIOJ DE LA SPIRITOJ

558. Ĉu la Spiritoj devas okupi sin pri io alia, ol pri sia propra pliboniĝo?

“Jes; ili kunhelpas por la harmonio de l’ universo, plenumante la volojn de Dio, kies adjutantoj ili estas. La spirita vivo en la spaco estas konstanta okupiteco, sed neniel peniga, kiel sur la Tero, ĉar ĝi konas nek la korpan lacecon, nek afliktojn de necesbezono.”

559. Ĉu la malsuperaj kaj neperfektaj Spiritoj ankaŭ ludas ian utilan rolon en la universo?

“Ĉiu havas sian apartan taskon. Ĉu la plej malaltranga masonhelpisto ne kunlaboras por konstruaĵo tiom, kiom la arkitekto mem?” (540)

560. Ĉu ĉiu el la Spiritoj havas siajn apartajn taskojn?

“Ĉiu el ni devas okupi ĉiun loĝejon kaj ekkoni ĉiujn aferojn, sinseve direktante ĉiujn partojn de la universo. Sed , kiel diras La Predikanto, por ĉio estas tempo [Pli bone: “Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno.” (La Predikanto, ĉap. 3, par. 1, el la “Malnova Testamento”, trad. de Zamenhof.) – La Trad.]; unu plenumas hodiaŭ sian destinon en ĉi tiu mondo, tiu alia ĝin plenumos aŭ jam plenumis iam, sur la Tero, en la akvo, en la aero ktp.”

561. Ĉu la funkcioj, kiujn la Spiritoj plenumas en la strukturo de la universo, estas senŝanĝaj por ĉiu el ili, kaj estas ekskluzivaj taskoj de iuj klasoj?

“Ĉiuj Spiritoj devas paŝi la plurajn gradojn de la hierarkio, por perfektiĝi. Dio, kiu estas justa, ne volis doni al iuj la scion sen ia peno, kontraste kun aliaj, ĝin ekhavantaj nur per ŝvitado.”

Tio sama okazas al la homoj: neniu atingas la plej altan gradon da lerteco pri iu arto, ne ekhavante la necesajn konojn, ĉerpitajn el la praktikado de la plej elementaj partoj de tiu arto.

562. Ĉu la Spiritoj, apartenantaj al la plej alta ordo, pro tio, ke ili nenion pli bezonas lerni, restas en absoluta ripozo aŭ estas ankaŭ okupitaj de ia tasko?

“Kion vi volus, ke ili faru dum la tuta eterna tempo? La eterna senfareco estus senfina turmentego.”

— Kiaj estas iliaj okupoj?

“Ricevi rekte la ordonojn de Dio, ilin transdoni al la tuta universo kaj zorgi pri ties plenumado.”

563. Ĉu la okupoj de la Spiritoj estas senĉesaj?

“Jes, senĉesaj, se, tiel dirante, oni komprenas, ke ilia penso estas ĉiam aktiva, ĉar ili vivas per la penso; sed oni ne komparu la okupojn de la Spiritoj kun tiuj materialaj de la homoj; tiu aktiveco mem estas por ili plezuro, ĉar ili konscias, ke ili estas utilaj.”

— Oni komprenas tion rilate la bonajn Spiritojn; sed, ĉu estas same rilate la malsuperajn?

“La malsuperaj havas okupojn konvenajn al ilia naturo. Ĉu vi konfidas al manlaboristo, aŭ al malklerulo, la laborojn de intelekta homo?”

564. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas senokupaj aŭ faras nenion utilan?

“Jes; sed tiu stato estas nedaŭra kaj dependas de la kresko de ilia intelekto. Certe, kelkaj el ili, kiel iuj homoj, vivas nur por si, sed tiu senfareco ilin peze ŝarĝas, kaj, pli aŭ malpli frue, la deziro progresi igas ilin senti la bezonon agi kaj la plezuron esti utilaj. Ni parolas pri la Spiritoj, jam konsciantaj sin mem kaj ĝuantaj sian liberan volon; ĉar, en sia komenca fazo, ili estas kiel ĵus naskitaj infanoj, agantaj pli laŭ instinkto, ol laŭ difinita volo.”

565. Ĉu la Spiritoj ekzamenas la belartajn verkojn kaj interesiĝas pri ĉi tiuj?

“Ili ekzamenas tion, kio povas elmontri la altrangecon de la Spiritoj kaj ilian progreson.”

566. Ĉu iu Spirito, kiu estis specialisto sur la Tero, ekzemple, pentristo, arkitekturisto, interesiĝas prefere pri la verkoj, kiuj estis lia pliamata afero en la vivo?

