413. El la principo pri la liberiĝo de la animo dum dormo, ŝajnas rezulti, ke ni havas duoblan samtempan ekzistadon, nome: la korpan, kiun ni vivas por eksteraj interrilatoj, kaj la animan, por internaj interrilatoj; ĉu tio estas ĝusta?
“Kiam la animo estas libera, la vivo de la korpo cedas al la vivo de la animo; sed ili ne estas, ĝustadire, du ekzistadoj: ili estas, prefere, du fazoj de sama ekzistado, ĉar la homo ne vivas duoble.”
414. Ĉu du personoj, sin reciproke konantaj, povas viziti unu la duan dum dormo?
“Jes; kaj multaj aliaj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke ne konas, ankaŭ kunvenas kaj interparolas. Vi povas, senkonscie, havi amikojn en alia lando. La fakto, ke vi iras, dum dormo, al amikoj, parencoj, konatoj, personoj, kiuj povas utili al vi, estas tiel ofta, ke vi mem tion faras ĉiunokte.”
415. Kiu povas esti la utileco de tiuj noktaj vizitoj, se oni ilin ne memoras?
“Ordinare, kiam vi vekiĝas, restas en vi ia intuicio, kaj tiu estas ofte la origino de iuj ideoj venantaj per si mem, sen ia ŝajna kaŭzo, sed, fakte, ne aliaj ol tiuj, kiujn vi ĉerpas ĉe tiuj kunvenoj.”
416. Ĉu la homo povas, per sia volo, nepre okazigi spiritajn vizitojn? Ĉu li povas, ekzemple, diri, ĉe enlitiĝo: ĉi tiun nokton mi volas spirite renkontiĝi kun tiaulo, lin alparoli kaj diri al li tion aŭ tion alian?
“Jen, kio okazas. Kiam homo ekdormas, lia Spirito vekiĝas; sed, kion la homo decidis, tion la Spirito estas ofte tre malinklina fari, ĉar la vivo de la homo malmulte interesas la Spiriton liberigitan el la materio. Tio koncernas la tre altkarakterajn homojn, ĉar la ceteraj pasigas tre malsame sian spiritan ekzistadon: ĉi tiuj sin fordonas al siaj pasioj aŭ daŭre vivas en neaktiveco. Povas do okazi, ke, laŭ la celo, kiun ĉiu proponas al si, la Spirito iros al la personoj, kiujn li deziras alparoli; sed el la fakto, ke li, dum maldormo, tion deziras, ne sekvas, ke li tion faros.”
417. Ĉu kelka nombro da enkarniĝintaj Spiritoj povas tiel kolektiĝi kaj estigi rondojn?
“Sen ia dubo; la ligiloj de amikeco, ĉu novaj aŭ malnovaj, ofte tiel kolektas plurajn Spiritojn, kiuj ĝojas, ke ili estas kune.”
Kiel malnovaj estu rigardataj la ligiloj de amikeco faritaj dum antaŭaj ekzistadoj. Ni kunportas, ĉe vekiĝo, ian intuicion pri la ideoj, elprenitaj el tiuj kaŝitaj interparoladoj, sed ni ne scias ties fonton.
418. Ĉu iu persono, kiu kredus, ke unu el liaj amikoj mortis, en la okazo, se tiu ankoraŭ vivas, povus lin spirite renkonti kaj, tiel, ekscii, ke li ja vivas? Ĉu, tiam, tiu persono povus, vekiĝante, havi intuicion pri tio?
“Kiel Spirito, tiu persono povas certe vidi sian amikon kaj ekkoni ties staton; se al tiu persono ne estas altrudite, kiel provon, kredi la morton de sia amiko, li eksentos ties ekzistadon, same kiel li povos antaŭsenti ties morton.”