541. Ĉu dum batalo estas Spiritoj, helpantaj kaj subtenantaj ĉiun el la partioj?
“Jes, kaj stimulantaj ties kuraĝon.”
Pro tio la antikvuloj prezentis la diojn kiel partianojn de tiu aŭ de tiu alia popolo. Tiuj dioj nenio estis krom Spiritoj, reprezentataj sub alegoriaj figuroj.
542. En milito, la justeco troviĝas ĉiam ĉe unu flanko; kiel ni klarigu, ke Spiritoj povas esti partianoj de tiu, kiu malpravas?
“Vi ja scias, ke kelkaj Spiritoj penas nur instigi malpacon kaj detruadon; por ili, milito estas milito; ilin apenaŭ tuŝas la justeco de la afero.”
543. Ĉu iuj Spiritoj povas influi generalon ĉe la konceptado de siaj militplanoj?
“Sendube Spiritoj povas influi sur tiujn planojn, kiel sur iun ajn alian konceptadon.”
544. Ĉu malbonaj Spiritoj povus inspiri al generalo ruinigajn manovrojn, celante lian malvenkon?
“Jes; sed, ĉu li ne havas sian liberan volon? Se lia saĝo ne ebligas al li distingi ideon ĝustan de ideo falsa, li do suferas la sekvojn de sia nekapableco, kaj li farus pli bone obeante, ol ordonante.”
545. Ĉu generalo povas, iafoje, esti gvidata de ia dua vidpovo, ia intuicia vidado, anticipe montranta al li la rezultaton de liaj kombinoj?
“Tiel ofte okazas al geniulo; tion li nomas inspiro, kiu igas lin konduti kun kvazaŭa certeco; tiu inspiro venas al li de la Spiritoj lin gvidantaj, kaj por tio ili profitas liajn kapablojn.”
546. En la tumulto de batalo, kio fariĝas kun la Spiritoj de la mortintoj? ĉu ili ankoraŭ interesiĝas pri la lukto post sia morto?
“Kelkaj interesiĝas, aliaj iras for.”
Dum bataloj okazas same, kiel ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto: ĉe la unua momento, la Spirito estas surprizita, kvazaŭ senkonscia; li ne kredas sian morton; ŝajnas al li, ke li ankoraŭ partoprenas en la konflikto; nur iom post iom la realeco de lia situacio komencas formiĝi antaŭ li.
547. Ĉu la Spiritoj, sin interbatalintaj dum la vivo, post la morto sin reciproke rekonas kiel malamikojn kaj ankoraŭ obstine furiozas unuj kontraŭ aliaj?
“Ĉe tiuj momentoj la Spirito neniam estas serena; komence, li eble ankoraŭ malamas sian malamikon kaj eĉ lin persekutas; sed, kiam li rekonsciiĝas, li vidas, ke lia malamo jam havas nenian pravon de ekzisto; tamen laŭ sia karaktero, li povas ankoraŭ konservi pli aŭ malpli fortajn postesignojn de tiu malamo.”
— Ĉu li ankoraŭ aŭdas la bruon de la armiloj?
“Jes, tre klare.”
548. Ĉu la Spirito, kviete ĉeestanta batalon, kiel rigardanto, vidas la disiĝon de la animo je la korpo? Kiel tiu fenomeno sin prezentas al li?
“Malmutaj mortoj estas efektive subitaj. Plej ofte la Spirito, kies korpo estas ĵus mortvundita, ne tuj konscias pri la okazintaĵo; kiam li komencas koni sian staton, tiam oni povas vidi la Spiriton, sin movantan ĉe la kadavro. Tio ŝajnas tiel natura, ke la vidado de la mortinta korpo kaŭzas al li nenian malagrablan efikon; ĉar la vivo estas tute transiĝinta en la Spiriton, tial nur ĉi tiu altiras la atenton; nur al li oni parolas, aŭ al li oni ordonas.”