“Ĉiuj aferoj intermiksiĝas por ĝenerala celo. Se li estas bona, li interesiĝas pri tiuj verkoj des pli, ĉar lia intereso helpas la animojn supreniri al Dio. Cetere, vi forgesas, ke Spirito, praktikinta iun arton dum ekzistado, en kiu vi lin konis, eble praktikis alian en antaŭa ekzistado, ĉæar estas necese, ke li sciu ĉion, por esti perfekta; tial, laŭ lia progresonivelo, eble li havas nenian difinitan fakon; ĝuste tiu estis mia intenco, dirante, ke ĉiuj aferoj intermiksiĝas por ĝenerala celo. Notu ankaŭ, ke, tio, kion en via malmulte progresinta mondo vi opinias superbela, nenio estas krom infanaĵo en pli progresintaj mondoj. Kial vi volas, ke Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, kie ekzistas artoj de vi nekonataj, admiru ion, kio estas nura verko de lernanto? Mi jam diris: ili ekzamenas tion, kio pruvas progreson.”

— Ni komprenas, ke tiel kondutas la tre progresintaj Spiritoj; sed ni parolas pri pli ordinaraj Spiritoj, pri tiuj, kiuj ankoraŭ ne sin levis super la surterajn ideojn...

“Koncerne tiujn, okazas malsame; ties vidpunkto estas limigita, kaj tial ili ankaŭ povas admiri, kion vi ankaŭ admiras.”

567. Ĉu la Spiritoj enmiksiĝas en niajn okupojn kaj plezurojn?

“La ordinaraj, kiel vi ilin nomas, jes; tiuj estas ĉiam ĉe vi, kaj, laŭ sia karaktero, ili partoprenas, iafoje tre aktive, en tio, kion vi faras; tiu enmiksiĝo estas ja necesa, ĉar ĝi celas peli la homon sur la pluraj vojoj de la vivo, kaj inciti aŭ moderigi liajn pasiojn.”

La Spiritoj zorgas pri la ĉimondaj aferoj laŭ sia pli aŭ malpli alta grado da progreso. La Superaj Spiritoj kapablas, sendube, konsideri tiujn aferojn plej detale, sed nur laŭ tio, kiel utilaj ĉi tiuj estas por la progresado; nur la malsuperaj Spiritoj alligas al tiuj aferoj gravecon rilatan al la memoroj, kiujn ili konservas, kaj al la materialaj ideoj, ankoraŭ ne estingiĝintaj.

568. Ĉu la Spiritoj, devantaj plenumi misiojn, tion faras dum sia libereco aŭ dum ili estas enkarniĝintaj?

“Ili povas plenumi siajn misiojn en iu ajn el tiuj fazoj; por iuj vagantaj Spiritoj, tio estas grava okupo.”

569. En kio konsistas la misioj, per kiuj povas esti ŝarĝataj la vagantaj Spiritoj?

“Ili estas tiel multaj, ke estus neeble ilin priskribi; cetere, kelkajn el tiuj misioj vi ne povas kompreni. La Spiritoj plenumas la volon de Dio, kaj vi ne povas penetri ĉiujn Liajn projektojn.”

La misio de la Spiritoj havas kiel celon ĉiam la bonon. Ĉu kiel Spiritoj, ĉu kiel homoj, ili estas komisiataj por helpi la progresadon de la homaro, de popoloj aŭ de individuoj, sur kampo pli aŭ malpli ampleksa, pli aŭ malpli aparta, por prepari la vojojn por iuj okazoj, por prizorgi la plenumon de iuj aferoj. Kelkaj havas misiojn malpli vastajn, tio estas, personajn aŭ tute lokajn, kiel flegi la malsanulojn, la agoniantojn, la afliktitojn; zorgi tiujn, kies gvidantoj kaj protektantoj ili fariĝas, direktante tiujn personojn per siaj konsiloj aŭ bonaj pensoj. Oni povas diri, ke estas tiom da specoj de misioj, kiom da interesoj bezonantaj zorgon, tiel en la fizika kiel en la morala mondo. La Spirito progresas laŭ la maniero, kiel li plenumas sian taskon.

570. Ĉu la Spiritoj ĉiam komprenas la planojn, por kiuj ili estas komisiitaj?

“Ne; kelkaj estas nur blindaj iloj, sed aliaj bone scias, por kiu celo ili laboras.”

571. Ĉu nur la Superaj Spiritoj plenumas misiojn?

“La graveco de la misioj estas rilata kun la kapabloj kaj la rango de la Spirito. Portisto de depeŝoj ankaŭ plenumas mision, kvankam malsame, ol generalo.”

572. Ĉu misio estas ordonata al la Spirito aŭ dependas de lia volo?

“La Spirito ĝin petas, kaj ekĝojas ĝin ricevante.”

— Ĉu unu saman mision povas peti pluraj Spiritoj?

