La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo.
149. Kio fariĝas la animo ĉe la momento de la morto?
“Ĝi fariĝas denove Spirito, tio estas, ĝi revenas al la mondo de la Spiritoj, kiun ĝi iam provizore forlasis.”
150. Ĉu la animo konservas sian individuecon post la morto?
“Jes, ĝi neniam perdas sian individuecon. Kio do ĝi estus, se ĝi ne konservus tiun proprecon?”
— Kiel la animo pruvas sian individuecon, se ĝi jam ne havas sian materian korpon?
“La animo konservas ankoraŭ fluidaĵon, ĝian propraĵon, kiun ĝi prenas el la atmosfero de sia planedo kaj kiu donas al ĝi la aspekton de ĝia lasta enkarniĝo, nome la perispiriton.”
— Ĉu la animo kunportas nenion el ĉi tiu mondo?
“Nenion pli ol la memoron kaj la deziron transiri en pli bonan mondon. Tiu memoro estas plena de dolĉeco aŭ de amareco, laŭ tio, kiel la animo uzis sian vivon; ju pli pura ĝi estas, des pli bone ĝi komprenas la vantecon de tio, kion ĝi lasis sur la Tero.”
151. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la animo, post la morto, revenas al la universa tuto?
“Ĉu la aro de la Spiritoj ne formas unu tuton? Ĉu tio ne estas tuta mondo? Kiam vi troviĝas en kunsidantaro, vi estas parto de tiu kolekto kaj tamen vi ĉiam konservas vian individuecon.”
152. Kian pruvon ni povas ricevi pri la individueco de la animo post la morto?
“Ĉu vi ne havas tiun pruvon per la komunikaĵoj, kiujn vi ricevas? Se vi ne estas blindaj, vi vidos; se vi ne estas surdaj, vi aŭdos, ĉar tre ofte parolas al vi iu voĉo, kiu malkaŝas la ĉeeston de iu estulo ĉe vi.”
La homoj, kiuj pensas, ke ĉe la morto la animo revenas al la universa tuto, eraras, se, tiel dirante, ili opinias, ke, simila al akvoguto falanta en oceanon, la animo perdas sian individuecon; tamen ilia opinio estas ĝusta, se ili konsideras la universan tuton kiel la aron de la senkorpaj estuloj, ĉar unu el la elementoj de tiu aro estas ĉiu animo aŭ Spirito.
Se la animoj estus kunmiksitaj en la maso, ili havus do la kvalitojn de la tuto, kaj nenio ilin distingus unujn de la aliaj; ili ne havus intelekton nek kvalitojn proprajn; tamen ni vidas, kontraŭe, ke en ĉiuj siaj komunikaĵoj ili elmontras konscion pri sia memo kaj apartan volon. La nekalkulebla diverseco, kiun ili prezentas el ĉiuj vidpunktoj, estas ja la logika sekvo de iliaj individuecoj. Se post la morto ekzistus la tiel nomata granda Tuto, kiu ensorbus en si la individuojn, tiu Tuto estus do unuforma, kaj la komunikaĵoj, kiujn ni ricevus el la nevidebla mondo, estus sekve identaj. Sed, car sin manifestas al ni estuloj bonaj kaj malbonaj, kleraj kaj neinstruitaj, feliĉaj kaj malfeliĉaj; kun ĉiaj karakteroj, tio estas, gajaj kaj malgajaj, frivolaj kaj seriozaj, k.a.; tial, estas evidente, ke ili estas malsamaj estuloj.
La individueco ankoraŭ plievidentiĝas tiam, kiam tiuj estuloj pruvas sian identecon per nepridiskuteblaj signoj, per konfirmeblaj personaj detaloj rilataj al ilia surtera vivo; tiu identeco ne povas esti pridubata, kiam ili aperas al ni videble. La individueco de la animo estis al ni instruata teorie, kiel sankta dogmo; Spiritismo ĝin faras memevidenta kaj, se tiel diri, materia.
153. Laŭ kiu senco devas esti komprenata la eterna vivo?
“La eterna vivo estas tiu de la Spirito; tiu de la korpo estas nedaŭra kaj pasema. Kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eternan vivon.”
— Ĉu ne estus pli ĝuste nomi eterna vivo la vivon de la puraj Spiritoj, de tiuj, kiuj, atinginte la perfektecon, jam ne devas elporti provojn?
“Tiu estas, prefere, la eterna feliĉo; sed tio estas nura demando pri vortoj; nomu la aferojn tiel, kiel vi volos, kondiĉe, ke vi interkompreniĝu.”