Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Antaŭsentoj

522. Ĉu antaŭsento estas ĉiam averto de la protektanta Spirito?

“Antaŭsento estas intima kaj kaŝita konsilo de iu Spirito, vin estimanta. Ĝi troviĝas ankaŭ en la intuicio de la elekto, kiun ĉiu faris; ĝi estas voĉo de instinkto. Antaŭ ol enkarniĝi, la Spirito ekkonas la ĉefajn fazojn de sia ekzistado, tio estas, la specon de provoj, kiujn li prenas sur sin; kiam ĉi tiuj havas elstaran karakteron, la Spirito konservas pri ili ian kvazaŭan impreson en sia konscienco; kaj tiu impreso, kiu estas la voĉo de instinkto, vekiĝante ĉe la alproksimiĝo de l’ momento, fariĝas antaŭsento.”

523. La antaŭsento kaj la voĉo de instinkto havas en si ĉiam ion neprecizan: kion ni faru ĉe la necerteco?

“Kiam vi troviĝas ĉe sendecideco, alvoku vian bonan Spiriton, aŭ petu Dion, Sinjoron de ni ĉiuj, ke Li sendu al vi unu el Siaj kurieroj, unu el ni.”

524. Ĉu la avertoj de la protektantaj Spiritoj celas nur nian moralan konduton aŭ ankaŭ tiun, kiun ni devas havi en nia privata vivo?

“Ĉion; ili penas igi vin vivi kiel eble plej bone; sed ofte vi ŝtopas al vi la orelojn kontraŭ la bonaj konsiloj, kaj vi estas malfeliĉaj pro via kulpo mem.”

La protektantaj Spiritoj helpas nin per siaj konsiloj, per la voĉo de la konscienco, kiun ili instigas paroli en ni; sed, ĉar ni ne ĉiam alligas al tiu voĉo la necesan gravecon, tial ili donas al ni pli rektajn konsilojn, pere de niaj samrondanoj. Ĉiu persono ekzamenu la multajn feliĉajn aŭ malfeliĉajn cirkonstancojn de sia vivo: li vidos, ke, ĉe multaj okazoj, li ricevis konsilojn, el kiuj li ne ĉiam profitis, kaj ke li estus evitinta multe da ĉagrenetoj, se li sekvus tiujn konsilojn.