207. La gepatroj heredigas al siaj idoj ian fizikan similaĵon; ĉu ili heredigas ankaŭ ian moralan similaĵon?
“Ne, ĉar gepatroj kaj idoj havas malsamajn animojn aŭ Spiritojn. Korpo devenas de korpo, sed Spirito ne devenas de Spirito. Ĉe la samrasanoj estas sole sangsameco.”
— El kio originas la moralaj similaĵoj, kelkafoje ekzistantaj inter gepatroj kaj ties idoj?
“Tiuj estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, altirataj, unuj al la aliaj, de la simileco de siaj inklinoj mem.”
208. Ĉu la Spiritoj de la gepatroj havas nenian influon sur tiuj de iliaj idoj post ties naskiĝo?
“Kontraŭe, tre grandan. Kiel ni jam diris, la Spiritoj devas kunhelpi por la reciproka progresado. Nu! La Spiritoj de la gepatroj havas kiel mision disvolvi per edukado la Spiritojn de iliaj idoj; tio estas tasko por la gepatroj, kaj ĉi tiuj estos kulpaj, se ili ĝin ne plenumos.”
209. Kial de bonaj, virtaj gepatroj naskiĝas malicaj idoj? Aŭ, alivorte, kial la bonaj kvalitoj de la gepatroj ne ĉiam altiras, pro simpatio, bonajn Spiritojn, por ke ĉi tiuj animu iliajn idojn?
“Malbona Spirito povas peti bonajn gepatrojn, esperante, ke iliaj konsiloj lin gvidos sur pli bona vojo, kaj Dio lin ofte konfidas al tiaj gepatroj.”
210. Ĉu la gepatroj povas, per siaj pensoj kaj preĝoj, altiri al korpo de iu venonta ido bonan Spiriton, anstataŭ malbona?
“Ne; sed ili povas plibonigi la Spiriton de sia ido, al ili konfiditan: tio estas ilia devo; malbonaj idoj estas provo por siaj gepatroj.”
211. De kio venas la karaktersimileco, iafoje ekzistanta inter du fratoj, precipe inter dunaskitoj?
“Ili estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, alproksimiĝintaj pro la simileco de sentoj kaj ĝojantaj, ke ili estas kune.”
212. Ĉu en la individuoj, kies korpoj estas kunligitaj kaj havas kelkajn komunajn organojn, estas du Spiritoj, aŭ alivorte, du animoj?
“Jes, sed tiel similaj, ke ili preskaŭ ĉiam ŝajnas al vi unu sola.”
213. Ĉar la Spiritoj enkarniĝas en dunaskitojn pro simpatio, de kio venas la malamo kelkafoje konstatata inter ili?
“Ne estas regulo, ke dunaskitoj estas ĉiam reciproke simpatiantaj Spiritoj; malbonaj Spiritoj povas ankaŭ deziri kune batali sur la areno de la vivo.”
214. Kion ni pensu pri la onidiro, ke infanoj sin reciproke batas en la patrina ventro?
“Figuro! Por vive pentri, ke ilia reciproka malamo estas enradikita en iliaj koroj, oni atribuis al tiu malamo originon antaŭan je ilia naskiĝo. Vi ordinare ne sufiĉe atentas al poeziaj metaforoj.”
215. Kiu estas la kaŭzo de la aparta karaktero, per kiu ĉiu popolo distingiĝas?
“La Spiritoj formas ankaŭ familiojn pro la simileco de inklinoj, pli aŭ malpli noblaj, laŭ ilia progreso. Popolo estas granda familio, en kiu kolektiĝas reciproke simpatiantaj Spiritoj. La emo, kiun havas la anoj de tiuj familioj, kuniĝi, naskas la similecon, trovatan ĉe la distinga karaktero de ĉiu popolo. Ĉu vi pensas, ke bonaj, noblaj Spiritoj elektas por enkarniĝo kruelan, fian popolon? Ne; la Spiritoj simpatias la kolektivojn, kiel la individuojn; ili serĉas sian konvenan medion.”
216. Ĉu la homo konservas, en siaj novaj ekzistadoj, postesignojn de la morala karaktero de siaj antaŭaj ekzistadoj?
“Jes, tio povas okazi; sed, progresinte, li aliiĝas. Ankaŭ lia socia pozicio povas jam ne esti la sama; se el mastro li fariĝas sklavo, liaj gustoj estas tute malsamaj, kaj vi lin apenaŭ rekonas. Ĉar la Spirito estas la sama en siaj pluraj enkarniĝoj, liaj manifestiĝoj povas tial prezenti inter si analogaĵojn, tamen modifitajn de la kutimoj de lia nova pozicio, ĝis rimarkinda perfektiĝo tute aliigos lian karakteron; ĉar, anstataŭ fiera kaj malbona, li povas esti humila kaj bonkora, se li pentis.”
217. Ĉu la homo, en siaj pluraj enkarniĝoj, konservas fizikajn postsignojn de siaj antaŭaj ekzistadoj?
“La korpo eldetruiĝas, kaj la nova havas nenion komunan kun la antaŭa. Tamen la Spirito rebildiĝas en la korpo; estas vere, ke ĉi tiu estas nur materio, sed, malgraŭ tio, ĝi estas modelita laŭ la kapabloj de la Spirito, kiu stampas sur la korpo ian karakteron, precipe ĉe la fizionomio; oni tial ĝuste konsideras la okulojn la spegulo de l’animo, tio estas, ĉefe la vizaĝo spegulas la animon. Treege malbela homo havas ĉiam ion, kio faras lin plaĉemiena, se li entenas bonan, saĝan, mildan Spiriton; aliflanke, ekzistas tre belaj vizaĝoj, pri kiuj vi ekhavas nenian senton, aŭ kontraŭ kiuj vi eksentas eĉ abomenon. Vi eble kredas, ke nur belstrukturaj korpoj estas envolvaĵoj de perfektaj Spiritoj; sed rimarku, ke vi ĉiutage renkontas noblajn homojn sub monstraj eksteraĵoj. Eĉ tiam, kiam ne ekzistas forta simileco inter vizaĝaj trajtoj, la egaleco de gustoj kaj inklinoj povas do naski la tiel nomatan familiomienon.”
La korpo, kiu vestas la animon en nova enkarniĝo, nenian nepran analogion havas kun tiu, kiun la animo iam forlasis, ĉar la animo ĝin prenis eble el alia trunko; estus tial absurdo konkludi, ke en la sinsekvado de la ekzistadoj, estus ia korpa simileco, kiu estus nur hazarda. Tamen la kvalitoj de la Spirito ofte modifas la organojn, al li servantajn por liaj manifestoj, kaj stampas sur la vizaĝo, eĉ sur la gestoj, ian distingilon. Efektive, sub la plej modesta vesto oni povas malkovri esprimon de grandeco kaj digno, dum, sub la mantelo de potenca suvereno, oni iafoje vidas esprimon de malnobleco kaj malvirto. Kelkaj personoj, devenintaj de malaltega pozicio, akiras senpene la kutimojn kaj manierojn de la socio, kaj tial ŝajnas, ke ili tie denove renkontas sian elementon; aliaj, malgraŭ sia deveno kaj edukado, kvazaŭ sentas sin fremdaj kaj konfuzitaj en tiu rondo. Kiel klarigi ĉi tiun fakton, alie ol tiel, ke ĝi estas kopio de la antaŭa pozicio de la Spirito?