114. Ĉu la Spiritoj estas bonaj aŭ malbonaj per sia naturo mem, aŭ ĉu ili mem pliboniĝas?
“La Spiritoj per si mem pliboniĝas, kaj tiel ili pasas de malsupera ordo al la sekvanta supera ordo.”
115. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas kreitaj bonaj kaj aliaj, malbonaj?
“Dio kreis ĉiujn Spiritojn simplaj kaj sensciaj. Al ĉiu el ili Dio donis mision, por ke ĉiu Spirito sin instruu kaj iom post iom atingu la perfektecon per konado de vero, kaj por proksimigi ĉiujn al Li. La eterna kaj senŝanĝa feliĉo konsistas en tiu perfekteco. La Spiritoj akiras tiujn konojn trapasante la provojn, kiujn Dio trudas al ili; unuj akceptas tiujn provojn obeeme, kaj tiel ili pli rapide venas al la ekstremaĵo de sia destino; sed aliaj travivas siajn provojn nur murmurante, kaj tial, pro sia kulpo mem, ili restas malproksimaj de la perfekteco kaj de la promesita feliĉo.”
— Laŭ tio, ŝajnas, ke, ĉe sia origino, la Spiritoj estas kiel la infanoj, sensciaj kaj nespertaj, sed kiuj, iom post iom, ekhavas la al ili mankantajn konojn, tra la sinsekvaj fazoj de la vivo; ĉu ne?
“Jes, la komparo estas ĝusta; ribelema infano restas neklera kaj neperfekta; ĝi havigas al si pli aŭ malpli da profito laŭ sia obeemo; sed la vivo de la homo havas finon, kaj tiu de la Spiritoj daŭras plu ĝis la senfino.”
116. Ĉu estas Spiritoj, kiuj eterne restos en la malsuperaj ordoj?
“Ne; ĉiuj estos fine perfektaj; ili ŝanĝiĝas, sed tiu ŝanĝiĝo postulas tempon, ĉar, kiel ni jam diris, justa kaj kompatema patro ne povas eterne tenadi siajn filojn en ekzilejo. Ĉu vi volus do, ke Dio, tiel granda, tiel bona, tiel justa, estu pli malbona ol la homoj?”
117. Ĉu dependas de la Spiritoj akceli siajn progresojn al la perfekteco?
“Certe; ili atingas la perfektecon en pli aŭ malpli da tempo, laŭ sia deziro kaj submetiĝo al la volo de Dio. Ĉu obeema infano ne instruiĝas pli rapide ol ribelema?”
118. Ĉu la Spiritoj povas degeneri?
“Ne; laŭmezure kiel ili antaŭeniras, ili komprenas tion, kio tenadis ilin malproksimaj de la perfekteco. Kiam iu Spirito finas unu provon, li posedas la scion, kiun li ĉerpis el ĝi, kaj li tiun neniam forgesas. Eble li restas sur la sama loko, sed li neniam retropaŝas.”
119. Ĉu Dio ne povus evitigi al la Spiritoj la provojn, kiujn ili devas sperti, por atingi la unuan ordon?
“Se la Spiritoj estus kreitaj perfektaj, ili do ne havus meriton, por ĝui la bonaĵojn de tiu perfekteco. Kie estus la merito sen klopodo? Cetere, la malegaleco, ekzistanta inter ili, estas necesa al iliaj personecoj; kaj la misio, kiun ili plenumas ĉe tiuj malsamaj gradoj, troviĝas en la projektoj de la Providenco por la universa harmonio.”
Ĉar, en la socia vivo, ĉiuj homoj povas atingi la unuajn poziciojn, tial oni devus ankaŭ demandi, kial la reganto de iu lando ne faras generalojn el ĉiuj siaj soldatoj; kial la subordaj oficistoj ne estas mastroj; kial ne estas majstroj ĉiuj lernantoj. Nu, estas jena diferenco inter la socia kaj la spirita vivo: la unua estas limigita kaj ne ĉiam havigas tempon, por ke iu trairu ĉiujn rangojn; la dua estas senlima kaj donas al ĉiu la eblon supreniri ĝis la superega rango.
120. Ĉu ĉiuj Spiritoj trapasas la elprovon de malbono por atingi bonon?
“Ne la elprovon de malbono, sed tiun de nescio.”
121. Kial iuj Spiritoj sekvis la vojon de bono kaj aliaj tiun de malbono?
“Ĉu ili ne havas liberan volon? Dio ne kreis malbonajn Spiritojn; Li formis ilin simplaj kaj sensciaj, tio estas, kapablaj tiel por bono, kiel por malbono; tiuj, kiuj estas malbonaj, fariĝas tiaj laŭ sia volo mem.”
