Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Formado de la mondoj


La universo entenas la senfinan nombron de la mondoj, kiujn ni vidas, kaj de la mondoj, kiujn ni ne vidas, ĉiujn animitajn kaj neanimitajn estaĵojn, ĉiujn astrojn, sin movantajn en la spaco, kaj ankaŭ la fluidaĵojn, kiuj ĝin plenigas.

37. Ĉu la universo estas kreita aŭ ekzistas ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio?

“Sen ia dubo ĝi ne povus ekesti mem, kaj, se ĝi ekzistus ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio, ĝi do ne estus faritaĵo de Dio.”

La prudento diras al ni, ke la universo ne faris sin mem kaj ke, ĉar ĝi ne povas esti ia hazardaĵo, ĝi devas do esti faritaĵo de Dio.

38. Kiel Dio kreis la universon?

“Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo. Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.” Genezo, ĉap. I, par. 3, el “La Malnova Testamento”, trad. de L. L. Zamenhof. – La Trad.

39. Ĉu ni povas ekkoni la manieron, kiel la mondoj estas formitaj?

“Ĉio, kion ni povas diri kaj kion vi sukcesos kompreni, estas, ke la mondoj ekestas el la plidensiĝo de la materio dissemita en la spaco.”

40. Ĉu, kiel oni hodiaŭ pensas, la kometoj estas ia komenco de plidensiĝo de la materio, mondoj en fazo de formiĝo?

“Jes, ĝuste. Sed absurdo estas kredi ilian influon; mi volas diri, tiun influon, kiun oni vulgare atribuas al ili; ĉar ĉiuj ĉielaj korpoj havas sian apartan influon sur iuj fizikaj fenomenoj.” 

41. Ĉu tute elformita mondo povas malaperi, kaj ĉu la materio, ĝin konsistiganta, povas denome dissplitiĝi en la spaco?

“Jes. Dio renovigas la mondojn, same kiel Li renovigas la vivajn estaĵojn.”

42. Ĉu ni povas scii, kiom da tempo daŭris la formado de la mondoj, ekzemple de la Tero?

“Ni tion ne povas diri, ĉar Dio sola ĝin scias; kaj ja freneza estus tiu, kiu provus ekkoni la nombron da jarcentoj, kiun daŭris tiu formado.”