“Jes, ofte konkuras pluraj kandidatoj, sed ne ĉiuj estas akceptataj.”

573. En kio konsistas la misio de la enkarniĝintaj Spiritoj?

“En tio, ke ili instruu, helpu la progresadon, plibonigu la homajn instituciojn, per rektaj kaj materialaj rimedoj; sed tiuj misioj estas pli aŭ malpli ĝeneralaj kaj gravaj: tiu, kiu kultivas la teron, plenumas mision, kiel tiu, kiu regas, aŭ tiu, kiu instruas. Ĉiuj aferoj interrilatas en la Naturo; samtempe, kiam li plipuriĝas per enkarniĝado, la Spirito kunlaboras por la realigo de la planoj de l’ Providenco. Ĉiu havas sian mision sur la Tero, ĉar ĉiu devas esti utila por io.”

574. Kiu povas esti la misio de personoj volonte senutilaj sur la Tero?

“Kelkaj personoj, efektive, vivas nur por si kaj ne penas esti utilaj por io ajn. Ili estas bedaŭrindaj homoj, ĉar ili kruele elpagos sian volontan senutilecon; ilia puno ofte komenciĝas en ĉi tiu mondo, el la sento de laceco kaj tedo je la vivo.”

— Ĉar ili elektis libere, kial do ili preferis vivon, kiu donos al li nenion da profito?

“Inter la Spiritoj ekzistas ankaŭ mallaboremuloj, kiuj senkuraĝiĝas antaŭ peniga vivo. Dio tion permesas; poste kaj per sia propra kostopago, ili komprenos la malbonaĵojn de sia senutileco kaj petos mem kompensi la perditan tempon. Eble, ankaŭ, ili elektis pli utilan vivon, sed, komencinte sian laboradon, ili malfervoriĝas kaj lasas sin treni de la sugestioj de Spiritoj, instigantaj ilin al senfareco.”

575. La ordinaraj okupoj ŝajnas al ni pli bone devoj, ol ĝustadire misioj. La misioj, laŭ la ideo ligita al ĉi tiu vorto, havas malpli ekskluzivan kaj, precipe, malpli personan karakteron. El ĉi tiu vidpunkto, kiel oni povas konstati, ke iu homo havas ja realan mision sur la Tero?

“Per liaj grandaj faritaĵoj, per la progresoj, kiujn li havigas al siaj similuloj.”

576. Ĉu la homoj, havantaj gravan mision, estis al ĝi destinitaj antaŭ sia naskiĝo, kaj ĉu ili tion konscias?

“Iafoje, jes; sed plej ofte ili tion nescias. Venante sur la Teron, ili havas nur nedifinitan celon; ilia misio sin malprecize prezentas al ili post la naskiĝo kaj laŭ la cirkonstancoj. Dio ilin kondukas sur la vojon, kie ili devas plenumi Lian planojn.”

577. Kiam iu faras ion utilan, ĉu li agas laŭ asignita misio, aŭ ĉu li povas ricevi ian neantaŭviditan mision?

“Ne ĉio, kion homo faras, estas rezultato de antaŭdecidita misio; li ofte estas ilo, kiun iu Spirito uzas por iu afero konsiderata utila. Ekzemple: iu Spirito opinias, ke estus utile skribi libron, kiun li mem skribus, se li estus enkarniĝinta; li do serĉas homon plej kapablan kompreni kaj plenumi lian penson; li inspiras la ideon kaj direktas la verkadon. Tiel, tiu homo ne venis al la Tero kun la misio fari tiun verkon. Tio sama fariĝas kun iuj belartaj verkoj kaj eltrovoj. Estu plie dirite, ke dum dormo la enkarniĝinta Spirito sin rekte komunikas kun la vaganta Spirito, kaj ili interkonsentas la plenumon de tiu laboro.”

578. Ĉu la Spirito povas malplenumi sian mision pro sia propra kulpo?

“Jes, se li ne estas Supera Spirito.”

— Kiajn sekvojn li povas ricevi el tio?

“Li devas nepre rekomenci sian taskon; tio estas puno; kaj poste li ricevos la sekvojn de l’ malbono, kiun li kaŭzis.”

579. Sed, se la Spirito ricevas de Dio sian mision, kiel ni klarigu, ke Dio konfidas mision gravan kaj de ĝenerala intereso al Spirito, kiu povus fiaski?

“Ĉu Dio ne scias, ĉu Lia generalo venkos aŭ estos venkita? Li scias, estu certaj pri tio, kaj Liaj planoj, kiam ili estas gravaj, ne kuŝas sur tiuj, kiuj eble lasos sian laboron nefinita. La tuta demando estas, por vi, koni la estontecon; tiun konon Dio sola posedas; al vi ĝi ne estas permesita.”