122. Kiel la Spiritoj, ĉe sia komenco, tiam, kiam ili ne havas konscion pri si mem, povas libere elekti inter bono kaj malbono? Ĉu ekzistas ĉe ili ia principo, ia inklino, ilin pelanta sur la unuan aŭ sur la duan el tiuj vojoj?
“La libera volo elvolviĝas proporcie kiel la Spirito ekhavas konscion pri si mem. Lia libereco malaperus, se por tia elekto lin instigus iu kaŭzo nedependa de lia volo. La kaŭzo ne troviĝas en la Spirito mem, sed ekster li, tio estas, en la influoj, al kiuj li cedas per sia libera volo. Jen la granda figuro pri la falo de la homo kaj pri la origina peko; unuj cedis al la tento, aliaj ĝin kontraŭstaris.”
— El kie venas tiuj influoj sur la Spirito?
“El la neperfektaj Spiritoj, kiuj provas ekposedi lin kaj lin subigi, kaj kiuj sentas plezuron lin faligante. Tiujn oni ekpensis reprezenti per la figuro de Satano.”
— Ĉu tian influon ricevas la Spirito nur ĉe sia komenco?
“Tia influo akompanas lin dum lia vivo de Spirito, ĝis li atingos tian potencon super si mem, ke la malbonaj rezignas lin persekuti.”
123. Kial Dio permesis, ke la Spiritoj povu sekvi la vojon de malbono?
“Kiel tro kuraĝaj vi estas, ke vi petas de Dio kontentigon pri Liaj agoj! Ĉu vi kapablas penetri Liajn intencojn? Tamen al vi mem vi povas diri: la saĝeco de Dio kuŝas en la elektolibereco, kiun Li lasas al ĉiu Spirito, ĉar iu havas la meriton el siaj faroj.”
124. Ĉar ekzistas Spiritoj, de la komenco paŝantaj sur la vojo de absoluta bono, kaj aliaj sur tiu de absoluta malbono, ĉu tial sendube ekzistas mezaj gradoj inter tiuj du ekstremoj?
“Jes, certe, kaj tiuj estas la granda plimulto.”
125. Ĉu la Spiritoj, sekvintaj la vojon de malbono, povos atingi la saman gradon da supereco, kiel la ceteraj?
“Jes, sed la eternaj tempoj estos pli longaj.”
Kiel eternajn tempojn ni komprenu la ideon, kiun la malsuperaj Spiritoj faras pri la ĉiamdaŭreco de siaj suferoj, ĉar ties finon ne estas al ili donite antaŭvidi kaj tiu ideo renoviĝas ĉe ĉiuj provoj, ĉe kiuj ili falas.
126. Ĉu la Spiritoj, venintaj al la superega grado, post kiam ili trapasis la malbonon, havas, en la okuloj de Dio, malpli da merito ol la ceteraj?
“Dio rigardas la deviintojn per samaj okuloj kaj amas ĉiujn per sama koro. Tiuj estis nomataj malbonaj, ĉar ili falis: antaŭ ol fali, ili estis nur simplaj.”
127. Ĉu la Spiritoj estas kreataj kun egalaj intelektaj kapabloj?
“Ili estas kreataj egalaj, sed, ĉar ili ne scias, el kie ili venas, estas necese, ke la libera volo agu. Ili progresas pli aŭ malpli rapide, tiel pri intelekto, kiel pri moraleco.”
La Spiritoj, de la komenco sekvantaj la vojon de bono, ne estas, pro tio, nepre perfektaj; se ili ne havas malbonajn inklinojn, tio ne sekvigas, ke ili ne bezonas ricevi sperton kaj konojn necesajn al la perfekteco. Ni povas kompari ilin al infanoj, kiuj, kia ajn estas la boneco de iliaj naturaj instinktoj, devas elvolviĝi, instruiĝi, kaj ne iras abrupte de infaneco al matureco; sed, same kiel ekzistas iuj bonaj kaj aliaj malbonaj homoj ekde sia infaneco, tiel ankaŭ ekzistas bonaj kaj malbonaj Spiritoj ekde sia komenco; sed estas esenca diferenco, nome, ke infano havas tute formitajn instinktojn, kaj la Spirito, dum sia formado, estas nek bona, nek malbona; li havas ĉiajn inklinojn kaj elektas unu aŭ alian direkton, laŭ sia libera volo.