367. Ĉu la Spirito, ligiĝinte al korpo, identiĝas kun la materio?
“La materio estas nura envolvaĵo de la Spirito, kiel vesto rilate la korpon. La Spirito, ligiĝinte al korpo, konservas la atributojn de sia spirita naturo.”
368. Ĉu la kapabloj de la Spirito sin manifestas tute libere de post lia ligiĝo al korpo?
“La manifestiĝo de liaj kapabloj dependas de la al li servantaj organoj; ili estas ĉiam malfortigitaj de la krudeco de l’ materio.”
— Ĉu la materia envolvaĵo estas do malhelpo je la libera manifestiĝo de la kapabloj de la Spirito, same kiel maldiafana vitro malhelpas la liberan disradiadon de lumo?
“Jes; kiel tre maldiafana vitro.”
Ni povas ankoraŭ kompari la influon de la kruda materio de la korpo sur la Spiriton kun tiu de ŝlima akvo, kiu embarasas la movojn de korpo, naĝanta en ĝi.
369. Ĉu la libera manifestiĝo de la animkapabloj dependas de la amplekso de la organoj?
“La organoj estas iloj, per kiuj la animo praktikas siajn kapablojn; tiu praktikado dependas de la amplekso kaj de la perfekteco de tiuj organoj, same kiel la plenumo de iu laboro dependas de la taŭgeco de la koncerna ilo.”
370. Ĉu oni povas dedukti de la influo de l’ organoj, ke ekzistas ia rilato inter la amplekso de la cerbaj organoj kaj tiu de la intelektaj kaj moralaj kapabloj?
“Ne konfuzu efikon kun ties kaŭzo. La Spirito havas ĉiam la kapablojn, kiuj estas propraj al li; nu, ne la organoj estigas tiujn kapablojn, sed, kontraŭe, la kapabloj neprigas la elvolviĝon de la organoj.”
— Ĉu la malsameco de kapabloj de la homoj dependas do nur de la nivelo de la Spirito?
“Nur – ne estas la ĝusta vorto; la kapabloj de la Spirito, kiu povas esti pli aŭ malpli altranga, estas la principo de tiu malsameco; sed oni devas ankaŭ alkalkuli la influon de la materio, kiu pli aŭ malpli malfaciligas al la Spirito la praktikadon de siaj kapabloj.”
La Spirito, ĉe sia enkarniĝo, kunportas iujn naturajn inklinojn; sed, se ni akceptas por ĉiu el ili respondan organon en la cerbo, la amplekso de tiuj organoj estus efiko, ne kaŭzo. Se la kapabloj havus originon ĉe la organoj, la homo estus do ia maŝino, sen libera volo kaj respondeco pri siaj agoj. Estus necese konsenti, ke la plej grandaj genioj, kleruloj, poetoj, artistoj, estas genioj nur pro tio, ke la hazardo havigis al ili specialajn organojn; el tio sekvas, ke, sen tiuj organoj, ili ne estus genioj kaj ke, kontraŭe, la lasta stultulo povus esti ia Newton, ia Vergilio aŭ ia Rafaelo, en la okazo, se li havus tiajn organojn. Tiaj supozoj estas ankoraŭ pli absurdaj, kiam aplikitaj al la moralaj kvalitoj.
Tiel, laŭ tia sistemo, se Vincento de Paŭlo estus dotita de la Naturo per tiu aŭ tiu alia organo, li estus krimulo; kaj al la plej granda krimulo mankus nur tiu organo, por ke li estu ia Vincento de Paŭlo. Se oni, kontraŭe, konsentas, ke la specialaj organoj – se tiuj okaze ekzistas – rezultas kaj elvolviĝas per la praktikado de la kapablo, kiel la muskoloj per ekzercado, ĉio do estas racie klara. Ni prenu ekzemplon, tiel veran, ke ĝi estas jam banala. Per iuj fizikaj signoj oni ekkonas drinkeman homon; ĉu li estas drinkema pro tiuj signoj, aŭ ĉu tiuj signoj elmontriĝas pro la drinkemo? Oni povas sekve aserti, ke la organoj ricevas la stampilon de la kapabloj.