580. Ĉu Spirito, enkarniĝinta por misio, sentas tiajn samajn timojn, kiajn Spirito, kiu ĝin plenumas kiel provon?

“Ne; li havas sperton.”

581. La homoj, kiuj estas la lumigiloj de la homaro, kiuj ĝin spirite klarvidigas per sia genio, certe plenumas mision; sed, en tiu nombro kelkaj eraras kaj, flanke de grandaj veraĵoj, disvastigas grandajn falsaĵojn. Kiel ni konsideru ilian mision?

“Kiel mision fuŝitan de ili mem. Ili staras tro malalte rilate al la tasko, kiun ili entreprenis. Oni tamen konsideru la cirkonstancojn; la geniuloj devas paroli konforme al sia epoko, kaj iu instruo, kiu ŝajnas erara aŭ infaneca en multe progresinta epoko, povus esti sufiĉa tiam, kiam ĝi estis diskonigata.”

582. Ĉu oni povas konsideri patrecon kiel mision?

“Sen ia dubo ĝi estas misio; ĝi estas samtempe tre grava devo, kiu, pli ol kiel pensas la homo, implikas lian respondecon por la estonteco. Dio metas la idojn sub protekton de ties gepatroj, por ke ĉi tiuj ilin gvidu sur la vojo de bono; kaj Li plifaciligas la taskon de la gepatroj, havigante al la idoj malfortikan, delikatan organismon, taŭgan por ricevi ĉiajn impresojn; sed iuj gepatroj preferas, kiel pli gravan okupon, flegi la arbojn de sia ĝardeno, por ke ĉi tiuj produktu multe da bonaj fruktoj, ol flegi la karakteron de siaj idoj. Se la idoj falas pro kulpo de siaj gepatroj, ĉi tiuj ricevos do la merititan punon; kaj la suferoj de la idoj, en estonta vivo, refalos sur la gepatrojn, pro tio, ke ĉi tiuj ne faris sian tutan eblon, por ke iliaj filoj iru sur la vojo de bono.”

583. Se iu filo kondutas malbone, spite al la gepatraj konsiloj, ĉu la gepatroj respondas por tio?

“Ne; sed, ju pli malbonaj estas la inklinoj de filo, des pli granda la devo de la gepatroj, kaj des pli alta ties merito, se ili sukcesas lin deturni de la malbona vojo.”

— Se filo estas bona, malgraŭ la senzorgeco kaj malbonaj ekzemploj de siaj gepatroj, ĉu tiuj ĉi ion profitos el tio?

“Dio estas justa.”

584. Kia povas esti la misio de konkeranto, kiu celas nur la kontentigon de sia ambicio, kaj kiu, por trafi sian celon, ne haltas antaŭ iu ajn el la malfeliĉegoj, kiujn li kuntrenas?

“La konkeranto estas plej ofte ilo, kiun Dio uzas por la plenumo de Siaj projektoj, kaj tiuj malfeliĉegoj estas iafoje rimedo por ke iu popolo pli rapide progresu.”

— Tiu, kiu estas ilo por tiuj pasemaj malfeliĉegoj, havas nenion komunan kun la bono, kiu povas de ili rezulti, ĉar li intencis atingi nur tute personan celon; malgraŭ tio, ĉu li profitos el tiu bono?

“Ĉiu estas rekompencata laŭ siaj faroj, laŭ la bono, kiun li volis praktiki, kaj laŭ la honesteco de siaj intencoj.”

La enkarniĝintaj Spiritoj havas okupojn esence proprajn al ilia enkorpa ekzistado. Dum vagado, ekster la materio, tiuj okupoj estas rilataj kun la evoluogrado de la Spiritoj. 

Iuj traflugas la mondojn, sin instruas kaj sin preparas por nova enkarniĝo. Aliaj, pli evoluintaj, okupiĝas pri la progreso, direktante la okazojn kaj inspirante favorajn pensojn; ili helpas la geniulojn, kiuj laboras por perfektiĝo de la homaro.

Aliaj enkarniĝas por progresomisio.

Aliaj prenas sub sian protekton individuojn, familiojn, kolektojn, urbojn kaj popolojn, kies gardanĝeloj, protektantaj genioj kaj hejmaj Spiritoj ili estas.

Aliaj, fine, direktas la naturajn fenomenojn, sur kiujn ili rekte influas.

La ordinaraj Spiritoj enmiksiĝas en niajn okupojn kaj amuzojn.

La malpuraj aŭ neperfektaj Spiritoj atendas, en suferoj kaj turmentoj, la momenton, kiam Dio bonvolos havigi al ili la rimedojn por progresi. Se ili faras malbonon, tiel ili kondutas pro kolero kontraŭ bono, kiun ili ankoraŭ ne povas ĝui.