330. Ĉu la Spiritoj konas la epokon, kiam ili denove enkarniĝos?
“Ili ĝin antaŭsentas, same kiel blindulo sentas la fajron, al kiu li alproksimiĝas. Ili scias, ke ili devas repreni iun korpon, same kiel vi scias, ke vi iun tagon mortos, sed ili ne scias, kiam tio okazos.” (166)
— Ĉu do reenkarniĝo estas io necesa al la spirita vivo, kiel morto al la korpa?
“Certe, tiel estas.”
331. Ĉu ĉiuj Spiritoj pensas pri sia reenkarniĝo?
“Kelkaj pri tio tute ne pensas, eĉ ĝin ne komprenas; tio dependas de ilia grado da progreso. Por kelkaj, la necerteco pri sia estonteco estas puno.”
332. Ĉu la Spirito povas pli- aŭ malplifruigi la momenton de sia reenkarniĝo?
“Li povas ĝin plifruigi, vokante ĝin per sia deziro; li povas ankaŭ ĝin malplifruigi, se li malkuraĝas ĉe la provo, ĉar ankaŭ en la rondo de la Spiritoj estas kelkaj timemaj kaj indiferentaj; sed tion li ne faras senpune: li suferos, kiel iu, kiu malkuraĝas antaŭ medikamento, kiu povos lin resanigi.”
333. Se iu Spirito opinius sin sufiĉe feliĉa en meza pozicio ĉe la vagantaj Spiritoj kaj ne ambicius supreniri, ĉu li tiam povus senfine daŭrigi tiun staton?
“Ne senfine: progreso estas bezono, kiun la Spirito pli aŭ malpli frue sentos; ĉiuj devas evolui: jen ĉies destino.”
334. Ĉu la kuniĝo de animo kun iu korpo estas antaŭdifinita, aŭ ĉu nur en la lasta momento tiu elekto estas farata?
“La Spirito estas ĉiam antaŭe asignita. Elektinte la provon, kiun li volas sperti, li petas enkarniĝon; nu, Dio, ĉion scianta kaj vidanta, jam antaŭe sciis kaj vidis, ke tiu aŭ tiu alia animo kuniĝos kun tiu aŭ tiu alia korpo.”
335. Ĉu la Spirito rajtas elekti la korpon, al kiu li alligiĝos, aŭ nur la specon de l’ vivo, kiu utilos al li kiel provo?
“Li povas ankaŭ elekti la korpon, ĉar la kondiĉoj de tiu korpo povas esti provoj, kunhelpantaj por lia progreso, se li venkos la renkontotajn barojn; sed tiu elekto ne ĉiam dependas de li mem; tamen li povas peti.”
— Ĉu la Spirito povus, ĉe la lasta momento, rifuzi ligiĝi al la korpo, kiun li elektis?
“Se li tion decidus, li suferus multe pli ol tiu, kiu estus peninta fari nenian provon.”
336. Ĉu povus okazi, ke neniu Spirito volas enkarniĝi en naskiĝontan infanon?
“Dio prizorgus tion. Devante naskiĝi vivipova, la infano nepre ricevos animon; neniu estas kreita sen ia intenco.”
337. Ĉu la ligiĝo de Spirito al difinita korpo povas esti diktita de Dio?
“Jes, same kiel la provoj precipe tiam, kiam la Spirito ankoraŭ ne kapablas al plenkonscia elekto. La Spirito povas, por pekelpago, esti trudpelita ligiĝi al la korpo de infano kiu, pro sia deveno kaj estonta pozicio en la mondo, eventuale estos por li punilo.”
338. Se okaze pluraj Spiritoj sin prezentus por ekpreni saman korpon, kio decidus, kiu el ili la preferinda?
“La sama korpo povas esti petata de pluraj Spiritoj; tiam, nur Dio decidas, kiu el ili estas la plej kapabla plenumi la mision, por kiu la infano estas destinita; sed, kiel mi jam diris, la Spirito estas elektita antaŭ la momento, kiam li devas ligiĝi al la korpo.”
339. Ĉu, ĉe la momento de sia enkarniĝo, la Spirito estas konsternita, kiel ĉe sia elkarniĝo?
“Lia konsterno, ĉe la enkarniĝo, estas multe pli granda kaj, precipe, pli daŭra. Per morto, la Spirito sin tiras de sklaveco; per naskiĝo, li revenas en gin.”
340. Ĉu la Spirito rigardas kiel solenan la momenton de sia enkarniĝo? Ĉu li plenumas ĉi tiun agon, kiel aferon seriozan kaj gravan por li?
“Li tiam troviĝas kiel homo, eniranta en ŝipon por danĝera vojaĝo kaj ne scianta, ĉu li renkontos la morton en la ondoj, kiujn li alfrontos.”
Vojaĝanto, enŝipiĝante, scias la danĝerojn, kiujn li riskas, sed li ne scias, ĉu la ŝipo dronos; io sama okazas kun la Spirito: li konas la specon de suferoj, al kiuj li sin submetas, sed li ne scias ĉu li falos.
Kiel la morto de la korpo estas ia renaskiĝo por la Spirito, tiel ankaŭ la reenkarniĝo estas por li kvazaŭa morto aŭ, pli bone, ekzilo kaj malliberigo. Li lasas la spiritan mondon por la korpa mondo, kiel la homo lasas la korpan mondon por la spirita. La Spirito scias, ke li ja enkarniĝos, kiel la homo scias, ke li nepre mortos; sed ambaŭ ekkonas tiujn faktojn nur ĉe la lasta momento, kiam sonas la difinita horo. Tiam, ĉe tiu kriza momento, konsterno ekposedas la Spiriton, kiel okazas al agonianta homo, kaj tiu konsterno daŭras ĝis la ilo de lia nova ekzistado estos tute elformita. La alproksimiĝo de reenkarniĝo estas ia speco de agonio por la Spirito.
341. Ĉu la necerteco, en kiu la Spirito troviĝas pri la eventuala rezultato de la provoj, kiujn li faros en sia nova ekzistado, kaŭzas al li maltrankvilon antaŭ la enkarniĝo?
“Tre grandan maltrankvilon, ĉar tiuj provoj igos lin malfrui aŭ progresi, laŭ la maniero, kiel li ilin plenumos.”
342. Ĉu, en la momento de enkarniĝo, la Spirito estas akompanata de aliaj amikaj Spiritoj, kiuj ĉeestas lian foriron el la Spirita mondo, same kiel ili venas lin akcepti, kiam li tien revenas?
“Tio dependas de la sfero, kie la Spirito loĝas. Se li estas en sfero, kie regas amo, la Spiritoj lin amantaj akompanas lin ĝis la lasta momento, kuraĝigas kaj eĉ ofte sekvas lin dum lia enkorpa vivo.”
343. Ĉu la amikaj Spiritoj, nin sekvantaj en ĉi tiu vivo, estas tiuj, kiujn ni ofte en sonĝo vidas, kiuj manifestas al ni estimon kaj kiuj sin prezentas kun nekonataj mienoj?
“Jes, ofte; ili vizitas vin, kiel vi vizitas la enkarcerigitojn.”