379. Cu la Spirito, animanta korpon de infano, estas tiel elvolviĝinta, kiel tiu de matura homo?
“Li povas esti ankoraŭ pli, se li staras sur pli alta nivelo; nur la neperfekteco de la organoj malhelpas lian manifestiĝon. Li agas laŭ la ilo, per kiu li povas ion fari.”
380. Sen konsidero pri la malhelpoj, kiujn la neperfekteco de la organoj starigas kontraŭ lia libera manifestiĝo, ĉu la Spirito de infaneto pensas kiel infano aŭ kiel matura homo?
“Dum infanaĝo, estas nature, ke la organoj de la intelekto, ĉar ne disvolviĝintaj, ne povas havigi al la Spirito la tutan intuicion de plenaĝulo; efektive, la intelekto de infano estas tre malgranda, ĝis la jaroj maturigas ĝian prudenton. La konsterno, sekvanta enkarniĝon, ne ĉesas subite ĉe naskiĝo: ĝi malaperas nur iom post iom kun la elvolviĝo de la organoj.”
Subtenas ĉi tiun respondon jena observata fakto: la sonĝoj de infano ne havas la karakteron de tiuj de plenaĝulo; la objekto de ĝiaj sonĝoj estas preskaŭ ĉiam infaneca, kio estas signo de la speco de zorgoj de ĝia Spirito.
381. Kiam infano mortas, ĉu ties Spirito rericevas tuj sian antaŭan viglecon?
“Tiel devas esti, ĉar li estas tiam liberigita el la karna envolvaĵo; tamen li reekhavas sian antaŭan mensklarecon nur tiam, kiam tiu disiĝo estas elfarita, tio estas, tiam, kiam jam ekzistas nenia ligiteco inter Spirito kaj korpo.”
382. Ĉu la enkarniĝinta Spirito suferas, dum infanaĝo, pro la embaraso al li kaŭzata de l’ neperfekteco de la organoj?
“Ne; tiu stato estas necesa; ĝi estas natura kaj konforma al la projektoj de la Providenco; ĝi estas ripozoperiodo por la Spirito.”
383. Por kio servas al la Spirito trapasi infanaĝon?
“Ĉar la Spirito enkarniĝas celante perfektiĝi, en tiu periodo li estas plej influebla de la impresoj, kiujn li ricevas kaj kiuj povas helpi lian progreson kune kun la personoj, al kiuj estas komisiita la edukado de la infano.”
384. Kial la unuaj krioj de ĵusnaskito esprimas doloron?
“Por veki la intereson de ĝia patrino kaj la zorgojn, kiujn ĝi bezonas. Ĉu vi ne opinias, ke, se ĝiaj krioj esprimus nur ĝojon, tiam, kiam ĝi ankoraŭ ne kapablas paroli, oni do ne tre atentus ĝiajn bezonojn? Admiru, en ĉio la saĝecon de l’ Providenco.”
385. De kio venas la ŝanĝo de karaktero en iuj aĝoj, precipe ĉe la fino de maturiĝo? Ĉu tio estas ia aliiĝo de la Spirito?
“Okazas, ke la Spirito reprenas sian naturon kaj sin montras tia, kia li estis.
“Vi ne konas la sekreton, kiun la infanoj kaŝas en sia senmaliceco; vi ne scias, kio ili estas, kio ili estis, kio ili estos; kaj tamen vi sentas por ili amon kaj korinklinon, kiel se ili estus parto de vi mem, en tia grado, ke amo de patrino al siaj idoj estas konsiderata la plej granda amo, kiun iu estulo povas porti por alia estulo. De kio venas tiu dolĉa sindonemo, tiu milda korinklino, kiujn eĉ fremdaj personoj sentas por infanoj? Ĉu vi scias? Ne; mi do tion klarigos al vi.
“Infanoj estas kreitoj, kiujn Dio irigas al novaj ekzistadoj; kaj, por ke ili ne akuzu Lin pro troa severeco, Li tial havigas al ili ĉiujn aspektojn de senkulpeco. La malbonfaroj de eĉ malica infano trovas senkulpigon en la nekonscio de ĝiaj agoj. Tiu simplanimeco ne estas reala supereco rilate la antaŭan staton de la infano; ne: ĝi estas la bildo de tio, kio ili devus esti, kaj, se ili tiaj ne estas, sur ilin solajn falos la koncerna puno.
“Sed, ne nur pro ili Dio havigis al infanoj tian mienon; ankaŭ, kaj precipe, pro la gepatroj, kies amo estas necesa al la malforteco de la idoj; tiu amo treege malpliiĝus ĉe neobeema kaj malafabla karaktero; sed, opiniante, ke ili estas bonaj kaj mildaj, la gepatroj dediĉas al ili sian tutan koron kaj ilin superŝutas per plej delikataj zorgoj. Sed, kiam la idoj jam ne bezonas tiajn protekton kaj helpon, al ili malavare donatajn dum dekkvin aŭ dudek jaroj, tiam ilia reala, individua karaktero plene kaj nude reaperas: ĝi restas ankoraŭ bona, se ĝi estis esence bona, sed ĝi ĉiam elmontras nuancojn, kaŝitajn dum la frua infanaĝo.
“Kiel vi vidas, Dio kondukas ĉion sur la plej bona vojo; kaj, kiam oni havas puran koron, la klarigo de ĉi tiuj aferoj estas facile konceptebla.
“Efektive, pripensu, ke la Spirito de infano, naskiĝinta sur la Tero, eble venis de mondo, kie li ekhavis kutimojn tute malsamajn ol la viaj; kiel vi volus, ke troviĝu en via rondo tiu nova estulo, kunportanta pasiojn tiel malsamajn ol la viaj, havanta inklinojn kaj gustojn tute kontraŭajn al la viaj? Kiel vi volus, ke li eniĝu en viajn vicojn, krom per la rimedoj disponigitaj de Dio, tio estas, tra la kribrilo de la infaneco? En ĉi tiu fazo kunmiksiĝas ĉiuj pensoj, karakteroj kaj varioj de estuloj naskitaj en tiu multego da mondoj, en kiuj la kreitoj evoluas. Vi mem, mortinte, troviĝas en kvazaŭa infanaĝo, meze de novaj fratoj; kaj en via nova ekstertera ekzistado, vi nescias la morojn, kutimojn kaj rilatojn en tiu por vi nova mondo; malfacile vi parolos lingvon, al kiu vi ne estas alkutimiĝintaj, lingvon, kiu estas pli viva, ol kia estas hodiaŭ via penso. (319)
“Infanaĝo havas ankoraŭ alian utilecon: la Spiritoj eniras la enkorpan vivon nur por sin perfektigi, por sin plibonigi; la malforteco de la plej frua infanaĝo faras ilin flekseblaj, inklinaj akcepti la konsilojn de la spertuloj kaj de tiuj, kiuj devas ilin progresigi; tiam, oni povas reformi iliajn karakterojn kaj bridi iliajn malbonajn inklinojn: jen la devo, kiun Dio konfidis al la gepatroj, plej sankta misio, por kiu ĉi tiuj devos iam respondi.
“Sekve, infanaĝo estas ne nur utila, necesa, neforigebla, sed ankaŭ natura sekvo de la leĝoj, kiujn Dio kreis kaj laŭ kiuj iras la universo.”