422. La letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ ili, sed ili ne kapablas manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per la okuloj kaj oreloj de la korpo?
“Ne, tion ili perceptas per sia Spirito. La Spirito konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi.”
— Kial li ne povas komunikiĝi?
“Tial, ke la stato de la korpo tion malebligas. Tiu nenormala stato de la organoj havigas al vi la pruvon, ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu ĉi ĉesas funkcii, kaj la Spirito agas.”
423. Ĉu, dum letargio, la Spirito povas tiel foriĝi de la korpo, ke ĉi tiu ŝajnas mortinta, kaj poste reveni en la korpon?
“Dum letargio la korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto troviĝas en latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita; nu, la Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi tiu vivas; kiam la ligiloj estas rompitaj pro la reala morto kaj pro la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas kompleta kaj la Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun eksteraj signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas, ke la morto ne estis kompleta.”
424. Ĉu oni povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj redoni al la vivo iun personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?
“Jes, sendube, kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio. La magnetismo estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo, ĉar ĝi havigas al la korpo la vivofluidaĵon, mankantan al ĉi tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon de la organoj.”
Letargio kaj katalepsio havas komunan principon, kiu estas la momenta perdo de la sento- kaj movo-kapabloj pro ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de la vivofortoj estas ĝenerala kaj havigas al la korpo ĉiujn eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu interrompo estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton de la korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere manifesti: tial, ne eble estas konfuzi katalepsion kun morto. Legargio estas ĉiam natura; katalepsio estas iafoje spontanea, sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma influo.